Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Kvardek jaroj en opozicio / 40 lat w opozycji
Titolo Kvardek jaroj en opozicio / 40 lat w opozycji
Politika biografio de Adam Pleśnar / Biografia polityczna Adama Pleśnara
 
Aŭtoro Grzegorz Waligóra 
KategorioBiografiaj / Pleśnar
Prezo 7.20 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroWrocław, 2009 
EldonintoSilezia E-Asocio 
KlarigojRigardo al la vivo de pola batalanto kontraŭ la ruĝa diktaturo.
Tradukisto, lingvoG. Pisarski / El la pola
ISBN/ISSN9788388976605 
Formato 90 paĝoj, 20 cm 
Karakterizoj Dulingva eldono (E, pola). Ilus 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Andreas Künzli

Grzegorz Waligóra. Kvardek jaroj en opozicio / 40 lat w opozycji. Politika biografio de Adam Pleśnar

Fonto: publikigota
Aldonita de Andreas Künzli (2011-01-20)

Jen la leginda biografio pri kuraĝa kaj engaĝita pola opoziciulo, kiu dediĉis sian vivon al la politika kontraǔstaro dum kvar jardekoj: Naskita la 17an de februaro 1935 en Opole Lubelskie (Lublina Opolo) en familio de poŝtoficejestro (patro) kaj instruistino (patrino), post la translokiĝo de la patro al Paczków (Paĉkovo) en Silezio, Adam Pleśnar alvenis tien en julio 1945. La aliĝis al la skolta movado, sed en 1950 forlasis la ofcialan asocion pro la progresanta sovetiigo de la socio. En la 9a klaso Adam komencis protestan agadon kontraǔ la deviga aliĝo al Asocio de Pola Junularo, ankaǔ lige kun la ‚kruca’ demando, kiu tiam estis aktuala. Fondante sekretan organizon ‚Kruca Agado’, li celis lukti kontraǔ la malamikoj de la katolikismo. Lia porkruca agado tamen ne daǔris tro longe, ĉar li estis rimarkita kaj eliminita el la lernejo. Fine de 1950 la familio translokiĝis al Rozwadów (Rozvadovo) en Subkarpatio. Tie li daǔrigis sian konspiran (aǔ patriotan) agadon kadre de la grupiĝo ‚Vivteno de Poleco’, sed la grupo baldaǔ estis rompita de la sekreta servo (UB). Adam estis arestita, akuzita pro nelegala organizado kaj kulpigita. La juĝejo de Opolo kondamnis lin al punaresto en Niso (Nysa). En la malliberejo li konatiĝis kun membro de aliaj konspiraj organizaĵoj. La tri lastajn monatojn de sia punaresto li pasigis en Jaworzno. En decembro 1952 li estis liberigita kaj ekloĝis en Rozvadovo, sed lia reveno al la lernejo montriĝis neebla. La sola ŝanco por fini la mezlernejon estis iu liceo en Rzeszów. La lernejon li finis en 1954 kaj intertempe laboris kiel fervojisto. Post la maturekzameno li komencis historiajn studojn en la vroclava universitato. En tiu periodo kreskis ĉe li la konscio pri la krimoj faritaj flanke de Pola Laborista Partio kaj Pola Unuiĝinta Laborista Partio. Por li estis klare, ke necesas lukti kontraǔ la reganta politika sistemo, sed li ne sciis, kiajn legalajn formojn de la lukto necesas apliki. Li ja ankaǔ estis kontraǔulo de la kapitalismo, sed li ne sciis kiel oni ataku la totalisman sistemon sen damaĝi siajn proksimajn al si socialismajn ideojn.
Nun sekvis liaj kontaktoj kun Esperanto. Kiam li konatiĝis kun Jakub Garbar, prezidanto de la vroclava filio de Pola Esperanto-Asocio, Pleśnar aliĝis kaj konvinkiĝis, en konversacioj kun Garbar, pri la bezono lukti favore al demokratiaj ŝanĝoj por atingi progresajn transformojn. Kune kun aliaj li fondis sendependajn studentajn klubojn, ankaǔ junularan sekcion de Asocio de Esperantistoj en Pollando, tamen sensukcese. Post la oktobraj eventoj de 1956 li sukcesis starigi klubon de katolika intelektularo, kaj en tiu tempo li ligiĝis ankaǔ kun Asocio de Junaj Demokratoj (ZMD), kiu forte influis lin ideologie. Sed ĉar nelegala agado ne estis ebla, ZMD devis esti baldaǔ malfondita. En 1958 li estis denove arestita laǔ riproĉo de „agado de preparoj de perforta renverso de la sistemo de la Pola Popola Respubliko“. La procesa kazo daǔris ĝis 1964 per kondamno al okmonata punaresto prokrastita por du jaroj. Sed tio ne timigis Adamon, kaj li daǔrigis fondi novajn sendependajn organizajn strukturojn. En 1963-64 Pleśnar fariĝis prezidanto de la Ĉefestraro de Pola Esperanta Junularo, kiu ja estis aǔtonoma sekcio de PEA kaj agadis sendepende ekster la oficialaj junularaj organizoj. Dum tiu funkciado li ree estis arestita en aprilo 1964, kaj en septembro li estis kondamnita je 1,5 jarojn da mallibereco por „konservado de ĵurnaloj kaj presaĵoj alvokantaj por fari krimon“. Li estis enkarcerigita en peza prizono por recidivuloj en Wołów (Volovo). Nur dank’ al procesapelacio kaj amnestio li liberiĝis en februaro 1965. Post tiu sperto li ekloĝis en Krakovo, kie li finis la universitatajn studojn. En Krakovo li observis ankaǔ la eventojn de la jaro 1968, sed malgraǔ tio, ke li restis flanke de ili, oni maldungis lin de la laboro kiel terkulturisto. Sekve li translokiĝis al Vroclavo, kie li alvenis en junio 1970. En 1972 li denove agadis en Pola Esperanto-Asocio, kiu baldaǔ elektis lin prezidanto de la regiona estraro. Sed en 1974 li estis eliminita el la asocio per iu rezolucio verkita de la Ĉefa Estraro de PEA, kiu estis regata de la membroj de la pola komunista partio pro defendo de la interna organiza demokratio. En 1975-79 Pleśnar kritikis, ke estu aldonita al la pola konstitucio, ke la komunista partio havu la gvidan rolon en la ŝtato. En siaj ĉi-koncernaj leteroj li atentigis pri tio, ke la akcepto de tiaj korektaĵoj „forstrekus ĉiujn principajn rajtojn de senpartiaj civitanoj“ kaj ankaǔ povus sankcii la ateisman mondkoncepton. Tial li pledis por la enkonduko de la principo de la mondkoncepta neǔtraleco. Malgraǔ la protesto flanke de la intelektulaj medioj, Sejmo akceptis en februaro 1976 la amendojn al la konstitucio. Post tiu decido Pleśnar tamen ne rezignis, sed daǔrigis esprimi sian proteston perletere al la Ŝtata Konsilantaro kaj la la Prezidio de la Sejmo. Intertempe Pleśnar edziĝis al sociologino kaj ekhavis kun ŝi filon. En 1977 li finis siajn jurajn studojn. Malgraǔ la familiaj devoj li daǔrigis sian agadon kadre de la Movado por la Defendo de Homaj kaj Civitanaj Rajtoj (ROPCiO), ĉar tiam furoris la Helsinki-procezo, kiun la socialismaj ŝtatoj ne povis kontraǔstari. Sed finfine ankaǔ ĉi tiu organizaĵo estis malpermesita. Sekve Pleśnar aliĝis al la Liberaj Demokratoj, kaj en septembro 1978 estis vivigataj Grupoj de Civitana Iniciato, kiuj okupiĝis pri alternativaj projektoj de diversaj juraj preskriboj. Tamen pro la aliĝo de diversopiniaj strategoj, la demokratia opozicio malintegriĝis kaj skuiĝis. La fondo de la sendependa sindikato ‚Solidareco’ en 1980 skismigis la demokratian opozicion, al kiu Adam Pleśnar apartenis, kaj kaǔzis, ke li ne aliĝis al la movado de Lech Wałęsa. Sekve, ĉiuj organizaĵoj, kiuj ne estis absorbitaj de ‚Solidareco’, marĝeniĝis. Sed Pleśnar restis lojala al si mem kaj kontraǔbatalis ankaǔ ĉiujn arbitrajn evoluojn kaj decidojn ene de la solidareca tendaro. Kiam la 13an de decembro 1981 en Pollando estis proklamita la Milita Stato, en la sama tago Pleśnar estis internigita, enprizonita unue en Vroclavo, poste en Niso. Hejmen li revenis nur en februaro 1982. Kun sia propra organizo Movado de Junaj Demokratoj (RWD) Pleśnar restis ekster la solidareca tendaro kaj ankaǔ ne aliĝis al la ‚ronda tablo’ en 1989, ĉar li ne akceptis la konstitucian ordon de Pollando, ĉiam esprimante sin por plena libera kaj demokratia balotado. Post la politikaj ŝanĝoj en 1989 la organizo de Pleśnar estis marĝenigita, kio kaǔzis, ke li retiriĝis de la politika agado favore al la socia aktiveco. Lia RWD transformiĝis en politikan partion, en kiu dum 1995-97 Pleśnar funkciis kiel prezidanto. Sed lia partio fiaskis en la parlamenta baloto de 1991, ĉar RWD eĉ ne povis kolekti la postulitan nombron de subskriboj por la registriĝo en la balota listo kaj pro la manko de financaj kaj organizaj rimedoj Pleśnar vane kandidatiĝis por publikaj funkcioj, ekzemple por la ofico de la vroclava vojevodo, senatoro, parlamenta deputito k.a. En novembro 1997 la membroj de RWD decidis likvidi la partion. Sed tio ne malhelpis, ke Pleśnar pluagadis sine de pluraj demokratiaj organizaĵoj, nelaste ankaǔ en Silezia Esperanto-Asocio.
Por Bogusław Mazur, kiu verkis la antaǔparolon kaj mem bone konis la biografiiton, Pleśnar estis kreopova demokratia idealisto, fakte ideokrato, kiu aspiris al la perfekta mondo, aǔ almenaǔ por la efektiviĝo de decaj liberaj balotoj. La homecon de Pleśnar Mazur karakterizis jene: „Adam Pleśnar estas homo, en kiu delikateco de silko ligiĝas kun dureco de titano. La delikateco aperas en lia vivmaniero, malfermiteco por dialogo, ĉarma sento de humoro kaj konstanta vigleco. La dureco malkaŝiĝas en la preteco defendi proprajn opiniojn kaj en la rezisto kontraǔ tentoj de la mondo, kiu sugestas facilajn vojojn al la sukceso – falsajn kompromisojn, manipuladon de homoj, cinikajn ludojn, ŝanĝon de starpunkto por atingi senprokrastan profiton. Kaj al tiaj tentoj subiĝis ne nur homoj, kiuj kreis eliton de regopovo en la komunisma ŝtato, sed ankaǔ multaj el tiuj, kiuj kontraǔ tiu ĉi povo batalis. Ni batu nin sur la bruston – al tiaj tentoj multaj el ni estas subiĝemaj.“
Do, la tragika historia eraro de Adam Pleśnar ŝajne estis, ke li rifuzis kunludi en la tendaro de ‚Solidareco’ kiam ĝi fariĝis potenca opozicia politika forto kun la tendenco parte kompromitiĝi kun la alta politiko, kaj veturis, nelaste kiel iama fervojisto, sian propran politikan trajneton, ĉar li restis fidela al siaj demokratiaj idealoj. Je la politika marĝeno li jam neniun ŝancon plu ricevis por ludi gravan publikan rolon.
Estas tre bone, ke aperis ĉi tiu biografieto pri Adam Pleśnar, verkita de Grzegorz Waligóra kaj esperantigita de Grzegorz Pisarski. Same kiel en la kazo de la judo Jakobo Ŝapiro, kiu dum la intermilita tempo suferis antisemitismon, ankaǔ en la kazo de Adam Pleśnar la verkado de tiaj biografioj estas gravaj por ilustri la ligitecon de kuraĝaj esperantistoj en la lukto kontraǔ diktaturo kaj totalismo, por libereco kaj demokratio.
La esperanta lingvaĵo estas grandparte glata, sed stile iom tro poleca, ne nur pro la ofta problemo rilate la difinitan artikolon, sed ekzemple ankaǔ la skribmanieron de la dato (7-a de junio de 1970-a jaro). Estas uzataj formoj kiel katolicismo, korespondencia, totalitarismo, organizacio, konsultacia, demokracio, signaturintoj, kiuj ne estas kutimaj en Esperanto (t.e. laǔ PIV). Multaj fotoj akompanas la volumeton, kiu enhavas ankaǔ la originalan tekston en la pola lingvo kaj, feliĉe, liston de ĉiuj mallongigoj uzataj en la teksto. Sur la listo de polaj esperantistoj en Vikipedio Adam Pleśnar estas nenie menciita.

Andreas Künzli

 

Via opinio pri Kvardek jaroj en opozicio / 40 lat w opozycji