Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Tajdo, La
Titolo Tajdo, La
Liriko
 
Aŭtoro Nikolao Hohlov 
KategorioPoezio originala
Prezo 2.40 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroĐurđevac, 1992 (2a eld) 
EldonintoE-klubo "Koko" 
KlarigojReeldono de klasikaĵo.
Formato 55 paĝoj, 16 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

Atenton, "Tajdo, La" ne estas havebla!


Recenzo de Ludoviko Totsche

N. Hohlov: La tajdo

Fonto: "Literatura Mondo", 1931, n-ro 10
Aldonita de Valentin Melnikov (2012-03-14)

»De la musique, avant toute chose...« — jen la moto de la poemlibro de Hohlov. Ĉu prave? Ĉu vere oni trovas en ĝi »muzikon antaŭ ĉio«, sentimentojn apenaŭ ilustreblajn per vortoj, korespondojn nemotiveblajn, eternan muzikon de efemere forglitantaj momentoj? Ĉu la aŭtoro estas disĉiplo de Verlaine?

Mi devas kontraŭdiri. Certe, multfoje nin kaptas dolĉe muzikaj sonoroj en ĉi tiuj versoj, sed la muziko en ili ne estas »antaŭ ĉio«. Ĝi estas sole subpentro de tre klare esprimitaj sentoj, tre akre konturitaj pensoj. Kaj kelkfoje la poeto ekbatas la kordojn krude, por akordoj laŭtaj kaj akraj, kvazaŭ alarmo aŭ veokrio.

»La lirikon mi ne kreas, min obsedas la liriko...«

diras la poeto pri si mem. Kaj la unua vorto, kiu venas sub mian plumon parolante pri li, estas la vorto obsedo. Nun mi ekmemoras, ke ankaŭ Kalocsay skribas en sia rondelo pri li:
»La himnon karnan kun pasio
Obsede kantis al ĉiel’...«

Ia obseda sopiro pulsas en ĉi tiuj poemoj. Sopiro je amo ĉasta kaj fidela, je amo flagra kaj volupta, je la rompiĝinta pasinto, je la marmore perfekta, neatingebla belo, je la grandaj homaj idealoj. Kaj ankaŭ ia obseda melankolio sidas sur tiu ĉi spita animo. Kaj la tajdo de lia poezio alfluas kaj refluas inter sopiro kaj rezigno, idealo kaj karno:

Mi levas mian kapon en ĉielon,
Sed per piedoj staras sur la ter’;
Nur idealojn vidas kiel celon,
Sed nutras min la krudreala ver’.

Sur montoj kreskas mia sorĉa floro,
Sed en la valoj kreskas mia pan’,
Altiras la animon ĉiu foro,
Sed ankre tenas ĝin la karna man’.

Kaj ĉi tiu tajdo, kiel li mem priskribas ĝin en la unua poemo, per senĉesaj ondobatoj sieĝas la rokon de lia animo. Kaj la ŝaŭmbolon de la batalaj ondoj akompanas »karmanjola fajfo de l’ siroko kaj demoneca rido de l’ siren’«.

Delikata, sed intensa erotiko vibras en la liriko de Hohlov. Ĝi estas tiu universala inundo de l’ seksa sorĉo, en kiu forviŝiĝas la limoj inter karna sopiro kaj esteta plezuro, en kiu korpo kaj animo sin lasas porti senreziste per la potenca vivrivero — fluanta en la morton. Eble plej klare oni sentas ĉi tion en la Luna Ebrio,** kie la sorĉo simbolas la lunatikecon de la eterna amtento:

Jen — ĝi brilas, mia luno,
Virgomaska amlucerno,
Nuda mamo el latuno,
Iritilo de l’ eterno...

Jen — ĝi trenas, pala torĉo,
Tra l’ cipresoj ombran langon —
Kaj la tero sub la sorĉo
Paroksisme verŝas sangon.

Jen — ĝi tiklas kaj sufokas,
Estingante ĉiun honton,
Jen — ĝi vokas, laŭte vokas:
Serĉu, kaptu kunĝuonton.

Vivajn korojn ligas pare
La magia lunsonato
Por oferi suraltare
Al Eroso kaj Hekato.

Alifoje la sopiro je esprimo, kvazaŭ la erotiko de vortoj, la ebrio de meminterpreto diktas al li versojn, kiuj frapas niajn vangojn kvazaŭ spirego de ekstazo:

Miaj strofoj volus vindi sveltajn formojn de Venuso,
La plastikon de statuoj de l’ antikva kulta bel’,
Bronzan nudon de la landoj, simbolitaj per lotuso,
Fantazian eldoradon de la ravo kaj fabel’.
Mian himnon al la karno, al patrino de l’ spirito,
Kantas ĥore la plej lumaj anguletoj de l’ anim’...

Alifoje la rezignacio pri la unua amo, pri ĉi tiu »unika floro«, diktas al li amaran spiton, vipajn vortojn kontraŭ si mem: ridinda Ahasvero, kiu vane serĉos la dolĉan animekvilibron de la unua feliĉo, vane pelos ĝin tra venenaj kisoj, delogitaj viktimoj, kalikoj vinaj kaj absintaj, »vizaĝoj kaj vizaĝoj kaj ciferoj«:

Baraktu sur la sablo de l’ areno
Kaj kapturniĝu kun kvikanta kri’,
Maljuna, kompatinda arlekeno,
De la pasinto sklavo kaj pari’.

Ĉi tiuj »vizaĝoj, vizaĝoj kaj ciferoj« tamen eksonigas kordon tie kaj tíe ĉi sur lia liro. Kaj, malgraŭ la iom kurblipa admiro al ĉi tiuj pasemaj idealoj, momentaj ekplaĉoj, lia fantazio vestanta ĉion per belo, ĉiam trovas pri ili kelkajn frapantajn, kelkfoje ĉarme petolajn versojn. Eĉ du neforgeseblajn poemojn. La unu estas la Karnavala Romanco, kie tra la triviala ĵazbanda tumulto de dancantoj pasas fiera belulino, kvazaŭ vizio de marmorbela greka diino, kiun li

sekvis rigarde sen dezir’, sen espero,
Kun la mano rigida ĉe l’ kor’.

Kaj la alia — la Vintra Fabelo, ĉi tiu hela, sonoriltinta idilio sub la frostblua vintra ĉielo en la sledo, svelta sledo, post amuza kabaredo, kie
.... (li) veturas, aventuras, la ĉevaloj fluge kuras
Sub la stela miriad’.
En sereno de l’ ebeno malaperas la fadeno
De la glata vintra voj’,
Mia Nita — am’ subita, de la frost’ ebriigita
Alpremiĝas en la ĝoj’.

... kaj tiel plu, ĉiam kresĉende, ĉiam pli vigle, pli freŝe, pli muzike, ĝis la fino:

Unu suno, unu juno, la unua febra kuno
Kaj magia stelpoem’...
Mia Nita, am’ subita, de la frosto rozkisita
Ĉion kronas per alprem’!

Kaj tamen, — li sentas sin ekzilita en la mondo de la natura ĝojo de knabino: li vivas ermite en sia propra mondo, al kiu ŝin ne povas gvidi vojo. En ĉi tiu transcenda mondo li eble ĉiam ankoraŭ provas larmverŝe revivigi tiun »unikan floron« velkintan, kaj, (en la koro — amara obsedo, en la haroj — tro frua arĝent’) li demandas sin:

Kial longe li sidas vespere
Super iu malnova portret’,
Kaj, statue-senmova ekstere,
Perdas larmon en peza kviet’?

Kial nokte marŝadas sur strato,
Kun kolumo levita, sen cel’,
Per la paŝoj de hom-aŭtomato,
Sub albrove tirita ĉapel’?..

Sed subite kia pugnobato sur la kordojn! Jen, »el nekonataj, ŝlimaj abismoj de l’ animo« kantas la bardo en nia epoko. La tempo ne favoras la poezion. Baraktas la mondo! Kaj la poeto, kies liro estis agordita por milda, mola muziko de jen melankoliaj, jen petolaj sonoj de la sentema memliriko, nun estas obsedita de la komuna mizero, kaj antaŭ liaj febraj okuloj fantomaj vizioj galopas for: sangaj standardoj, falintaj gilotinoj; lin inkubas grincado de dentoj, metalo de fanfaroj, stertoroj, veoj, lamento de ploristinoj:

Analojn postlasitajn de gentoj kaj prauloj
Mi sentas en angoro tra tempoj kaj nebuloj,
Antikvaj krimoj pete al mi etendas manojn
Kaj forgesitaj lingvoj malbenas la tiranojn...

La tuta, senĉesa sinsekvo de krimoj, kiun oni nomas mondhistorio, inkubas en la tondraj strofoj de poemo Eŭropo. Kaj montrante per fingro al la nuda »krimulin’ Eŭropo« li elkrias, fandante ĉiujn malproksimojn en profeta ekstazo:

Aŭskultu do, Azio, mamnutristino nia,
Afriko sfinkse muta, tribar’ Oceania,
Ĝemela kontinento de l’ ambaŭ Amerikoj,
Kunfratoj de l’ estonto kaj dumaj malamikoj,
Aŭskultu kaj konfidu la jam proksiman horon...

Ĉi tiu grandioza poemtrombono estas unu el la plej potencaj Esperantaj poemoj!

*

Granda promeso kaj multa plenumiĝo estas tiu ĉi volumeto. La aŭtoro sentas la lingvon en la pulso, perfekte estras la formon, liaj ritmoj estas freŝaj kaj sane pulsantaj, liaj rimoj estas novaj kaj ofte surprizaj. Li havas freŝajn ekpensojn, plaĉajn metaforojn. Kiu ne sentus agrablan eksciton, kiam li parolas pri »mentodora kaj karese dolĉa vento«, kiam en sia belega poemfresko »Duelo« li malkovras en la skermanta virino »mikson el tigro kaj mimoz’«, kiam li pasas tra la valo al la »lazura, sonvelura pastoral’«, kie lin ĉarmas:

Fragoj, framboj, ciklamenoj,
Mentoj, kvastoj malvaj,
Inter alnoj kaj fraksenoj
Grizaj rokoj kalvaj,
Fringoj, fringeloj,
Pepaj kvereloj,
Zumeta bruo —
Paruo!

Aŭ kiam li vizias por si la mortintan Sappho:

... Algoj ornamas la harojn, konkoj surŝutis la bruston,
Kaj sur la liro rigida fingroj graciaj ripozas...

Aŭ kiam kun poeta fiero li diras pri siaj versoj:

Semo, hodiaŭ ĵetita, arbiĝos, proklamos la vivon,
Super la koro kaptita formante ensorĉan ogivon...

Multon tian mi povus ankoraŭ citi, vortojn kaj versojn daŭre restantajn en memoro. Tamen mi devas ne prisilenti, ke ĉi tiuj belaj versoj ofte sidas en malpli bona poemo. Ĉi tiu volumo estas la unua volumo de la aŭtoro, kaj li ankoraŭ ne tute lernis fari la poemojn. Kie lia inspiro sufiĉis nur por sola ekpenso, aŭ por nuda temo, tie ne ĉiam li povis krei al ĝi la tute egalvaloran kadron. Tia manko de kompleta prilaboro restigis ekzemple en la Luna Ebrio la superfluajn strofojn, malpliigis la ĉarmon de la Roza Ordeno, Maltrafa Pafo, Blua Kiso, Responde. Sed kie li ne bezonis garnaĵon, ĉar la potenca inspiro sufiĉis por la tuta poemo, trenante kun si la poeton nekontraŭstareble, tie la poemoj estas vere neforgeseblaj travivaĵoj de la esperanta versleganto. Mi citu el ĉi tiuj perloj: Chante-claire, Sur la Slijeme, K. de Kalocsay, Dies irae, Al Julio Baghy, Duelo, Mia vojo, Karnavala Romanco, Vintra Fabelo, Eŭropo.

*

Konturojn de interesa kaj profundsenta poeto rivelas ĉi tiu volumeto. Ĉi tiujn konturojn, kvazaŭ trabaron de granda kaj bela konstruaĵo, sekvantaj volumoj devus plenigi per brikoj, statuoj kaj freskoj. Ĉu ni ricevos ilin?

La poeto silentas. Li elkriis sian saluton al la heroldo matena:

Poeto kaj koko anoncu alvenon de ĉiu aŭroro!

Estas mallume en la tuta mondo. Plumba dormo ŝtopas la orelojn ĉie. »Tro frue, tro frue vi krias, ankoraŭ forestas la lumo, eĉ unu radio ne strias!«

»Egale!« Li kriis tiam al la »gaŭlo orpluma«.

Kaj nun?

Ĉu falis la trulo el lia mano? Ĉu, kiun tiel verve li komencis, eterne stumpa restos lia

»Monumento postlasita sur la vojo el Eden’«?

________________________________________

* Eldonis: Heroldo de Esperanto.
** La poemon mi citas ĉi tie nur fragmente. Laŭ mia sento: ankaŭ tiel ĝi estas perfekta peco, eĉ, eble pli perfekta, ol en sia kompleta formo. La lastajn du strofojn mi sentas nepre superfluaj.

 

Via opinio pri Tajdo, La