Titolo | Afrika medicino, mirige efika, La | |
Aŭtoro |
Yvette Parès |
Kategorio | Scienco kaj tekniko /
medicino |
Prezo | 15.90 €, sesona rabato ekde 3 ekz. |
Eldonloko, jaro | Dobřichovice, 2006 |
Eldoninto | KAVA-PECH |
Klarigoj | El la spertoj de eŭropa afrikmedicina pioniro, kiu fondis kaj longe gvidis afrikmedicinan hospitalon en Dakaro. |
Kontribuantoj | Prefaco de J.-P. Willem |
Tradukisto, lingvo | J. Roux / El la franca |
ISBN/ISSN | 8085853892 |
Formato | 199 paĝoj, 20 cm |
Recenzoj | Bonvolu legi la recenzon pli malsupre | Aldonu |
Recenzo de P.V. Ranganayakulu
Biografio de bona samarianino
Fonto: Revuo Esperanto
Aldonita de Stano Marček (2012-03-03)
La verko temas pri travivaĵoj de celkonscia franca virino, kiu kreas historion en Afriko. La biografio de Yvette Parès enplektiĝas kun la tradicia hospitalo en Keur Massar en Senegalio, okcidentafrika lando. Estante bakteriologo kaj kuracisto, ŝi pasigis plejparton de sia vivo en la universitato de Dakaro, Senegalio. La universitato de Dakaro allogis multajn francajn intelektulojn por esplori, eluzi la naturajn rimedojn fueli la kreskantan ekonomion, ĉar Senegalio estas ekskolonio de Francio. Yvette Parès, bonkora kaj entuziasma, iris al Dakaro kaj esploris pri bakteriologio, ekz. identigon de la mikrobo kiu povas apartigi oron el mineraloj kaj kultivi la lepran bakterion. Ŝi poste studis medicinon sed ŝia soifo pelis ŝin al la afrika tradicia medicino. Ŝi strebis eltrovi kaj konvinki la afrikajn fakulojn pri la tradicia medicino lukti kontraŭ epidemioj, lepro kaj eĉ aidoso, dependante de lokaj tradiciaj scioj. Ŝi fondis la hospitalon en Keur Massar apud Dakaro.
La hospitalo kreskis kun ĉiutagaj problemoj. La dudek-jara senĉesa servo, ekde 1980, altiras la atenton de la tuta mondo al Keur Massar. Kvankam la laboro estas pozitiva kaj bonfartiga, kritikantoj ne mankas. Oni demandis kial ŝi ne preskribas malnovan medicinon de Eŭropo, ekz. de Avicenna aŭ tiatempan, kaj servas la eŭropanojn? La senegaliaj kuracistoj trejnitaj laŭ la okcidenta sistemo daŭre ĝenis ŝin. Ĉiufoje ŝin savis ŝiaj sindediĉo kaj amo al lokaj tradicioj kaj popoloj. Keur Massar, depruntante rimedojn el aliaj landoj, havigas nutran manĝon, taŭgan kvanton da laboro kaj malstreĉan libertempon al pacientoj malriĉaj. Placebo kunigita kun efikaj herboj liveras nekredeble belajn rezultojn. Unufraze, Keur Massar estas sukcesa eksperimento.
Ŝiaj honestaj eldiroj tra la libro ofte amuzas nin. Ekzemple, kiam Yvette Parès estis kondukita de la tradicia kuracisto en la arbaron por kolekti herbojn, ŝi skribadis en la notlibro la nomojn de herboj ktp. Tian notadon mokas la tradicia kuracisto. Ĉar la afrika studento aŭskultas, observas kaj memoras ĉion. La notlibro kaj plumo estas superfluaj al ili!
La problemo en afrika socio estas malraciaj landlimoj kreitaj de eŭropaj landoj. Tiuj landlimoj ne respektas la etendiĝon de iu tribo aŭ lingvo. Unu tribo eble loĝas en diversaj najbaraj landoj kaj unu lando enhavas diversajn tribojn. En Senegalio loĝas pluraj triboj ekz. Wolof, Tukuror, Serer. Kompreneble ĉiu tribo proprietas kelkajn terapiteknikojn. Do, la titolo „Afrika medicino“ ŝajnas al ni iomete troiga ĉar la kurackutimoj en Senegalio mem ne povas speguli la tutan gamon de kontinenta tradicio. La afrika kontinento estas centkvindekoble pli vasta ol Senegalio kaj la tuta loĝantaro en Afriko estas okdekoble pli ol la senegalia. Plue estas granda diverseco en Senegalio mem. La luma punkto estas Yvette Parès, kiu estas motoro en Senegalio por krei apartan departementon de la ŝtato por prizorgi la tradician medicinon. Tio estas la deirpunkto al pli hela estonteco de la afrika medicino. La riveretoj de diversaj partoj de Afriko kunfluu kaj kreu grandan riveron de la tradicia medicino. En tiu direkto la misio de Yvette Parès antaŭenpaŝis.
La ligoj inter la okcidenta/moderna kaj la tradicia medicinoj en evoluintaj landoj jam malaperis. La scienca medicino nun estas ŝtata medicino. La tradiciaj medicinoj en aliaj partoj de la mondo, ĉefe en koloniitaj/evoluantaj landoj orientiĝas alidirekte. Reagante al la neglekto kaj subpremo dum la kolonia epoko, lokaj intelektuloj kaj fremdaj samcelanoj alte taksas la tradiciajn konojn. Aliflanke oni timas, ke al tradiciaj sistemoj estas atribuataj senlimaj kapabloj, do tio eble forrabos la ŝancon de la popolo de evoluantaj landoj aliri al la scienca medicino.
La Esperanta eldono, kun ekzota desegnaĵo sur la kovrilo, testos vian vortprovizon. Leginte la libron ni emas viziti Keur Massar kaj senti la etoson tie. Keur Massar jam estas unu el la ofte vizitataj turistaj lokoj de Senegalio. Bedaŭre en la libro ni ne trovas fotojn, eĉ se nur kelkajn, pri tiu ĉi verŝajne mirinda loko. Interesa verko por ne nur bonfaraj organizaĵanoj sed ankaŭ por pasiva homarano.
Via opinio pri Afrika medicino, mirige efika, La