Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Pri vagabondoj kaj friponoj, pri damoj kaj kavaliroj
Titolo Pri vagabondoj kaj friponoj, pri damoj kaj kavaliroj
 
Aŭtoro Louis Couperus 
KategorioProzo tradukita / rakontoj
Prezo 6.00 €, triona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroRotterdam, 2008 
EldonintoUEA 
KlarigojDeko da rakontoj de nederlanda verkisto ne aparte fama dumvive, sed lastatempe "remalkovrita".
Tradukisto, lingvoG. Berveling / El la nederlanda
ISBN/ISSN9789290171027 
Formato 180 paĝoj, 21 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Petro Desmet

Dekadenco kiel Arto

Aldonita de Stano Marček (2012-02-29)

Gerrit Berveling iom mirigis min kiam mi legis sur lia dorso (nu, ne lia dorso, sed tiu de la tradukita libro) ke Couperus estas unu el la plej gravaj nederlandaj aŭtoroj. Mi neniam havis tiun konvinkon. Sed poste mi legis, en la malsupro de tiu dorso, ke oni preskaŭ forgesis lin post lia morto. Kaj mi konstatis, ke mi apartenas al la generacio "iom post lia morto". Do jen, mia konscienco trankviliĝis. Sed, daŭrigis Gerrit, lastatempe interesiĝo kreskis, kaj tio precipe ĉar kelkaj el liaj verkoj estis adaptitaj por televido kaj filmo. Tion mi ankaŭ sciis kaj konstatis.
Antaŭ dudeko da jaroj mi legis unu el liaj grandaj romanoj, de la lasta litero ĝis la unua. Jes, mi legis de la lasta paĝo ĝis la unua, ĉar mi devis, por universitata disertacio, serĉi pruvon ke iu profesoro faris falsan aserton pri iu nederlanda gramatika formo. (Mi sukcesis.) Cetere en nia benita lingvejo ekzistas ne nur simple nederlandaj aŭtoroj, sed ankaŭ nordnederlandaj kaj sudnederlandaj. Iuj el niaj aŭtoroj vere apartenas kaj flegiĝas en unu el la du partoj kaj multe malpli en la alia, kaj mi ĉiam supozis ke Kuperus‘ (tiel oni prononcas, sed kiel barbaro povus scii tion?) estis tipe nordnederlanda.

Kaj do? Ĉu grava?
Mi deziris esplori ĉu "oni" ankoraŭ legas Kuperuson! Tial mi iris al nia urba biblioteko, kaj petis ke oni faru por mi statistikon pri la lupreno de Kuperusaj libroj. Post kelkaj tagoj oni sciigis al mi ke dum la pasintaj kvin jaroj niaj pli ol kvin mil klientoj prunteprenis 45 fojojn libron aŭ videobendon de Couperus. Do fakte tre modesta interesiĝo! Sed mi estas preta uzi la Esperantajn kriteriojn: ne la kvanto gravas, gravas la kvalito. Cetere, la kvanto de luprenoj ŝajnas esti la normala por "klasika" verko. (Klasika = ĉiu parolas pri ĝi, neniu ĝin legas). Amuze, sed vere: kiam mi veturis al Antverpeno, kun la intenco sendi la recenzon al UEA, en la trajno sidis antaŭ mi junulo, kiu estis leganta libron de Couperus. Mi ne povis min deteni kaj alparolis lin: li estis studento en altlernejo por tradukistoj, kaj la legado estis tasko (kiun li tamen ĝuis).

Klasika?
Kaj nepre klasika Couperus estas! Li verkis en tempo kiam frazoj kaj vortoj estetike ronkis, zumis kaj brilis kaj muzikis, kaj li estis en tiu arto tre konscia majstro. Li kapablis glui tempan reliefon al la vortoj, precipe kiam li uzis vortojn, kiuj rilatis al la tempo de lia (laŭ lia propra konvinko) antaŭa vivado sur nia planedo. (Li iam vivis en antikva Romo; sed vi tamen povos ĝui la verkon ankaŭ se vi ne kredas al reenkarniĝo.)
La verko, kaj tio pruvas ke ĝi estas valora, estas ankoraŭ legebla kaj ĝuinda post pli ol 100 jaroj! Ĝi apartenas tamen al tempo, kiam stilo kaj estetiko pli gravis ol enhavo, aŭ kiam la stilo estis parto de la enhavo, ne al la nuntempa literaturo, kies devizo ŝajnas esti: rekte alen, rekte enen. Vi ĝuos se vi ŝatas samovarecan zumadon de frazoj kaj vortoj, se vi ŝatas abundon da priskriboj de fizikaj montroj de sentimentoj kaj kormovoj. Ĝuste pro tiu iama rolo de estetiko min ĝenas la malzorga grafiko de la eldono. Eĉ se la ĝena kutimo venas el la tempo de la okopaj maldikpaperaj kopioj skribmaŝinaj... oni nun ne plu metas blankon antaŭ dupunkto, krisigno ktp... Malgrava afereto, jes, sed tamen ĝi daŭre ŝokis min: por mi estis sakraĵoj en preĝeja halo.

Moderna?
Couperus nepre estis elstara homo, kiu malmulte zorgis pri sia reputacio. Aliflanke li ankaŭ ne nepre deziris tro ŝoki la socion. Lia verko Fatalo pritraktas, tre svage, tre delikate, tre dece samsekseman rilaton. Tio, kompreneble, en la tiama Nederlando ne estis jubile akceptata. Pli ol unu predikisto trovis necese kondamni la verkon kaj averti la gekredantojn ke ili ĝin ne legu. Amuze do ke ĝuste nederlanda pastoro nun tradukas kaj eldonas ĝin (malfrua pento?). Interese – kaj mi konsilas tion al la legantoj – estas meti la verkon apud la Manna Morto en Venecio kaj apud Reaperantoj de Ibsen. Certe ne estis facila tasko fari la tradukon! Jam la titolo, unu sola vorto Noodlot en la nederlanda, devigas al elekto inter kvino da eblaj Esperantaj vortoj. Mi trovas ke Berveling elektis la ĝustan solvon.
Couperus ne moralismas, nur priskribas. Por moralprediko ni havas niajn pastorojn. Mi supozas ke Gerrit ne konsideras sin tipa reprezentanto de la pastoraro, kaj certe ankoraŭ malpli de la tiama pastoraro. Li verŝajne ne elektis la novelon pro la temo, sed ĉar ĝi estas tre tipa verko por ilustri la klasikecon de la aŭtoro, kaj la tipan dekadencecan spiriton, kiu ja troviĝas en ĉiuj verkoj de Couperus.
Mi resumu la verkon: Frank Westhove ĝuas luksan vivon, plenan de supeoj kaj baloj, orgioj kaj bankedoj. Tamen tio naŭzas lin. Iun vesperon al li alproksimiĝas malnova amiko Bertie, kiu petas loĝigon. Baldaŭ Bertie plenĝuas la facilan vivon ĉe Frank. Kiam Frank konatiĝas kun la bela, ĉarma Eve, lia amiko timas la danĝeron ke lia profitado baldaŭ finiĝos. 
El despero li iĝas ruza intriganto.

La traduko
Cetere la traduko estas fidela, klara, ankaŭ stile tute en ordo. La verko estas klasika, ankaŭ la traduko. La pejzaĝo restas, la muziko restas, la lingvo zumas:
p. 99: "Estis post tiuj varmege bruletintaj semajnoj malpure grizaĉa tago, sen suno, kun pluvo drivanta supre en la ŝvelintaj nuboj, kvazaŭ dikegaj akvosakoj."
Sed, ne timu, tamen la rakonto daŭras, fluas kaj kaptas la atenton. Persone – sed vi povas havi alian opinion – mi trovas ke la tradukanto iom tro sekvas la aŭtoron en la uzo de fremdaj vortoj aŭ esprimoj, por doni al la tuto "lokan koloron". Nu, la glosoj, fine de la libro, estas bone zorgitaj. Do, se necese, oni povas retrovi klarigojn, kvankam foje la klarigo ne estas kompleta. Tiel carte blanche (france) ja estas neplenigita ĉeko, libere uzebla (PIV: blanka akcepto), sed en la esprimo (en Esperanto ne uzebla figure: doni ...) la signifo estas: doni plenpovojn al iu. La figura senco (kaj la prononco) tamen devus esti aldonita. Estas fakto ke Couperus mem abunde uzis tiajn fremdlingvajn esprimojn; estas ja dandece, kaj... laŭ ĉiuj fontoj li ja estis dando. Do, la decido de la tradukinto estas akceptebla.
Kelkfoje tamen la loka koloro, laŭ mi, estas iom tro nederlanda. Almenaŭ nek en PIV, nek en la trezorejo de Bertilo mi trovis la esprimon preni la liberon en la senco de permesi al si. Mi preferus, eble dekadence arogi al si la rajton. Kaj respondi al ĉu vi volas ion manĝi? per se ne donas al vi klopodojn en la senco de se ne tro ĝenas vin ŝajnas al mi tro nederlandisme.
Etoso
Vere ne necesas surmeti perukon kaj vesti sin per krinolino por legi la novelon (sed vi ja rajtas), ĝi mem alportas la etoson, ĝi spiras dekadencon. Se vi estas dekadenca, vi ĝuos la etoson, se vi abomenas dekadencecon vi ĝuos la eblon fortigi vian senton. Kaj estas eble aliri dekadencon kun pozitivaj sentoj. Pli bone ol miaj povraj feblaj vortoj de la recenzo, montru la etoson parteto de paragrafo el la libro:
p. 32: Kaj denove li forsinkis en sian silentadon, dum la malsekgriza aero ekstere duonlumon de melankolio enĵetis, dum samtempe melankolio profunden falis en lian animon... Kial ŝirmgardi amemon se oni devas disiĝi post kelkaj tagoj da simpatia kunestado! Tiel estis dumvojaĝe kun karaj vojaĝkunuloj: ĉu ne estas same en la vivo kun ĉio kiun (tiel! tajperaro? legu, laŭ mi: kion) oni amas, ĉu ja valoras la penon ami ion ajn kaj ĉu ne ĉiu amo estas unu granda sintrompo, per kiu oni blindumas sin mem en la naŭzo pri la mondo...
Kalejdoskopo
En la alia libro de Louis Couperus Pri vagabondoj kaj friponoj, pri damoj kaj kavaliroj, pli plaĉe eldonita, pli zorgita grafike, Berveling prezentas kalejdoskopon de la aŭtoro. En tiu ĉi libro troviĝas ankaŭ enkonduko kun mallonga biografio pri la aŭtoro. La ĉefparto, Lukrezia, laŭ miaj nekompletaj esploroj eldoniĝis kiel aparta libro, sed la aliaj partoj ŝajnas dise elektitaj el diversaj fontoj. Eĉ estas unu el la japanaj rakontoj, La amara filozofo, kaj ĝi tre plaĉas al mi, sed sendube tio ŝuldiĝas al mia infektiĝo de japanismo. La libro nepre taŭgas por akiri ĝeneralan bildon pri la verkaro de Couperus.
La nazo de la salm(on)o, la piedo de la urso, la vangoj de la truto, la ĉerizo sur la torto, la tufeto de ŝaŭmkremo sur mia (ŝatata) pudingo estas la elekto de la relative mallonga teksto La noktoj. Mi legis kaj relegis ĝin dek fojojn, kaj malgraŭ tio ke mi ne estas dekadenca mi ĝin frandis, kaj trovas ĝin inda je parkerigo kaj deklamado. Denove, pli bone ol mia teoriumado parolu la teksto:
p. 133: Ĉar ĉirkaŭ mi la noktoj ofte leviĝas kvazaŭ mallumaj temploj, obskuraj, senfinaj arkadohaloj, tra kiujn juna Dio vagas, bela kiel Eroso, sed pli timida, kun du gracilaj flugiloj ĉe la knaboŝultroj kaj sensone flamanta torĉo en la mano, kiun li levas, kaj malantaŭ la haloj de lia palaco, tra kiu somnambule li iradas, kvazaŭ fantome, etendiĝas la ceteraj palacoj, vi ja scias: la ceteraj haloj, la same mallumaj antaŭhaloj de la efektiva Morto...
La uskligoj estas de Couperus, do ne ŝanĝu ilin, li estis tre severa pri ĉiuj aspektoj de la lingvo! Se mi ne admirus la helen-latin-periodojn, se mi ne aŭdus la muzikon, se mi ne sentus la ritmon... mi estus dikhaŭta elefanto. Kaj vi? Pri vi mem juĝu vi!
Konklude kaj instige
Ambaŭ libroj, ambaŭ tradukoj, tre taŭge ilustras la eblon per Esperanto diskonigi siajn literaturon kaj mondon al alilingvanoj. Mi esperas ke ili trovos sian vojon, ke la homoj de la Nederlanda lingvejo, kiel Berveling nomas ĝin, uzos la okazon puŝi kaj zorgi tiun diskonigon.

 

Via opinio pri Pri vagabondoj kaj friponoj, pri damoj kaj kavaliroj