Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Infana raso, La
Titolo Infana raso, La
 
Aŭtoro William Auld 
KategorioKD-oj, Poezio originala
Prezo 35.40 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroLa Chaux-de-Fonds, 2007 
EldonintoLF-koop 
KlarigojDu kompaktdiskoj kaj libreto kun la teksto de la fama poemego.
KontribuantojDeklamas la aŭtoro 
ISBN/ISSN3906595196 
Formato 111 paĝoj, 12 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Garbhan MacAoidh

Auld majstre verkis kaj majstre deklamis

Fonto: Revuo Esperanto, marto 2012
Aldonita de Stano Marček (2012-02-29)

Iu kritikisto iam asertis, ke poeto neniam devas publike deklami siajn proprajn versaĵojn. Ĝis nun mi emis konsenti pri tiu opinio, ĉar en pluraj okazoj mi aŭdis tiajn recitaĵojn fare de poetoj, kaj tiu sperto difektis por mi la plezuron, kiun mi antaŭe sentis kiam mi silente legis la koncernajn poemojn. Tamen poezio estas verkita precipe por deklami, do mi aŭskultis kun intereso ĉi tiun duoblan diskan registraĵon, kaj poste devis modifi mian negativan sintenon.
William Auld ne nur majstre verkis; li ankaŭ majstre deklamis. Lia agrabla sudskota voĉo tre klare kaj esprime vivigas por ni la mutan presitan tekston de lia plej longa poezia verko La infana raso. Ĉiuj silaboj estas klare elparolataj kaj Auld ne provas histrioni, kiel (laŭ mia sperto) ofte faras aliaj verkistoj.
Ju pli oni legas aŭ aŭskultas tiun eposan verkon, oni pli kaj pli konvinkiĝas, ke ĝi estas gravega kontribuo al la monda literaturo. La temo estas universala, nome la situacio de la homaro en la tempo kaj en la kosmo. Ĝi estis parte inspirita de la verko Cantos de la usona poeto Ezra Pound, kaj ĝi memorigas min pri Canto General de la ĉiliano Pablo Neruda. Ofte grandaj mensoj simile pensas.
Oni povas demandi sin, ĉu bona poezio bezonas muzikan akompanon. Certe la antikvaj bardoj ofte ludis muzikinstrumentojn dum recitado. Ni scias ke la vorto liriko originale signifis (vidu PIV-on) "Poezio, kiun oni kantis kun akompano de liro". Ĉe ĉi tiu registraĵo, la muzika akompanaĵo estas ĝenerale bela, sed laŭ mi (kaj tio estas nur mia persona opinio), la melodioj elektitaj ne ĉiam estas en akordo kun la koncerna kanto (aŭ ĉapitro kiel Auld preferis nomi la sekciojn). Ekzemple, kvankam la Arioso de J. S. Bach estas belega melodio, ĉu ĝi vere taŭgas por akompani la Duan Kanton, kiu estas severa kritiko de la religio? Aŭ ĉu la Pathétique de Beethoven harmonias kun Kanto (la 17-a), kiu komenciĝas: "Mi estas l’ araneo kaj la muŝo"? Tion mi dubas. Plie, mi sentis, ke la erotika Kvina Kanto elvokas ion pli pasian ol la dolĉa, iom sentimentala muziko, kiu akompanas ĝin. Aliflanke, la cetera elekto estas pli kontentiga, kaj plurfoje sufiĉe inspira. Ne ĉiam estis elektitaj klasikaj melodioj. Aliaj akompanaĵoj devenas de film-muziko, ekzemple la temo de La listo de Ŝindler, kiam koncentrejoj estas menciitaj (Kanto 16). Tre taŭga sonas Also sprach Zarathustra de Richard Strauss (tem-muziko de la filmo 2001), kiel akompano de la Kvara Kanto: "Ni pioniraj homoj de la spacvojoj".
La libreto kiu akompanas la diskojn enhavas la tutan tekston kaj notojn de La infana raso. Ĝi estas ilustrita per allogaj grafikoj. Mi trovis nur unu eblan etan komposteraron, nome reĝo anstataŭ rego sur la paĝo 35 (kiu ne ŝanĝas la sencon).
Mi iom amuziĝis pri la fakto, ke Auld decidis en sia deklamado de la Copa de Vergilio (Kanto 190) reveni al la pruda, kaj – kiel li konfesis en sia tria eldono – erara traduko de la latinaĵo inguen – kiel "ventro". Oni neniam povus rigardi lin kiel prudulon!
Oni devas varme gratuli la respondeculojn pri tiu iniciato, kiu certe estos bonvenigita de la esperantistaro. Ĝi certe valoras.

 

Via opinio pri Infana raso, La