Titolo | L. L. Zamenhof (1859-1917) Esperanto, Hillelismus (Homaranismus) und die "jüdische Frage" in Ost- und Westeuropa | |
Aŭtoro |
Andreas Künzli |
Kategorio | Biografiaj /
Zamenhof |
Prezo | 99.90 €, sesona rabato ekde 3 ekz. |
Eldonloko, jaro | Wiesbaden, 2010 |
Eldoninto | Harrassowitz |
Klarigoj | Ampleksa kaj bone dokumentita verko pri la iniciatinto de Esperanto kaj pri kelkaj projektoj liaj, kun emfazo sur lia judeco. |
ISBN/ISSN | 9783447062329 |
Formato | 538+24 paĝoj, 25 cm |
Karakterizoj | Ilus. Bind. Germanlingva |
Recenzoj | Bonvolu legi la recenzon pli malsupre | Aldonu |
Atenton, "L. L. Zamenhof (1859-1917)" ne estas havebla!
Recenzo de Ulrich Lins
Germanlingve pri Zamenhof
Fonto: Revuo Esperanto, aprilo 2011
Aldonita de Stano Marček (2012-02-29)
Ĝis nun ne ekzistis germanlingva biografio pri Zamenhof. Tial ni volonte malfermas la libron de Andreas Künzli. Laŭ propra klarigo, li ne celis verki unu plian Zamenhof-biografion, sed koncentri sin sur la estiĝo-fono de Esperanto. Por pravigi sian tem-elekton – Esperanto kaj la "juda demando" en orienta kaj okcidenta Eŭropo – Künzli asertas, ke en la movado eĉ nuntempe estas tendenco kaŝi la judecon de Zamenhof. La vero estas, ke Edmond Privat jam en 1920 demonstris, kiom Zamenhof estis ligita al siaj judaj deveno kaj ĉirkaŭaĵo. Post la Dua Mondmilito precipe Gaston Waringhien, N.Z. Maimon kaj Ludovikito larĝigis nian scion pri la temo. Dumtempe aperis ankaŭ biografioj, kiuj nesufiĉe emfazas la judajn aspektojn de la kreaĵo de Zamenhof, sed sole la fakto, ke dekmiloj da esperantistoj legis la verkon Vivo de Zamenhof de Privat jam malvalidigas la pretendon de Künzli, ke per sia libro li rompas tabuon.
Künzli ja, eĉ detalege, traktas la historion de la judoj en orienta Eŭropo, sed malmulte rilatigas ĝin al la frua Esperanto-movado. La leganto ofte sentas, ke al la libro mankas kohero. Eksterproporcian atenton la aŭtoro donas al la verko de Zamenhof pri hilelismo (1901), dediĉante al ĝi 70 paĝojn, kvankam tiu ruslingva broŝuro estis apenaŭ disvastigita kaj Zamenhof mem (kion Künzli mencias) baldaŭ distancigis sin de ĝi favore al homaranismo. Poste, Künzli tro negative prezentas la sintenon de Zamenhof al cionismo, preteratentante lian distingon, jam konigitan de Privat, inter la naciismo de subpremantoj kaj tiu de malfortaj, subpremataj gentoj. Ĉi lastan Zamenhof trovis pli pardoninda, samtempe tamen neprudenta.
De libro kun la indikita temo oni atendus adekvatan trakton ankaŭ de la rolo, kiun judoj ludis inter la pioniroj de Esperanto. Anstataŭe Künzli, saltante de temo al temo, prezentas amason da detal(et)oj, ankaŭ banalaj, el la movada historio, kiuj kutime malhavas rilaton al judeco.
Post tiu detalemo surprizas, ke la konkluda ĉapitro limigas sin al magraj du paĝoj, ĉe kies fino ni legas la aŭtoran konfeson, ke pri intelekta parenceco de Zamenhof kun judaj kaj nejudaj filozofoj kaj aktivistoj eblas nur spekulativi. Multo alia en la – certe bonintence verkita – libro estas nekontentiga. Ke ties vendoprezo estas alta, ne mirigas ĉe verko aperinta en scienca eldonejo. Fakte, ni povus ĝin toleri, se la libro estus enhave konvinka. Sed ne estas tiel. Konstateblas ankaŭ ripetoj (ni legas trifoje, ke Ferdinand Hodler estas la patro de Hector), tradukaj misoj, stilaj nelertaĵoj, nekompletaj fontindikoj, malorde aranĝita bibliografio – kaj multnombraj komposteraroj.
Ni tamen esperu, ke la libro iom kreskigos inter germanlingvaj legantoj la konon kaj scivolon pri Zamenhof.
Via opinio pri L. L. Zamenhof (1859-1917)