Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Summary of the World, A
Titolo Summary of the World, A
Een samenvatting van de wereld / Un resumen del mundo / Un Résumé du monde / Die Welt in der Zusammenfassung / Resumo de la mondo
 
Aŭtoro Esther Kokmeijer 
KategorioGeografio, vojaĝoj
Prezo 39.00 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroRotterdam, 2007 
EldonintoDaarzijn 
KlarigojPlene kaj bele ilustrita raporto pri vojaĝoj al kaj vizitoj de la gravitaj centroj de ĉiuj kontinentoj. Tre taŭga kiel donaco!
Tradukisto, lingvoR. Moerbeek / En Esperanton
ISBN/ISSN9789079344017 
Formato 371 paĝoj, 28 cm 
Karakterizoj Seslingva (angla, nederlanda, hispana, franca, germana, Esperanto); bind 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

Atenton, "Summary of the World, A" ne estas havebla!


Recenzo de Heidi Goes

Seslingva resumo de la mondo

Fonto: Revuo Esperanto
Aldonita de Stano Marček (2012-03-03)

Esther Kokmeijer, juna nederlanda fotografistino, deziris trakompreni la mondon. Fascinite de la gravita centro, la ekzakta sed nevidebla mezo de ĉiuj kontinentoj, ŝi ekhavis la ideon vojaĝi al ĉiuj tiuj centroj, kiuj kune estas por ŝi la resumo de la mondo. Ĉi tiu libro estas ege resuma raporto de tiu dekkvin-monata vojaĝo. La aŭtorino decidis aperigi la libron ne nur en sia gepatra lingvo, la nederlanda, sed ankaŭ en la angla, la franca, la germana, la hispana kaj en Esperanto. En la ĉefa parto de la libro pluraj el tiuj lingvoj estas uzataj, sed ĉiam apudas referencoj al la paĝoj kie oni povas trovi la tradukojn de la teksto. Ne nur la pli longaj tekstoj, sed ankaŭ la fotoklarigoj estas tradukitaj. Cetere videblas ke la franca bezonis plej multe da spaco, kaj Esperanto plej malmulte. Menciindas ke la teksto en ĉi tiu lingvo ŝuldiĝas al la senlaca Rob Moerbeek.
Jam la kolorplena kovrilo, kun mozaiko de malgrandaj fotetoj, kaj apenaŭ rimarkeblaj longitudoj kaj altitudoj, imponas. Ankaŭ trafoliumante la libron, oni ne povas forgesi ke la aŭtorino estas profesia fotografisto. Pluraj tut- kaj eĉ dupaĝaj fotoj, sed ankaŭ dekoj da pli malgrandaj fotoj montras vivan kaj foje tre detalan bildon de la vojaĝo kiun Esther faris. Ekzemple estas fotoj de la enhavo de ŝia dorsosako (kun longa enhavlisto, kiu tamen ne ricevis tradukon), de ĉiuj paĝoj en ŝia pasporto, de la litoj kie ŝi tranoktis, de moneroj ktp.
Post kvar enkondukoj en tri diversaj lingvoj sekvas pluraj indeksoj, inter kiuj la „emocia“ estas la plej originala. Poste ĉiu kontinento ricevas sian ĉapitron. Ĉiuj tiuj ĉapitroj havas la saman strukturon: unue mallongaj geografiaj informoj, sekve listo de ĉiuj lokoj vizititaj, kun apude simboloj kiuj montras kiamaniere ŝi kaj la kunvojaĝanto Gijs atingis la diversajn lokojn: ĉu piede, bicikle, ŝipe, aviadile, ĉevale ktp. La fotoj, kiuj konsistigas la plej grandan parton de ĉiu ĉapitro, montras pejzaĝojn, homojn aŭ situaciojn en ne ĉiam kutima maniero. Aldone estas grandaj mapo kaj satelita foto de la loko kie situas la gravita centro. La teksto de ĉiu ĉapitro limiĝas al dupaĝa raporto de la lastaj, ofte malfacilaj kilometroj al tiu nevidebla mezo, kie Esther ĉiam lasas iun efemeran signon. Tiun signon ŝi faras per materialo kiun ŝi trovas surloke, kaj tiel ke ĝi ne ĝenas la ĉirkaŭaĵon.
Kio ja povus ĝeni la leganton estas la kombino de koloroj por la papero kaj por la teksto de la tradukoj kaj de la indeksoj, kiu malfaciligas la legadon. Bedaŭrindaj estas ankaŭ kelkaj (tajp)eraroj, kaj ne nur en la tradukitaj partoj.
Resume oni povas diri ke la libro impresas, kaj pro la originala vojaĝocelo, kaj pro la originala kaj plejparte profesia maniero prezenti la vojaĝon per vortoj kaj bildoj. Kaj Esther Kokmeijer promesas daŭrigon: ankoraŭ ne eblis iri al la gravita centro de Antarktiko, sed iam ŝi iros ankaŭ tien....

 

Via opinio pri Summary of the World, A