Titolo | Amerika skizlibro Eroj el poeta vivresumo | |
Aŭtoro |
Petro Braŭn |
Kategorio | Prozo originala /
rakontoj |
Prezo | 6.00 €, sesona rabato ekde 3 ekz. |
Eldonloko, jaro | Edinburg (Usono), 1996 |
Eldoninto | Petro Braŭn |
Klarigoj | Entute 23 tekstoj de prelegoj. |
Kontribuantoj | Red. Alessandra Madella |
ISBN/ISSN | 9788870360967 |
Formato | 59 paĝoj, 21 cm |
Karakterizoj | Ilus |
Recenzoj | Bonvolu legi la recenzon pli malsupre | Aldonu |
Recenzo de Valentin Melnikov
Skizlibroj de vagabondo
Fonto: "Esperanto", n-ro 5 (1125), 2000, p.94
Aldonita de Valentin Melnikov (2011-11-25)
Amerika Skizlibro. Eroj el poeta vivresumo. 1996. 59 p. € 5,85.
Vagabonde. 1998. 64 p. € 6,00.
Ambaŭ: Petro Braŭn. Edinburg (Usono): la aŭtoro. 21 cm.
Du libretoj de Petro Braŭn aperis, kiel tekstas la kovrilpaĝoj, en "memeldono" (rekta traduko de mondkonata rusa vorto "samizdat"!). Vere nekutima afero por nuntempa homo el industria civilizo, des pli – por usonano.
La aŭtoro laŭnature estas soleca vagabondo. Laŭ principo el la antikva Oriento, li "kion vidas – pri tio kantas". Montoj, arbaro, bestoj... Vivo kvieta kaj malrapida. Forestas suĵeto kaj ligoj inter apartaj noveloj, realo miksiĝas kun rememoroj kaj imagoj. Jes, li vere amas la naturon kiu lin ĉirkaŭas kaj kies ekziston liaj apuduloj eĉ ne rimarkas.
En Amerika Skizlibro Braŭn priskribas ĉion en kurtaj prozaj fragmentoj; en Vagabonde tute samstilaj tekstopecoj estas tranĉitaj je kurtaj linioj kaj tial pretendas nomiĝi poemaro – miaopinie senbaze. Eble manko de ritmo kaj rimoj estas arta metodo, sed la aŭtoro povus tamen foje montri siajn kapablojn de vers-aranĝo, por ke oni ne plej nature konkludu: li, simple, ne scipovas... Certe, ekzistas ŝatantoj ankaŭ de tiaspeca arto, tamen primitiveco kaj naivo pli konvenas al infanoj. Kaj la aŭtoro/protagonisto konstante rememoras sian infanaĝon kaj ankaŭ nun ofte kondutas kiel infano – sen grandaj zorgoj, sen "ankroj" en la vivo. Ĉiu mem decidu ĉu aprobi tian vivmanieron aŭ ne.
Freŝa kaj libera lingvouzo impresas per pluraj nekutimaj – sed fundamentaj – vortkunmetoj. Elde, egejo, spiroekmanke, aĝdikega (arbo), (nun Jugoslavio) ekeksas – hontu, neologismuloj! Foje por kompreno necesas cerbumado – ekz. ke pravoĉaro estas pra-voĉ-aro kaj ne io alia. Eble iom strangas la sistema uzo de eg- kaj et- prefikse (kvankam jam antaŭ 20 jaroj tio troveblis en La Kancerkliniko). Agacas la okulojn manko de apostrofo ĉe substantivaj elizioj – kvankam apostrofitaj radikoj ofte estas uzataj prepozicie. Ĉeestas kelkaj eraroj pri transitiveco kaj akuzativo.
Malgraŭ tio indas aplaŭdi la aŭtoron, kiu libere uzas E-on kaj, laŭ kelkaj frazoj, tre bone orientiĝas en la E-literaturo – en lando kie plejmulto konas neniun lingvon krom la "internacia" fuŝangla. Petro Braŭn havas rekoneblan stilon, liaj verkoj "siapropre odoras" (jen ankoraŭ unu lia brila esprimo!). Do li meritas ke leganto mem formu opinion.
Via opinio pri Amerika skizlibro