Titolo | Vojoj de interlingvistiko: de Bruno Migliorini al la nuna tempo Aktoj de la studtago en la Universitato de Florenco, 26a de julio 2006 | |
Aŭtoro |
Diversaj |
Kategorio | Lingvistiko |
Prezo | 15.00 €, sesona rabato ekde 3 ekz. |
Eldonloko, jaro | Pisa, 2008 |
Eldoninto | Edistudio |
Klarigoj | Deko da kontribuaĵoj. |
Kontribuantoj | Red. Renato Corsetti |
ISBN/ISSN | 20364482 |
Formato | 125 paĝoj, 24 cm |
Karakterizoj | Speciala numero de "Multilinguismo e Società" |
Recenzoj | Bonvolu legi la recenzon pli malsupre | Aldonu |
Recenzo de Detlev Blanke
Salutinda eldonaĵo
Fonto: Revuo Esperanto
Aldonita de Stano Marček (2012-02-29)
Por atingi vere novajn sciencajn rezultojn, i.a. necesas konsideri la laborojn de la antaŭuloj. Pro tio salutindas la fojfoja apero de memorlibroj (lastatempe ekz. pri István Szerdahely) aŭ kolokvoj omaĝe al elstaraj interlingvistoj, por ke iliaj laboroj ne forgesiĝu.
Tia kolokvo (titolita eble tro modeste "studtago") en 2006 okazis memore al grava itala lingvisto kaj interlingvisto, kies influo efikas ĝis la nuno kaj al kiu kunŝuldiĝas la konsiderinda interlingvistika tradicio en Italio. Unu el la plej renomaj personoj en la lingvistika historio de Italio, Bruno Migliorini (1896-1975) – kies centa datreveno de la naskiĝo donis la okazon por la aranĝo – en sia junaĝo ne nur estis entuziasma esperantisto kaj kursgvidanto, sed en 1923 eĉ fariĝis membro de la Lingva Komitato kaj poste vicprezidanto de la Akademio de Esperanto (1933-36). Li estis UEA-delegito, kunlaboris leksikografie, recenze kaj esee, verkis foje poemojn, reviziis literaturajn tradukojn kaj aŭtoris instrulibron ĝis nun uzatan. Li krome tenis kontaktojn kun aliplanlingvaj movadoj (i.a. kun Giuseppe Peano pri Latino sine flexione). De 1969 ĝis 1973 li apartenis al la redakta komitato de La Monda Lingvo-Problemo (LMLP).
En sia lingvistika fako li aparte famiĝis kiel aŭtoro de ĉefverko pri la historio de la itala lingvo (Storia della lingua italiana, 1960); li estis ĉefredaktoro de la Itala Enciklopedio kaj aŭtoro de amaso da aliaj lingvistikaj verkoj (lia persona bibliografio ampleksas 185 paĝojn). De 1949 ĝis 1963 li estis prezidanto de la plej prestiĝa lingvokultura institucio de Italio, la Accademia della Crusca, kiu kune kun Akademio de Esperanto okazigis la studtagon honore al li. Kiel Christer Kiselman en sia antaŭparolo substrekas, tia kunlaboro inter AdE kaj nacia akademio jam havas certan tradicion (Zagrebo 2001, Gotenburgo 2003).
En la disponeblaj aktoj la jubileulon rekte koncernas la salutoj de lia filo Paolo Migliorini, elstarigoj de la signifo de la omaĝato deflanke de la aktuala prezidanto de la Accademia della Crusca Francesco Sabatini (Florenco) kaj la lingvisto Tullio de Mauro (Romo). Carlo Minnaja (Padovo) skizas la kontribuon de Migliorini al la Esperanta kulturo, supozante, ke la silentiĝo de la lingvisto ekde 1947 ŝuldiĝas al por Esperanto negativa atmosfero en italaj universitataj rondoj. Minnaja prave postulas la kompletan eldonon de ĉiuj interlingvistikaj verkoj de Migliorini (cetere, en 1985 kaj 2006 Edistudio aperigis la daŭre legindan kolekton Lingvaj aspektoj de Esperanto). Renato Corsetti (Romo), post revuado de la ĉefaj instrumetodoj de Esperanto, montras, ke la gramatika metodo, aplikata en la kelkfoje reeldonita kaj jam dum 80 jaroj uzata lernolibro (Manuale di Esperanto, ekde 1923), aparte taŭgas por kleraj kaj memstudemaj lernantoj.
La aliaj 6 tekstoj rilatas ĉefe al esperantologio. Fabrizio Pennacchietti (Torino), influita de la dana lingvisto Viggo Brøndal (1887-1942), prezentas proponon klasifiki la prepoziciojn de Esperanto laŭ jenaj klasoj: dimensiaj, nedimensiaj, aplikaj, retroaplikaj kaj kombinaj prepozicioj. (Cetere, i.a. jam Eugen Wüster en 1924 kaj Victor Sadler en 1985 [dum la Esperantologia konferenco en Aŭgsburgo] klopodis pri klasifikoj kaj sistemigoj de la Esperantaj prepozicioj. Humphrey Tonkin (Hartford) elstarigas la komprenon de Zamenhof pri la lingvo-evoluiga kaj lingvo-stabiliga roloj de literaturo, rememorigas nin pri lia lingvokomunumo-krea agado dum la unuaj jaroj kaj poste traktas la signifon de la Hamlet-traduko. Laŭ Tonkin Hamleto estas la "plej universale konata teatraĵo" (p. 51). Li komparas ambaŭ tradukojn (L. L. Zamenhof 1894, L. N. M. Newell 1964). La Zamenhofa traduko laŭ li estas "Esperanta", kaj tiu de Newell estas pli fidela al la originalo: "Newell estas por legi, Zamenhof ankaŭ por ludi" (p. 53). Geraldo Mattos (Campinas) okupiĝas pri la Fundamento kaj montras kelkajn dubajn kazojn kaj kontraŭdirojn inter la Fundamenta Gramatiko kaj la Fundamenta Ekzercaro, nekonsekvencaĵojn en la lingvouzo de Zamenhof kaj kritikas i.a. PAG. Laŭ li eblas venki la deviojn, se oni ilin konscias (i.a. pri akuzativo de almovo en kelkaj okazoj, false kunmetitaj vortoj, ĥaosa uzo de la difina artikolo). Giordano Formizzi (Verono) sisteme revuas la rolon de la universale reforma pedagogo Jan Amos Komenský (1592-1670) por la lingva edukado (studado de lingvoj, universala lingvo, influo al la postaj projektoj de internacia lingvo ktp). Li substrekas, ke la projekto de universala lingvo ĉe Komenský apartenas al la "ĝenerala reformplano de la socio kaj edukado" (p. 97). Ni povas konkludi kun Formizzi, ke ankaŭ Esperanto povus ludi pli grandan rolon, nur se en la internaciaj sociaj kondiĉoj ne plu regus la ‘racio de la forto’, sed la ‘forto de la racio’ (p. 99). Esperantonimoj laŭ Aleksandr Melnikov (Rostov-na-Donu) estas "leksemoj, kiuj reflektas ekskluzive la Esperanto-kulturon, kaj kiujn ne eblas ‘simple traduki’ (sen kulturologia komento)" (p. 100). Li prezentas riĉan materialon (kun tre sistema aldona superrigardo kaj kun klaraj fontindikoj), kiu pli klare ol multaj asertoj pruvas la ekziston de originala kulturo de la lingvo-komunumo de Esperanto. Melnikov ordigas la esperantonimojn laŭ formo, lingvistikaj operacioj kaj rimedoj por marki ilin en la teksto. La lasta eseo estas tre mallonga skizo de Amri Wandel (Jerusalemo) pri la nuntempa rolo de Esperanto en scienco kaj tekniko.
Italaj resumoj fine de la tekstoj ebligas ĝeneralan orientiĝon al la eventuala itala leganto. La aldonita programo montras, ke kelkaj anoncitaj prelegantoj aŭ ne povis partopreni aŭ ne povis liveri siajn manuskriptojn, nome Nico Sica (Milano), Mukunda Phatik (Katmanduo) kaj la bedaŭre antaŭ nelonge forpasinta Mauro La Torre (Romo). La teknika redakto de la volumo verŝajne suferis pro iuj komputilaj misaĵoj. Jam sur la kovrilo ni legas pri "Multinguismo" anstataŭ "Multilinguismo". La plej multaj literaturlistoj montras kaprican strukturon (p. 43 kaj sekvaj, 54 ks, 66, 79, 115 ks). (Cetere, en tiaj listoj, do ankaŭ ĉe aliaj publicaĵoj, min daŭre ĝenas la mallongigitaj antaŭnomoj.) Ankaŭ en la tekstoj fojfoje aperas enigmaj simboloj sen klarigoj. Nu, tiuj estas detaloj, kiuj ne malgrandigas la valoron de la tre rekomendinda antologio.
Via opinio pri Vojoj de interlingvistiko: de Bruno Migliorini al la nuna tempo