Titolo | Èsperanto: polveka cenzury Monografija | |
Aŭtoro |
D.V. Vlasov |
Kategorio | Movado |
Prezo | 12.00 €, sesona rabato ekde 3 ekz. |
Eldonloko, jaro | Moskva, 2011 |
Eldoninto | Impeto |
Klarigoj | Paĝoj el la evoluo de la E-movado kaj ĵurnalistiko en Rusio kaj Sovetunio, dum la periodo 1887-1938. |
ISBN/ISSN | 9785716102293 |
Formato | 183 paĝoj, 22 cm |
Karakterizoj | Ilus. Ruslingva |
Recenzoj | Bonvolu legi la recenzon pli malsupre | Aldonu |
Recenzo de Jukka Pietiläinen
Bonvena kontribuo al la esploro de la historio de Esperanto
Fonto: Revuo Esperanto, aprilo 2013
Aldonita de Stano Marček (2014-01-01)
Èsperanto: polveka cenzury. D.V. Vlasov. Moskva: Impeto, 2011. 183p. 22cm. Ilus. ISBN 9785716102293. Prezo: € 12,00
La ruslingva libro de Dmitrij Vlasov baziĝas sur diplomlaboraĵo (magistra disertacio), verkita en la fakultato de ĵurnalistiko de la Sankt-Peterburga ŝtata universitato. La juna aŭtoro lernis Esperanton kaj decidis verki sian diplomlaboraĵon pri Esperanta temo. Kiel scienca gvidanto rolas la fama esploristo de la cenzuro en Ruslando, profesoro G. Ĵirkov. La libro traktas la evoluon de la Esperanta gazetaro en Ruslando kaj Sovetio dum la unuaj 50 jaroj de Esperanto. La periodo enhavas diversajn fazojn, sed iel cenzurado sekvas la evoluon de la Esperanta gazetaro preskaŭ plentempe. Cenzurado estis ankaŭ grava kialo por la malforta evoluo de la Esperanta gazetaro antaŭ la jaro 1917.
La unuaj bataloj kun la cenzuro temis pri la rekono de Esperanto kiel lingvo, sed ankaŭ pri la timo pro Esperanto. En sia konkludo la aŭtoro emfazas ke aŭtoritatuloj havis kialon timi Esperanton, ĉar per ĝi fremdaj ideoj povis atingi ruslandanojn, eĉ se inter la fremdaj ideoj estis ankaŭ tekstoj de Leo Tolstoj, kiu mem estis ja ruslandano. Ekzemploj pri socialismaj tekstoj estis pokaj en la antaŭrevolucia ruslanda Esperanto-gazetaro, kiu malmulton publikigis pri socipolitikaj temoj.
En la soveta epoko la kialo por cenzurado estis eviti “falsajn informojn” pri Sovetio. Nome falsaj informoj “ne malofte aperis en privataj korespondaĵoj de sovetaj esperantistoj” (p. 93). La kontrolado fariĝis pli grava post 1928, kiam Stalin deklaris ke la klasbatalo intensiĝas. La soveta Esperanto-movado strebis cenzuri la eldonotan Esperantan materialon mem kaj cenzurado estis unu el la ĉefaj taskoj de Sovetrespublikara Esperantista Unio. Krome la asocio celis atenti la nacilingvajn (plejparte rusajn) artikolojn pri Esperanto kaj eviti erarojn, kiuj foje aperis en ili.
La libro priskribas ankaŭ la ŝanĝiĝon de la loko de Esperanto inter la fremdaj lingvoj. Se komence de la 1920-aj jaroj sovetaj esperantistoj (kaj kelkaj aliaj) vidis Esperanton kiel unuan fremdan lingvon, post 1928 ĝi fariĝis nur unu inter la fremdaj lingvoj kaj, kiel Stalin esprimis, “ĝi ne estas la estonta komuna lingvo de laboristoj”.
Populariĝis kolektiva korespondado, ĉar en individua korespondado povis pli facile esprimiĝi aferoj, kiuj fakte kompromitis Sovetion (eĉ se la intenco estis mala). Per kolektiva preparo de leteroj eblis forigi ne nur ideologiajn erarojn, sed ankaŭ lingvajn. La kvanto de kolektivaj leteroj kreskis, sed kreskis ankaŭ la kvanto de individuaj leteroj, kiuj restis pli multaj ol la kolektivaj. Fine la individua korespondado estis malrekomendita, fakte malpermesita meze de la 1930-aj jaroj.
Internaciaj kontaktoj de sovetaj esperantistoj estis tamen tro danĝeraj por la registaro kaj tial la fino de unu el la plej prosperaj Esperanto-asocioj okazis en 1937-38, kiam ajna poresperanta aktivado en Sovetio fariĝis neebla.
La bazmaterialo de la libro estas plejparte el ruslingvaj fontoj. Tion kaŭzas la fakto, ke temas pri diplomlaboraĵo, por kiu necesas havi fontojn, kiuj kontroleblas por la scienca gvidanto, krome la Esperantaj fontoj eble ne estas same facile troveblaj en Ruslando. Ekzemple la Inventaro de Planlingvistikaj Periodaĵoj (1992) kolektita de rondo Takács estas eble nekonata al la aŭtoro. La publikigo de la magistra disertacio estas bonvena kontribuo al la esploro de la historio de Esperanto kaj ĝia gazetaro, ankaŭ nacilingve. La juna aŭtoro faris sian taskon bone kaj la apero de la libro plu emfazas la fakton, ke necesas povi legi la rusan por ĉiu serioza esploranto de la historio de la Esperanto-movado.
La libro estas riĉe ilustrita kun titolpaĝoj de Esperantaj gazetoj kaj fotoj pri iliaj redaktoroj kaj aŭtoroj. Ĝi havas ankaŭ liston de “ĉiuj” Esperanto-periodaĵoj aperintaj en Ruslando de 1906 ĝis 1936, tamen la listo ŝajnas esti ne tute kompleta. La pinto de la gazeteldonado estis la ses jaroj de 1917 ĝis 1922, kiam aperis entute 42 diversaj Esperanto-periodaĵoj.
Jukka Pietiläinen
Via opinio pri Èsperanto: polveka cenzury