Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Adolesko
Titolo Adolesko
 
Aŭtoro Blazio Vaha 
KategorioProzo originala / romanoj
Prezo 7.50 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroBudapest, 1987 
EldonintoHEA 
KlarigojRomano aŭtobiografieca, psikologiema.
ISBN/ISSN9635711727 
Formato 248 paĝoj, 20 cm 
RecenzojVerko legenda? de Sten Johansson
ADOLESKO de Blazio Vaha de Nicolino Rossi
Taglibroj de la nova kaj malnova mondoj de Mark Fettes
Bonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Osmo Buller

Kalvario de junulo

Fonto: Hungara Vivo, 1988:6
Aldonita de Osmo Buller (2009-12-11)

"…mi aŭdis s-ron A.C. Ward, tre fama literatura kritikisto, paroli pri la emo de la moderna romano iĝi ĉiam pli proksima al aŭtobiografio. Li klarigas la aferon parte per la forpaso de religia kredo, kiu forpaso devigas la senteman animon serĉi publikan konfesejon, ekzameni sin en publika formo literatura. Al mi ŝajnas, ke li tre trafas."

"Adolesko" de Blazio Vaha memorigis min pri tiu ĉi ero en "El la notlibro de praktika esperantisto" (1934) de K.R.C. Sturmer. Egale kion ni pensu pri la ideo de Ward/Sturmer; pri "Adolesko" ĝi trafas. Temas pri vivhistorio de Jozefo, nun 25-jara apostato de katolikismo, kun priskriba familia nomo: Spertozza. Sed ne temas pri kutima biografia rakonto kiom pri vasta, eĉ ĥaosa materialo por kvazaŭ verkota biografio: mallongaj epizodoj, sonĝoj, filozofumoj, taglibraĵoj, leteroj, poemoj. Registriĝas ĉiaj eroj el la vivo de Jozefo, kvazaŭ laŭ principo, ke io, nun ŝajne bagatela, eble iam montirĝos ĝrava kaj utila. Post iu tia ero staras simple: "Ĉion ĉi mi konsideris nepre direnda."

En la unua kaj tria partoj de la verko Jozefo mem prezentas la materialon, tien reen memor-vagante tra sia vivo laŭ la stilo de libera asociiĝo – prave la eldoninto notas, ke kun tiu metodo Vaha pioniras en la Esperanta literaturo. La mezan parton "aŭtoras" Otmaro, amiko kaj eksa samklasano de Jozefo, surbaze de indikoj liveritaj de tiu ĉi. Jozefo aperas do kiel kaj mi kaj li, ĉar kiel li klarigas al Otmaro: "…la leganto ne povas imagi heroon, prezentatan nur deinterne; ke nepre estas necese vidi lin kvazaŭ el ekstera vidpunkto."

Malgraŭ la titolo, la granda temo de la libro ne estas tiom kresko de infano en adoleskulon kiom unu flanko de tiu kresko: perdo de religia kredo. Tiel do ekz. seksaj ek-spertoj restas periferiaj, male al alia romano pri adolesko, "Fianĉo de l’sorto" de Rosbach, kies heroon obsedas sekso, dum Jozefon plene obsedas lukto kun religio. Mi ne scias, kiom la romano de Vaha ĉerpas el lia propra vivovojo. Ŝajnas, ke multe. Nu, Otmaro diras: "…tute ne gravas, se la heroo, fariĝinta per mia rakonto, fine tute diferencos de li; li ja celas prezenti ne sin, sed tipon, tipan situacion…"

Ne nur pri tekniko Vaha pioniras. En Jozefo de Adolesko unuafoje en nia literaturo aperas infano-junulo, kiu estas aŭtenta homo kun sentoj kaj emocioj, kun "interna pejzaĝo". Infanoj kaj gejunuloj ĉefrolis jam en la 30-aj jaroj en la "Torento"-libroj de Engholm, "Auli" de Adamson kaj "Vartejoj" de Barthelmess. Pri ili ĉiuj tamen validas la kritiko, kiun Tárkony celis al Engholm: "La figuroj ne havas sian propran evoluon, ili estas pupoj…"

Jozefo vivas en socialisma Miloĝio, kies geografio kaj historio post la "Kvinjara Milito" apenaŭ vualas Hungarion. Hejme li sorbas fortan kredon je dio. Li regule frekventas meson, kuras al konfesprenanto post plej eta peko, vera aŭ imaga, vizitas eklezian gimnazion kaj revas pastriĝi. Sed la ĉirkaŭa socio malamikas al religio; ateisma ideologio sin trudas de ĉiu direkto, forte kaj krude. Tia estas la ekzistadisma situacio de Jozefo, se paroli Sartre-e. Lin torturas superforta dilemo: socialismo estas la plej justa socio sed rifuzas religion. Li ekdubas pri la ekzisto de dio kaj samtempe plektas pensotufojn penante akordigi sian dikredon kaj socialismon. En desperaj rezonadoj la knabo brile perdiĝas: "…mi devas pripensi ĉion serioze, ĉar se tute hazarde tamen ne ekzistus Dio, tiam mi eble estas reakciulo, mi efikas kontraŭ la progreso de la mondo, malhelpas, do ne konvene amas, ne amas homojn, do mi kulpas, pekas, ofendas Kriston."

Jozefo luktas por memstariĝo disde katenoj, per kiuj ligas lin religio, socio, aliaj homoj: "Mi dezirus jam finfine decidi pri miaj agoj." Liaj pripensoj randas freneziĝon kaj tiun kirliĝon de lia animo Vaha scias vere intense vortigi. La finan apostatiĝon de Jozefo influas eĉ "La infana raso" de Auld – li estas esperantisto kaj krome okupiĝas pri iu stranga Interlingvido.

Sed… la apostatiĝo de Jozefo estas nur relativa. Kiel diras Otmaro: "…li povas esti nekredanto, sed neniam li povos fariĝi nekredinto; li ne povas esti tute egala al homo, kiu neniam kredis. Ne eblas plene rompi kun sia pasinteco, ĉar ĝiaj spuroj restas."

"Adolesko" estas riĉa minejo por interesiĝantoj pri filozofio, religio, psikologio, edukado. Sed plej feliĉaj estas, kiuj ne devas skribi recenzon pri ĝi, ĉar por ili estas la prefaca konsilo: "…ne legu tro streĉante vian atenton." Ilian ĝuon mi envias.

 

Via opinio pri Adolesko