Titolo | Universalaj Lingvoj en Svislando | |
Aŭtoro |
Andreas Künzli |
Kategorio | Lingvistiko, Movado |
Prezo | 66.00 €, sesona rabato ekde 3 ekz. |
Eldonloko, jaro | La Chaux-de-Fonds, 2006 |
Eldoninto | SES / CDELI |
Klarigoj | Impona enciklopedio pri personoj, organizaĵoj, urboj, iel ligitaj al Volapük, Esperanto, Ido, Occidental-Interlingue, Interlingua; enhavas ankaŭ malgrandan, sed trafe elektitan krestomation de tekstoj rilataj al la temo. |
ISBN/ISSN | 2970042525 |
Formato | 1129 paĝoj, 24 cm |
Karakterizoj | Abunde ilustrita |
Recenzoj | La Verko de Gonçalo Neves Kohera mozaiko de Alen Kris Mirakla verko pri mirakla movado de Josè Antonio Vergara Bona svisa vino al la fino de Ed Borsboom Universalaj Lingvoj en Svislando de Johan’ Luko Svisa Enciklopedio Planlingva, Universalaj Lingvoj en Svislando de Vinko Markov Bonvolu legi la recenzon pli malsupre | Aldonu |
Atenton, "Universalaj Lingvoj en Svislando" ne estas havebla!
Recenzo de Walter Zelazny
Andreas Künzli, Universalaj Lingvoj en Svisland
Fonto: Literatura Foiro
Aldonita de Andreas Künzli (2011-01-20)
Andreas Künzli, Universalaj Lingvoj en Svislando, Svisa Esperanto- Societo, Centre de documentation et d’étude sur la langue internationale, La Chaŭ-de-Fonds, 2006.
1129 paĝoj, en tio 20 paĝoj kun 57 fotoj koloraj kaj nigra-blankaj kaj pli ol 2000 fotoj en la teksto.
Recenzas: Walter Żelazny
Verkojn kiel Universalaj Lingvoj en Svislando oni ne legas de la unua paĝo ĝis la lasta unufoje kaj metas sur breton. Oni simple konsultas la verkon, kiam necesas, same kiel ĉiun enciklopedion dum pluraj longaj jaroj. Jen la libro Universalaj Lingvoj en Svislando, kiun ni povas kun la sama forto kritiki kaj admiri pro: 1) la idea koncepto de la libro, 2) la elekto kaj la enhavo de la vokvortoj, 3) bagatelaĵo: komoj, indekso, tajperaroj (sed la legantoj de LF jam scias, ke por tiaj aferoj mi ne perdas tempon). Al la koncepto de la vokvortoj mi revenos poste. Esence restas nun kritiki la idean koncepton de la libro, ĉar strukturi verkon de 1129 paĝoj, kiuj tuŝas multajn aspektojn de unu, sed vastega problemaro, ne estas facile. Kompare ekzemple Esperanto en Perspektivo havas 844 paĝojn. Mi komencas de tia kalkulado, ĉar la libro estas vere impona, unika por Esperanto. Aldone oni rimarkas, ke almenaŭ unu kvarono de la verko ne estas verkita de Künzli, sed ĝi estas preskaŭ 300-paĝa antologio de diversaj tekstoj elektitaj de Andy Künzli. La verko estas nek romano, nek vortaro, ĝi mem nomas sin en la subtitolo „Svisa Enciklopedio Planlingva”, kio ŝajnas trafa komplemento.
Pri la idea koncepto de la verko
Universalaj Lingvoj en Svislando estas destinita al Svislando kiel fenomeno de planlingvoj pri kiu la aŭtoro informas en la titolo kaj la subtitoloj en Esperanto kaj en ĉiuj oficialaj lingvoj de la Svisa Konfederacio. Oni povus supozi, ke ĉar Künzli estas sviso, klare ke li verkas pri Svislando. Ne, ne sufiĉas ke Andy Künzli estas sviso. Por ke ni havu plenan bildon de la ideo, la verko devis esti pri Svislando, ĉar plej verŝajne neniu nacio sur la tero dediĉis tiom da atento je planlingvoj kiel svisoj kaj neniu alia ensorbis tiom da esperantistoj (ĉu por turismi aŭ por ekvivi en Svislando). La fenomeno svisa ne nur estas ties paca kunvivado de diversaj popoloj, sed ĝuste la strebo trovi iun modus vivendi por plurlingva federacio. Mem Zamenhof revis pri Svislando kiel modelo de la paca kunvivado de diversaj etnoj, en tio ankaŭ por la nova estonta esperanta popolo. Svislando estas do ne hazarda elekto (kvankam tia povas ŝajni), sed esenca ekzemplo de la epokaj planlingvaj diskutoj de siaj civitanoj, inter kiuj aperis
2
ĉiuj tendencoj de interlingvistiko kaj ĝuste tia estas la idea koncepto de Universalaj Lingvoj en Svislando.
Pri la strukturo de la verko
Kiamaniere Andy Künzli solvis la problemon de la enciklopedio, por ke la verko ne estu miksaĵo „de berna paŝthundo kun berbera tapiŝo”? Li mem klarigas la strukturan koncepton de la libro kaj sugestas kiel moviĝi tra la verko sur la paĝoj 25-34. La libro konsistas de 12 partoj, la enkondukoj mem enhavas 141 paĝojn de diversaj aŭtoroj kaj la partoj, kiujn nin interesas, principe numeriĝas de 2 ĝis 7 en kiuj estis montritaj laŭ la diakrona ordo la plej interesaj fenomenoj de artefaritaj lingvoj en Svislando, komencante de Volapük (paĝoj: 147-181) tra Esperanto (183-778), Ido (791-848), Occidental-interlingue (853-866), Interlingua-IALA (867-893), interlingvistiko kaj esperantologio (913-962). Ĉiu parto finiĝas per antologio (pli malpli 20% de la tuto dediĉita al la koncerna lingvo), tio estas de la elekto de la plej esencaj tekstoj de aliaj aŭtoroj elektitaj de Künzli, kiuj pli perfekte prilumas la koncernan lingvon aŭ iun fenomenon aŭ – pli grave – „atestas” pri la fenomeno alimaniere ol Künzli. La verko de Künzli povus teorie konsisti el 12 apartaj volumoj, ĉiu por koncerna lingvo, sed… ĉi tie la recenzisto komencas havi problemojn, ĉar multaj pioniroj de la artefaritaj lingvo-movadoj en Svislando nature „trasaltis” kelkajn lingvojn, preskaŭ ĉiuj de ili elsaltis de la kaldrono Volapük por ensalti en la kaldronon Esperanto, de ĝi al la kaldronoj Ido, Interlingua aŭ foje inverse ktp. 12 apartaj volumoj ne estus teknika solvo por tia tipo de enciklopedio. Ni havas – dirante per la lingvo de komerca propagando – 12 en UNU. Kaj tiel devis esti!
Pri la vokvortoj
Ĉiu el 12 partoj de la verko havas la alfabetan ordon de la vokvortoj kaj ili konsistas el nomoj personaj, geografiaj (ĉiuj svisaj kantonoj kaj ties kontribuoj al planlingvoj, la plej gravaj urboj viditaj de tiu ĉi vidpunkto) kaj objektoj (fenomenoj) kiel CDELI, KCE, La Civito ktp. Ŝajnas, ke mankas nenio. Preskaŭ 90% de la vokvortoj koncernas personojn, la cetero koncernas geografiajn nomojn kaj objektojn. Mi ne kalkulis kiom precize da nomoj aperas en la libro, sed preskaǔ ŝajnas, ke mankas neniu sviso, kiu ne nur „volapükis”, sed sufiĉis ke aŭdis pri volapüko, por esti en Universalaj Lingvoj en Svislando. Preskaǔ ĉiu persono aperanta en la verko estas ilustrita per foto. Tamen, se oni pli precize analizas la nomojn, tuj oni vidas, ke ne regas ĉi tie anarĥio, sed Universalaj Lingvoj en Svislando montras tiujn, sen kiuj la planlingvoj en Svislando ne ekzistus. Do, unue ni havas iun leksikonon de nomoj necesaj por kompreni la fenomenon de „planlingva” Svislando, ni diru, ni havas sufiĉe bonajn informojn
3
pri ĉiuj svisaj „pioniroj” kaj nuntempaj agantoj, verkistoj, interlingvistoj, sed ankaŭ „eksterlandanoj”, kiuj iel estis ligitaj kun la svisa interlingvistika aŭ planlingva fenomeno.
Due, la verko de Künzli konfirmas multfoje esprimitajn sociologiajn supozojn, ke la statistika tavolo de esperantistoj (kaj aliaj –istoj) devenas de la meza socia klaso, kio en okcidento egalas ĉefe al instruistaj medioj, liberaj profesioj, etaj ĉefoj de diverstipaj entreprenoj, se laboristoj, tiam altkvalitaj (presistoj, poŝtistoj, fervojistoj), sed rare biznesmenoj, simplaj laboristoj, kamparanoj, kvankam tiaj aperas kiel unuopuloj, sen paroli pri kelkaj artistoj kaj aristokratoj. Künzli strebas priskribi preskaŭ ĉion pri koncernaj personoj, foje ŝajnas, ke estas tro da sensignifaj detaloj.
Prave ekzistas tiaj vokvortoj kiel „virinoj”, sed estas strange trovi la vokvorton „geonismo”, dum mankas al mi tiaj vokvortoj kiel „filmo” aŭ „denaskuloj”, kvankam li mencias, se iu estas denaskulo priparolante koncernan personon.
Iel ne plaĉas al mi, ke Andy Künzli volis kontentigi ĉiujn. Ĉi tiu nobla principo certe estas bona en la omaĝaj verkoj, sed ne sciencaj. Mi diru rekte: Carlevaro, Matejka, Silfer meritas pli da spaco ol centoj pri kiuj oni nur povis mencii kelkvorte. Do, evidente aperis problemo kun la kvanta ekvilibro en la prezentado, verŝajne ligita kun la disponeblo de fontoj kaj informoj pri la prezentindaj homoj, aǔ temoj.
Pri la antologio
La plej diskutinda afero por mi estas la elektoj por la parto antologia, sed „pri gustoj oni ne diskutas”. Tamen eĉ se mi povas opinii certajn tekstojn aperintajn tie kiel senvaloraj, en la antologio mi trovas ankaŭ tekstojn tre valorajn, ekzemple pri Esperanto kaj la Ligo de Nacioj (paĝoj 549-612), kritiko de Claude Piron pri raŭmismo aŭ fine la plej akra kritiko de La Movado far’de Tazio Carlevaro Ĉu Esperanto postvivos la jaron 2045? Sed ni trovos ankaŭ eksterordinare valorajn dokumentojn pri la historio de tuta Movado (ne nur svisa) kiel Critique du rapport sur l’Espéranto du Département Fédéral de l’Intérieur (de 1953) aŭ teksto de Ludwig Klaesi Kampf um Europa von der Schweiz aus gesehen: Die Sprachenfrage und die neue Weltordnung aus der Sicht der Europa-Union (de 1945). Sed en la interlingvistika parto mankas al mi unu el la plej interesaj kaj fundamentaj kritikoj kontraŭ IALA de Edo Bernasconi (Tazio Carlevaro), kiu aperis en Esperanto aŭ Interlingua, kvankam la libro mem estas menciita sur la paĝo 917. Neniu tiel inteligente scipovis kritki IALA de sia devojiĝo interlingvistika en ideologian, kun eta odoro de la okcidenta, preskaŭ rasisma genius loci. Tre bedaǔrinde, ke ĉi tiu grava kritiko de Carlevaro kontraŭ IALA mankas en la antologio. Mi ne tuŝas aliajn mankojn, sed tiu estas por mi la plej okulfrapa.
4
Pri aliaj planlingvoj
Esperanto okupas 60% de la verko, ĉirkaŭ 12 % okupas aliaj ĉefaj planlingvoj kiel Volapük (de kiu komenciĝas la libro), Ido, Occidental-Interlingue kaj Interlingua kaj fine, en parto 7 Künzli mencias aliajn projektojn. Por priskribi tiujn lingvojn kaj la kun ili ligitaj personoj kaj fenomenoj Künzli utiligas saman metodon kiel por Esperanto. De la historia vidpunko ĉi-tiuj partoj de la verko de Künzli estas sendube tre karaj, ja ni savas tiun integran parton de nia historio, pri kiu ni esperantistoj ne ĉiam volas diri „nia”. Pli gravas ankoraŭ la fakto, ke simple Svislando devas esti metita en la historio de planlingvismo kiel ties patrujo, kvankam en ĝi naskiĝis neniu signifa planlingvo, sed sendube Svislando estis kaj estas reala platformo de la plej inteligentaj, altnivelaj kaj pacaj diskutoj interlingvistikaj.
Pri la objektiveco
Ĉiu aŭtoro de scienca verko devas respekti la principon de objektiveco, kio ne estas facila arto, ĉar ja aŭtoro rajtas al sia propra opinio. Mi prenu ekzemplon de La Civito, ĉar tie ĉi mi plej kompetentas. Ŝajnas al mi, ke Künzli sufiĉe objektive prezentas La Civiton, kvankam en la kritiko, kiun ne li mem faras, sed donas parolon al aliaj, li miksas kritikon ad personam, kiun faras Jorge Kamaĉo pri Perla Martinelli kaj Giorgio Silfer, de la kritiko ad rem, kiun faras pri La Civito Tazio Carlevaro. Kvankam li mem nomas kritikon de Kamaĉo „pamfleto”, mi ne trovas objektivan meti ĉi tiun kritikon ĉi-loke. Ĉar ja kritiko kontraŭ Silfer ne estas kritiko kontraŭ tio, kion pensas Silfer, sed kontraŭ tio, kion laŭ Kamaĉo Silfer ne rajtas fari. Por Tazio Calvevaro tia kritiko estas agresema kaj sensenca. Dirante tion mi redonas honoron al Künzli, ĉar sur la paĝoj 945-948 li lasas al Giorgio Silfer prezenti ĉion, kio koncernas La Civiton. Mi povas konkludi, ke la verko de Universalaj Lingvoj en Svislando estas objektiva.
Pri la ŝajnaj mankoj
Mia recenzo estas pozitiva, ĉar havante plenan konscion pri certaj mankoj de la verko de Künzli, „pri kiuj ĉiuj diras”, kaj tial mi ĝuste rezignos paroli pri ili, ĉar mi opinias ilin bagatelaj. Mi restos nur ĉe unu afero, nome la manko de la indekso (ofte mi aŭdis tian kritikon). La indekso en tia verko estus praktike senbezona kaj peza aldono. Kiu vidis indeksojn en enciklopedioj kaj leksikonoj? Ĉio havas sian logikon kaj ĉiu povas facile trovi ĉion laŭalfabete aŭ per alia metodo. Se la indekso devis servi por mencii nur kiom da fojoj aperas en Universalaj Lingvoj en Svislando la nomo X kaj la nomo Y por montri tion nur al
5
konatuloj aŭ kritiki, ke aperas tro malmulte pri la koncerna persono, tiukaze ĉio ĉi havus neniun sencon. Tiaj kritikoj foje estas stultaj, ĉar la enhavtabelo de la verko ja indikas ĉiujn ĉefajn figurojn; krome ekzistas nomindekso en la 11a parto, kvankam bedaǔrinde sen paghinidkoj. Tio sufiĉas en principo. Kiam Krakovo konstruis sian novan operon, ĉio estis en la ruĝa koloro. Oni akre kritikis la arkitekton kial ĝi ne estas blua. Li respondis, ĉar se ĝi estus blua, vi kritikus, ke ĝi ne estas verda. Pro tio mi ne emas kritiki la mankantan indekson.
Pri la mecenoj
Universalaj Lingvoj en Svislando ne povus aperi sen financa helpo, subvencioj, alivorte sen mecenoj. Ili estas menciitaj sur la paĝo 2. Tio bone atestas pri la Svisa Esperanto-Societo, ke ĝi subvencias interlingvistikan kaj planlingvistikan laboron kaj ne fermas sin, kiel tamen estas kutimo en la tuta movado, je sia propra esperanta saŭco.
Konkludoj de Künzli
Provizoraj konkludoj de Künzli estas ellaboritaj sur la paĝoj 998-1005 de la verko. La aǔtoro de Universalaj Lingvoj en Svislando, plej verŝajne ege impresita de la konkludoj de la eseo Ĉu Esperanto postvivos la jaron 2045? de Tazio Carlevaro, starigas la ĉefan demandon, kial Esperanto malgraŭ ĉiuj eblaj streboj ne sukcesis, kaj respondas, ke plej verŝajne kulpas la Movado mem (almenaŭ en Svislando), kiu detranĉas sin de la „makrosocio”, enfermiĝas en si mem, kaj pro tio, por la ekstera mondo fariĝas fremda, dum en la Movado triumfas fanfaronuloj. Eble!
Sed mi ĝis nun ne povas kompreni kial Andy Künzli estas tiom endronita en tiu Movado, dum li mem rimarkas, ke ĝuste tiu Movado mem estas bremso de tiuj ideoj, kiujn ĝi mem lanĉas. La svisa fenomeno montras, ke la Movado, preskaŭ la plej forta surmonde, se konsideri ĉefe ekzemple la kantonon Neuchâtel, kie teorie preskaŭ povis okazi la fina venko… ĝuste tie ĝi ne okazis, malgraǔ parlamenta rezolucio...
Mirigas min krome, ke Andy ne sufiĉe videble emfazis sian atenton je du tipoj de esperantistoj, tiuj kiuj agas, varbas kaj atendas la finan venkon kaj tiuj kiuj reale faris ion por la kulturo esperanta, eĉ se li opinias ĉi tiun kulturon preskaŭ sensignifa. Kiam post 100 jaroj nova generacio de historiistoj konsultos lian verkon, ili starigos probable la saman demandon kiel mi nun. Kiu el ĉiuj herooj de la Universalaj Lingvoj en Svislando estis la plej grava por Esperanto, por la planlingvismo kaj kiuj estas nur „epizodo” por nia historio ?
6
Imponderabilia
Ĉu la verko Universalaj Lingvoj en Svislando povas servi kiel modelo por pola (respektive germana, rusa aŭ korea) planlingva enciklopedio? Ne, ĉar la svisa fenomeno planlingva estas unika, kiel Svislando mem. Ĝi povas tamen esti modelo en la ideologia senco: aŭtoroj ne forgesu pri planlingvaj fenomenoj en viaj landoj, ne forgesu aldoni antologion.
Ĉu la libro estas necesa por esperantistoj ? La respondo estas jes, ĉar ĝi estas grandparte „nia” historio, sen kiu ne facilas kompreni tutan Esperantujon, precipe en ties socia kaj politika dimensioj. Aldone ĝi estas minejo de informoj taŭgaj ekzemple por sociologoj, kiuj jam post kelkaj jaroj ne plu povos esplori nian kulturon kaj fenomenon „surterene”. En Svislando naskiĝis la plej gravaj institucioj de la Movado, komencante de UEA, irante tra CDELI ĝis La Civito, de tie venas unuaj pioniroj, kiuj aldonas al la fenomeno Esperanto eternan lumon kiel en la kazo de Edmont Privat, aǔ de Ligo de Nacioj, kie okazis la unua provo de la finvenkismo. Fine, kaj tio ĉi ne estas bagatelo, ni povas vivi dank’ al Svislando en la plej matura formo de la esperantismo, eĉ se ĝi estas nur parto de niaj ferioj.
Via opinio pri Universalaj Lingvoj en Svislando