Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Princo ĉe la hunoj, La
Titolo Princo ĉe la hunoj, La
 
Aŭtoro Eugène de Zilah 
KategorioProzo originala / romanoj
Prezo 28.50 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroNovjorko, 2011 
EldonintoMondial 
KlarigojRakonto pri la huniĝo de ĉina aristokrato, pri malfacila adaptiĝo de talenta individuo al alia civilizo, al aliaj homoj, moroj, gustoj kaj odoroj.
ISBN/ISSN9781595691880 
Formato 619 paĝoj, 22 cm 
RecenzojGrandioza historia panoramo de SHI CHENGTAI
Bonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Nikola Rašić

Brile pri la hunoj

Fonto: Revuo Esperanto, februaro 2013
Aldonita de Stano Marček (2014-01-01)

La princo ĉe la hunoj. Eugène de Zilah. Novjorko: Mondial, 2011. 619p. 22cm. ISBN 9781595691880. Prezo: € 28,50

La plej taŭgaj recenzoj estas tiuj unuvortaj aŭ unufrazaj. Ili devus esti trafaj kaj koncizaj, sed antaŭ ĉio legigaj. Ili devus pinĉi la scivolemon de la legonto sed ankaŭ doni ĝustan pritakson de la libro. Ĉiuj aliaj vortoj tiam estus superfluaj. Jen do unuvorta recenzo mia: Brila!
Se tio ne sufiĉus por la skeptika legunto mi pluus: streĉa, kapta, lerniga, noveca, leginda, lingve elstara, klasiknivela. Ne, ne. Mi ne deziras nur malavari komplimentojn, sed ja volas doni al tiu ĉi libro la lokon kiun ĝi meritas en nia literaturo. Kaj tiu loko ieas pinte, miaopinie. Ĝi estas unu el la plej bonaj libroj kiujn mi legis en Esperanto. La sola serioza kritiko estus ke ĝi vere dikas, ja 620-paĝa ĝi estas, kaj ke ĝi tiom streĉas ke mi ne povis ellasi ĝin dum la legado. Do, vi estis avertita, kara legonto! Ne plendu poste pri la noktoj sendormaj.
Nu, ja mi eble ne estas la plej objektiva recenzisto, kaj certe ne specialisto pri la literaturscienco aŭ literatura kritiko. Sekve mi taksas kiel amatoro – do originvorte, kiel amanto – amanto de literaturo kaj de la lingvo. Kaj trie ja, jen kial ne objektiva mi estas, ĉar hunamanto. Kio do estas hunamanto, aŭ se pli bone diri, huninteresato aŭ hunobsedito?
Laŭ mia opinio tio povas esti nur iu kiu naskiĝis kaj kreskis en la Panonia Ebenaĵo, kie siatempe brulis la kampadfajroj de Atilo la Huno kaj de liaj armeoj. Mi naskiĝis ne tro malproksime de la hungara landlimo, ĉe la kroata flanko de la rivero Dravo, sed ni kreskis kun la samaj admiro kaj obsedo pri la mistika huno, kiel niaj hungariaj najbaroj. La persono de Atilo kaj lia popolo tiom influis la eŭropan historion, ke multaj aliaj interesiĝis pri la temo, ne nur la panonianoj. En la hungara, kroata aŭ transilvania popola mitologio tio certe ludas gravan rolon: ja ili estas la heredantoj de tiu geografia kaj historia spaco. Sed la hunoj lasis spurojn neforviŝeblajn ankaŭ en Italio, Francio kaj Germanio, kaj plurloke alilande – de Ĉinio kaj Mezazio ĝis Mezoriento kaj la Okcidenta Eŭropo, de Pireneoj ĝis Kolonjo, kaj reire al la hejma Panonio kaj Bizantio.
Sed pri kio mi parolas? Pri tiuj hunoj eĉ ne vorto skribitas en tiu ĉi libro, historia romano pri ili. Ne tiom banala ĝi estas, ĉar pri tiuj panoniaj hunoj estas jam tiom multe skribita kaj konata. Sed de kie tiuj hunoj venis? Kie ili vivis antaŭe? Kiel ili evoluis? Malmulto sciatas pri tio. Tamen ankaŭ tio ne plene veras: malmulto ja konatas en la eŭropaj (legu: la okcidenteŭropaj) fontoj. Kaj ja, la okcidenteŭropanoj estas tiaj: kio ne estas ilia propra, tio ne estas historio entute. Ili tro facile asertas ke ekz. la Romia Imperio estis la plej granda en la mondo kaj en la historio, kvankam eĉ Ruslando aŭ Kanado estas pli grandaj ol tio, kvankam la huna, mongola, ĉina, hindaj aŭ arabaj regnoj pli grandis kaj elstaris. Sed tio jam estas alia temo.
Ĉiukaze, oni scias ke la hunoj devenas el la stepoj laŭlonge de la nordaj limoj de la regno ĉina. Ĝuste pro iliaj ĝenaj ensaltoj la ĉinaj imperiestroj konstruigis la faman ĉinan muron 5 000-kilometran, ĉar por tiu facilmova rajdista popolo, aliancita kun multaj aliaj stepaj rajdistaj nacioj, la distancoj ne multon signifis.
Kiam mi mem staris sur la Granda Muro en 2003, mi rigardis al la okcidento, direkte al mia lando kaj pensis pri tio kiajn konsenkvencojn la konstruo de la muro havis por la historio de Azio kaj Eŭropo. Mi vidis la enormajn rajdsvarmojn hunajn, kiuj haltis kun siaj ĉevaloj antaŭ la murego, mirgapaj kaj perpleksigitaj. “Nu, en Ĉinion ne eblas! Do, ni turnu la ĉevalojn okcidenten kaj vidu, kio estas tie por ni.” Kaj jen, post iom da tempo ili jam rajdis en Panonio, puŝis la gotojn suden kaj okcidenten, trakirlis slavojn kaj ĝermanojn, kaj kaŭzis kompletan renverson de lʼ ordo en la tuta Romia Eŭropo kaj Centra Azio. Ĉio ja pro tiu damna muro! Tiom la historio estas interkonektita: iom da masonado en Ĉinio, kaj iom poste oni sentas la sekvojn 10 000 kilometrojn pli okcidente, profunde en Eŭropo. La ĉinoj eble eĉ ne sciis kion ili faris al ni eŭropanoj per tiu muro. Kaj la eŭropanoj tute ne konscias kiom la orientaj stepoj influis ilian propran historion. Granda temo, ververe.
Sed kion ni scias do pri la plej frua historio de la hunoj el tiu periodo antaŭ ol ili aperis en Eŭropo? Praktike nenion, kvankam, kiel dirite, estas iom da informoj en la aziaj fontoj, ĉefe ĉinaj kaj mongolaj, hindaj kaj persaj.
Pri tio ja temas tiu ĉi libro. Ĝi estas historia romano pri tiu periodo de la hunaj pasinteco kaj kulturo. Antaŭ ol eklegi estus do utile scii iom pri la fono. Sed eĉ sen tio la romano estas leginda. Kvankam ĝi ne havas pretendojn historiecajn, la informoj en ĝi ne estas suĉitaj el la etfingro. Plejparte ili kongruas kun tio kion ni ja vere scias pri la prahunoj, do la hunoj antaŭ ol ili aperis en Eŭropo, kiam ili vivis apud la ĉinoj. Se vi do volas scii kiel aspektis la socio kaj kulturo de iu rajdista stepa popolo, jen la okazo. La okcidenta kulturmodelo plejparte ignoras la kulturojn kiuj ne konstruas aŭ ne skribas, kvazaŭ ili ne estus kulturoj. Tiu ĉi libro korektas tiun maljustaĵon. Krome ĝi estas streĉa, plena je okazaĵoj, mirindaj personecoj, amaventuroj, enviindaj amikecoj, respekto al spirito kaj kulturo, sed ne mankas en ĝi ankaŭ politikaj intrigoj. Bonegaj amorscenoj randas je pornografio, oni preskaŭ kunfikas legante. La aŭtoro ne ĝeniĝas pri uzo de vortoj kiujn pruduloj konsiderus maldecaj – en tiaj scenoj oni kacas kaj piĉas abunde, oni likas kaj fikas – sed neniam vulgaras. Ĉio ja estas afero de la ĝusta kunteksto kaj sento pri mezuro. Kaj tio ne mankas ĉe de Zilah.
Lia stilo estas zorga kaj bela, liaj lingvaj elektoj konscie pripensitaj kaj argumentitaj: ekz. la uzo de ci kaj vi en la huna kunteksto. Preseraroj kaj lingvaj malglataĵoj praktike ne estas. Zorge preparita eldonaĵo, vere. Kaj, la motivo mem estas bela: la ĉina princo fuĝas al la hunoj, ĉar en lia lando okazis renverso de povo, rezulte de kio oni persekutas klerulojn kaj bruligas librojn. Helpe de la hunoj li volas reordigi la aferojn en sia lando. Sed unue li devas organizi la hunojn mem kaj solvi la problemon de neunueco de la hunaj triboj. Kvankam abundas belegaj militscenoj kaj vireskaj bataloj, finfine la tuta afero estas por defendi la regon ne de glavo sed de libro kaj spirito.
Unu el la aferoj kiuj iom desapontis min, estis la finaj ĉapitroj. La afero subite solviĝas tro rapide, kvazaǔ la rakontisto jam laciĝis. Do, la ritmo iom falas. Sed ja ne estas facile teni ĝin sur 600 paĝoj! Tamen ĉiu el la paĝoj estas ja enda kaj inda je lego. Unu el la libroj kiujn oni devus urĝe translingvigi. Estas privilegio sed ankaŭ maljustaĵo ke nur esperantistoj povas legi ĝin nun. Estus brile vidi filmon bazitan sur tiu libro aŭ (eble pli realisme?) legi la libron numero du en la sama serio… Nikola Rašić

 

Via opinio pri Princo ĉe la hunoj, La