Titolo | Dio, psiĉjo kaj mi | |
Aŭtoro |
Claude Piron |
Kategorio | Prozo originala /
romanoj |
Prezo | 15.00 €, triona rabato ekde 3 ekz. |
Eldonloko, jaro | Vieno, 2007 |
Eldoninto | IEM |
Klarigoj | Romano profunde ligita kun la profesio de la aŭtoro. Dialogaro inter psikoterapiisto kaj paciento kun neordinaraj mistikaj travivaĵoj. |
ISBN/ISSN | 9783010000369 |
Formato | 173 paĝoj, 23 cm |
Recenzoj | Bonvolu legi la recenzon pli malsupre | Aldonu |
Recenzo de Hokan Lundberg
Piron rivelas siajn pensojn pri „di“
Fonto: Revuo Esperanto
Aldonita de Stano Marček (2012-03-03)
Dio, psiĉjo kaj mi estas, en Esperanto, nova kaj bedaŭrinde la lasta libro de Piron. La verko aperis jam antaŭ kelkaj jaroj en la franca sed nur ĉi-jare estis eldonita ankaŭ en „la bona lingvo“. La tuta libro estas dialogo inter psikologo kaj viro kiu nokte travivas ion tre eksterordinaran. La viro antaŭe estis paciento de la psikologo pro malagrablaj spertoj kiel kaptito en fremda lando. Tamen nun ne temas pri tio ke „psiĉjo“, kiel la ekspaciento nomas sian psikologon, helpu malbonfartulon sed pri ia esplorprojekto. Nome la psikologon interesas la bonega resaniĝo de la viro kaj kiel liaj noktaj travivaĵoj povas efiki tiel sanige kaj harmoniige al antaŭe tre vundita animo. Ili regule renkontiĝas kaj diskutas pri tiuj travivaĵoj kiuj preskaŭ ĉiam iel rilatas al „di“. Piron fakte enkondukas novan pronomon, „di“, kiu laŭ li donas pli proksiman kaj intiman rilaton, anstataŭ uzi „Li“ aŭ „Dio“ aŭ simile. (Tio estas por mi plaĉa propono kiun espereble multaj akceptos.) Ĝenerale la lingvaĵo, kiel kutime en „pironaĵoj“, estas tre agrabla kaj bela. Kelkaj tajperaroj tamen restas, kaj iom ĝenis min la disskribo de „ekde“. En la libro do plej ofte estas tiel ke la ekskliento parolas pri siaj mirindaj travivaĵoj kaj la psikologo skeptike pridemandas kaj komentas. Oni sentas ke Piron mem laboris kiel psikologo kaj bone scias la ĵargonon. La diskutoj inter la du viroj estas pensigaj kaj donas multe da optimismo. La leganto ricevas vere luman bildon pri di kaj estas agrable vidi kiom intime kaj amikece Piron priskribas „la misteran forton“. Tamen, la diskutoj ne vere donas respondojn al iuj el la tiel nomataj vivdemandoj. La libro tuŝas plurajn interesajn demandojn sed ne multe profundiĝas en ilin, por tio verŝajne necesus multe pli ampleksa verko. Malgraŭ tio ĝi estas tre interesa, aparte pro tio ke Piron en ĝi supozeble, almenaŭ parte, priskribas siajn proprajn noktajn travivaĵojn kaj sian rilaton al di! Tiun supozon mi bazas je tio ke pluraj aferoj en la libro retroviĝas en la intervjuartikolo Interesaj respondoj1. Do, Dio, psiĉjo kaj mi certe estas tre leginda por ĉiuj kiuj volas pli bone kompreni la internajn pensojn de unu el la plej gravaj esperantistoj niatempe.
Via opinio pri Dio, psiĉjo kaj mi