Titolo | Naŭ poetoj | |
Kategorio | Poezio originala |
Prezo | 15.00 €, sesona rabato ekde 3 ekz. |
Eldonloko, jaro | Saarbrücken, 1989 |
Eldoninto | Iltis |
Klarigoj | Antologieto el 1938, kiu atingas la legantojn nur dank' al ĉi tiu represo. |
Kontribuantoj | Red. K. Kalocsay |
ISBN/ISSN | 09360956/3927613010 |
Formato | 74 paĝoj, 21 cm |
Recenzoj | Bonvolu legi la recenzon pli malsupre | Aldonu |
Recenzo de Ada CSISZAR
POEMKOLEKTO DE NAŬ LIRIKISTOJ
Fonto: Hungara Fervojista Mondo 1989:3, posta kovrilo
Aldonita de Ada CSISZAR (2004-05-26)
La historion de ĉi tiu antologieto oni legas en ĝia Postparolo:
La poemkolekto de NAŬ POETOJ presiĝis en 1938. Tamen ĝi ne venis al la legantaro, ĉar en la sama jaro pro financaj kaŭoj kaj la proksimiĝantaj militaj jaroj oni ne plu povis vivteni la revuon kaj eldonejon Literatura Mondo. La entreprenon likvidis Bela Bleier/Berceli (frato de Vilmos Bleier). Li luis dometon en la antaŭurbo Kiŝpeŝt kaj liveris tien ĉiujn nevendiĝintajn librojn kaj presaĵojn. Inter la libroj estis ankaŭ la NAŬ POETOJ en kruda stato, do nebinditaj.
Dum la sieĝo de Budapeŝto tiu staplejo difektiĝis kaj la najbaroj baldaŭ ekvidis kia trezoro — bone bruligebla papero — estas tie deponitaj kaj ekde la malkovro ili hejtis per la libroj. Bedaŭrinde oni hejtis tiamaniere, ke nur la unu duono de la libroj — ĝenerale la sama duono — restis, kaj per tio oni povis jam fari nenion. Kiam post la la liberiĝo de Budapeŝto (Februaro 1945) Bela Berceli revenis, li jam povis savi malmulton.
El la stoko de NAUX POETOJ restis ununura mankhava ekzemplero, kiu kuŝis dum longaj jaroj en la libroŝranko de Kalocsay kaj pluaj jaroj en la KAL-ĈI Dokumentaro.
La aŭtoroj, kies poemojn Kalocsay decidis gardi en antologieto, kune kun la redaktoro estas jam mortintaj, sed la libreton — certe en la lasta momemto — oni povis savi de neniiĝo. Je la insisto de Reinhard Haupenthal, Ada Csiszar (prizorganto de la Kalocsay postlasaĵo) sukcesis kompletigi la libreton kaj post duonjarcento ĉe Iltis Eldonejo reviviĝis la naŭ lirikistoj, nome:
J. Baudin-Vatre, M. Ĉulitis, G. Falk, L. Jevsejeva, M. Strumpfel, V. G. Sutkovoj, R. Swietoszewski, K. Wanselov, S. J. Zee.
Kalocsay antaŭparole skizas la tonon de tiuj poetoj kaj skribas inter alie: "... Tamen la amplekso de ilia verkaro ne estas granda; malgraŭ la nekontestebla inspiro kaj talento, ĉi tiu poetoj ne kantas kun la
de lirika temperamento, sed nur fajrerojn ekbriligas iam kaj iam, ŝpare, preskaŭ, avare. Tiamaniere la poemaro de ĉi tiu naŭo ne estus multa eĉ unu sola debutanta poeto."
La reeldonita antologio ĉefe por kvar lirikistoj (J. Baudin-Vatré, M. Ĉulitis, G. Falk, R. Swietoszewski) estas vere "revivigo", ĉar de ili neniam aperis poemvolumoj, kaj iliaj nomoj ne troviĝas eĉ en la ESPERANTA ANTOLOGIO de W. Auld.
Ne nur el literarur-historia vidpunkto estus damaĝo, se la mildan korbonecon radiantaj poemoj de la frue mortinta Esperanto-instruistino J. Baudin-Vatre sinkus en forgeson. Jen la unua strofo de ŝia ĉarma poemo:
MATENA ZORGEMO
Mi volas je leviĝi en la matena fruo,
Kiam abel' ankoraŭ ne flugas por promeno,
Kaj sub la roso dormas la rozoj de l' ĝardeno,
Kaj sagas la unuaj radioj tra la bluo.
En la vico de la reviviĝita lirikisto estas la latvo M. Ĉulitis, pri kiu troviĝas neniaj indikoj kaj liajn kantojn gardas la nuna kvin poemoj antaŭe aperintaj en Literarura Mondo. Laŭ Kalocsay la tonon de Ĉulitis karakterizas malespero, sarkasmo, grimaco kaj morna spito:
PLUVETADAS...
Pluvetadas...
Monotona melodio lama
gutfrapado, hor' post hor' la sama.
Pluvetadas...
Lamas ankaŭ penso, kaj ekmutas.
Sole pluvo gutas, gutas, gutas...
Pluvetadas...
"En la poezio de G. Falk/Falkonbriĝ skribas Kalocsay, ke "ĉiujn premisojn li havas esti poeto."
Jen du strofoj el lia poemo:
DOLORO
Dupugne kaptis min dolor';
Nenio min konsolas.
Hodiaŭ rid' kaj morgaŭ plor'
Mi tion plu ne volas.
Mi jam forgesis pri labor';
Ne plu mi skribas verse;
Hodiaŭ rid' kaj morgaŭ plor',
Kaj eble eĉ inverse.
Pri la kvara savita poeto skribas Kalocsay: "R. Swietoszewski kvazaŭ forĝas siajn versojn per duraj martelfrapoj. Eĉ en lia ama poemo oni sentas ian energian metalsonoron, kaj la aliaj poemoj sonas per trombonoj kaj tamburoj." Jen la unua strofo el lia poemo premiita per la "Natura Floro" en la XV-a Internaciaj Floraj Ludoj
NUR AMI...
Nur ami kaj diri la vortojn de l' amo!
Nur ami kaj esti amata!
Nur diri kaj aŭdi la vortojn al flamo,
Ĉar koro je flamo malsata.
La poeziaĵon de la pliaj kvin lirikistoj prezentas ankaŭ la ESPERANTA ANTOLOGIO. Ilian reputacion pliigas la nuna kolekto per kelkaj poemoj.
La Esperanta legantaro certe konas la antologieton IZOLO de Kalocsay. Tiun samsortan poemaron savis R. Rossetti, kaj aperigis ĝin UEA en 1977. En la libro-serio eldonita de Literatura Mondo ĝi estis la 77-a, la nun savita NAU POETOJ la 78-a.
"NAŬ POETOJ — skribas la eldonisto sur la posta kovrilo de la libro — estas la konsekvenca daŭrigo de DEKDU POETOJ, per kiu volumo Kalocsay en 1934 prezentis junan generacion de Esperantaj lirikistoj... Kalocsay kiel editoro skize prezentas la poetojn antaŭparole. Ada Csiszar rakontas libro-fine la sorton de la verko. Reinhard Haupenthal provis kunskrapi la bio-bibliografiajn detalojn pri la aŭtoroj."
Ankoraŭ tiom: Fajne papero — kaj kio estas malofta — en la libro ne troviĝas preseraroj. La nun prezentita naŭ, same kiel la dekdu, debutis ĉe Literatura Mondo. Bonkore mi rekomendas tiujn sonorvoĉajn kantistojn al la poeziama publiko.
Ada CSISZAR
Noto: Post tri jaroj de la apero de la antologieto, dank' al la persista esplorado de R. Haupenthal kaj la netaksebla helpo de Saulcerita Neilanda (Latvio), malkaŝiĝis, ke unu el la naŭ, nome M. Ĉulitis ankoraŭ vivas kaj kiel elmigranto ekde 1952 loĝas en Kanado. Feliĉe, ke almenaŭ unu el la naŭ — post pli ol duonjarcento — povis enmanigi la savitan poemaron.
Via opinio pri Naŭ poetoj