Recenzo de Eta SZIGETI-KARDOS
KVIN NOVELOJ DE KALMAN KALOCSAY
Fonto: Hungara Vivo 1968:4, p. 19.
Aldonita de Ada CSISZAR (2004-06-06)
Kalocsay en sia verkista agado senlace kultivis la poezion, ĉefe ĝian tradukon, ĉar la liriko forte ligiĝis al lia koro. Lia agado en la novel-arto estas magra. Li verkis entute kvin novelojn kaj unu teatraĵeton: "Ĉu li aŭ ŝi?". En la dudekaj jaroj ĝi estis kelkfoje scenigita en Esperanto-kunvenoj. La rakonto poste aperis en ARĜENTA DUOPO (1937, 2-a vol. p. 247-274) sub titolo "Li kiel ŝi".
A. Csiszar, editoro de la libro sukcesis kunskrapi la kvin novelojn, el kiuj kvar estas postlasaĵo kaj tri erotikaj. La unuan novelon pri la juna Zamenhof (aperinta en Esperanto 1933/12 <400>, p. 193-194) voĉlegis Kalocsay en la Zamenhofa Vespero en 1937, kaj en la Grupo Konkordo (Budapest) en 1959. Ĝia titolo estis pruntita de la poemo de Zamenhof: "Mia penso".
Alia rakonto "Esti vidvino" estas verkita sub plumnomo Ista Makler (modifo de la Esperanta vorto "makleristo"). En la antaŭparolo oni legas, ke tiun plumnomon kreis Kalocsay ekskluzive por tiu novelo. Temas pri tio, ke en 1974, sub titolo "Ĉu vi volas esti mia vidvino?" A. Csiszar verkis satiraĵon pri stranga edziĝo de konata poeto, tiatempe ankoraŭ vivanta persono. La rakonto tiel plaĉis al Kalocsay, ke li ampleksigis, poluris la novelon, lerte plektitan el sprito, moko kaj kuriozaĵo. Malgraŭ la tralaboro Kalocsay ne volis alproprigi la aŭtorecon. La rakonto antaŭe aperis en Literatura Foiro (1983:78, p. 2-10).
Peter Peneter, aŭtoro de la SEKRETAJ SONETOJ (1932), verkis la sekvajn tri novelojn: "Kiel naskiĝis Abato Guibert", "Renkontiĝo kun la diino Hertha", "Mia Geza".
La manuskriptoj de la nuna, unuafoje aperigitaj peneteraĵoj ne estas datumitaj. La flavaj folioj ne konfesas kiam verkis ilin Peneter. Verŝajne longe dormis tiuj raraĵoj en la tirkesta fundo de Kalocsay. Cetere tiuj noveloj estas erotikaj, sed neniel obscenaj.
Vere estas domaĝo, ke Kalocsay ne plenumis verkadon de kelkaj planitaj noveloj, kvankam li elcerbumis eĉ krim-romanon, kies nura skizo vekas scivolemon kaj legeblas en la antaŭparolo. Temas pri riĉa kaj fama esperantisto Grammat, kiu estas murdita per papertranĉilo. La detektivoj esploras pri nekonata murdisto. La fadenoj kondukas en multajn direktojn: venĝo de forlasita fianĉino, aviduloj por heredaĵo, neleĝa filo vivanta mizere, delonga malamikeco kun envia najbaro ktp.
La detektiv-laboro fiaskas. Fine juna esperantisto malkovras, ke la murdinto estas samideano, la plej bona amiko de Grammat. Kiel? Ili ambaŭ estis "ĝisostaj atistoj" (simetriuloj), sed Grammat konvertiĝis al "itismo" (aspektismo) kaj tion li konfesis al sia amiko kune kun la decido deklari la aferon ankaŭ publike. Tiam la amiko pro senbrida furiozo trapikis la koron de Grammat.
Vana bedaŭro pri la abortita rakonto kaj pro tio, ke Kalocsay ne ambiciis eternigi sian nomon kiel roman-verkisto, novelisto. Ĝuste tial la nun aperintaj noveloj estas unikaĵoj en lia verkaro.
En la libro apenaŭ troviĝas preseraro. La plastumitan kovrilon dekoracias "HELENA" (el "Juĝado de Pariso") de Rubens.
Via opinio pri Diino Hertha