Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Liberaj tempoj
Titolo Liberaj tempoj
Rakonto pri la ĉiutaga laborista vivo
 
Aŭtoro Eduardo Novembro 
KategorioProzo originala / romanoj
Prezo 19.20 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroEstremoz, 2010 
EldonintoLa Karavelo 
KlarigojCertagrade ĉi tiu "rakonto" estas dokumento pri Portugalio sub la faŝisma reĝimo.
ISBN/ISSN9789899631229 
Formato 123 paĝoj, 21 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Sten Johansson

Tago da ĝenoj kaj plendoj

Fonto: Revuo Esperanto, novembro 2013
Aldonita de Stano Marček (2014-01-01)

Liberaj tempoj. Rakonto pri la ĉiutaga laborista vivo. Eduardo Novembro. Estremoz: La Karavelo, 2010. 123p. 21cm. ISBN 9789899631229. Prezo € 19,20

Ekzistas dikaj romanoj, kies intrigo ampleksas unu tagnokton, kiel la fama Ulysses (Odiseo, 1922) de James Joyce. La portugala esperantisto Eduardo Novembro elektis limigi sian centpaĝan rakonton Liberaj tempoj al unu tago. Eĉ pli – ĝi temas ekskluzive pri la matena iro al la laborejo, la labora tago kaj la vespera hejmeniro de malriĉa stratbalaisto.
Laŭ mi tiu limigita kadro estas originala kaj bone elektita. Mi facile imagas, ke ĝi povus roli kiel skafaldo por konstrui interesan literaturaĵon. Kaj mi vere trovis kelkajn plaĉajn scenojn en la verko de Novembro. Temas ekzemple pri vigla babilado dum tagmeza manĝopaŭzo de la laboristoj kaj pri surpriza televidintervjuo kun la protagonisto. La intervjuanto scivolas, kiajn ŝatokupojn li havas en siaj liberaj horoj, el kio sekvas subkomprenata sed trafa bildo pri malsamaj vivkondiĉoj. El tiu sceno krome fontas la titolo de la verko.
Bedaŭrinde ĉi sukcesaj partoj estas esceptaj. Granda pliparto de la rakonto konsistas el monotona ripetado de ĝenoj kaj perturboj, pri kiuj plendadas la protagonisto, liaj kolegoj, hazardaj kunveturantoj kaj eĉ la rakonta voĉo de la aŭtoro mem. Aĉas la socio, fias la riĉuloj, senvaloras televido, sporto, politiko, sindikatoj, ĵurnaloj, junularo – nu, ĉio. Mi tute ne kontestas tion, nur konstatas, ke necesus io plia por fari literaturon el tia senescepta mizero.
La aŭtoro ne uzas nomojn, kiuj helpus loki la rakonton en la realan mondon. Tiu elekto, ial ofta ĉe Esperantaj verkistoj, donas al la verko karakteron iomete idean. Samtempe ĝi signifas rezignon de simpla rimedo por prunti kredindon de la realo. Por la leganto malpliiĝas la eblo senti ĉeeston en la scenoj.
Oni atendus, ke la rakonta framo donus bonan okazon por interna pensofluo, meditadoj, memoroj de la protagonisto. Strange, la aŭtoro enkondukas ion tian nur dufoje, en la dua parto de la verko, kaj ne tre sukcese. Tie temas pri memoroj el la infanaĝo kaj junaĝo, bedaŭrinde rakontataj elekstere, samtone kiel la ĉefa rakonto en la aktuala tago.
En la dua parto tamen aperas ankaŭ multaj viglaj dialogoj, el kiuj pluraj en lingvaĵo trafa kaj suka. Jen ekzemplo:
– He vi! Kiam vi anstataŭos (tiel) tiun aĉan manĝoportilon? – provoke lin kriegas Rinaldo, preskaŭ nana figuro.
– Tuj kiam vi kunportos la tiucele specialan lignon, kiun vi promesis al mi de antaŭ pluraj jaroj!
– Tiu aĵo jam eksmodiĝis!
– Ankaŭ vi de tre longe eksmodiĝis, kaj ni ankoraŭ nun estas devigataj toleri viajn stultaĵojn!!
– Jam tempas, ke oni fermu la kloakojn kaj ekmanĝu!... (p. 80)
La rakontaj partoj, precipe en la unua duono de la verko, tamen aperas per lingvaĵo peza kaj kelkfoje nebula, supozeble kun la intenco krei aparte literaturan stilon. Jen du averaĝaj ekzemploj:
Sed je tiom frua horo, en tiu forgesita loko, ĉio dormas: la vivantoj, la aĵoj, la tempo… la tempo kaj ankaŭ la peza aero havebla por spiri; miasmoj de stagnantaj akvoj obstine karesas lian flarsenton laŭlonge de la okazaj rojoj disputantaj vojon kun samfuŝaj trairejoj. (p. 23)
Miksfarba lia hararo hirtigita kokokreste, kaj kranirest­aĵo razita ĉirkaŭe je ridmokinda rememorigo el amerikaj ruĝhaŭtuloj – abomene pereigitaj per amasbuĉadoj, poste pompe kinematografitaj kiel civilizaciigaj epopeoj. (p. 41)
La frazoj do ofte estas vepraj kaj necesigas malrapidan legadon. Tio ne estus malbonaĵo, se troviĝus pripensinda enhavo en tiuj frazoj, sed tian mi malofte trovis. La aŭtoro ne sukcesas vivigi siajn figurojn; ilian internan vivon mi neniam imagas, kaj ankaŭ la medio estas priskribata tro monotone por veki en mi senton de partopreno surloke.
Plue rimarkeblas, ke la aŭtoro multe foliadis PIVon, ĉasante plej rarajn vortojn. Kiam temas pri fakaj vortoj uzataj ĝustaloke, tio povas esti bona, kiel haŭsero (ŝnurego de ŝipo) aŭ ramplo (dekliva vojo ĉe konstruaĵo). Kredeble kelkaj legantoj aprezos ankaŭ legi pri otoj (oreloj), epidermo (haŭto), anfraktoj (korpaj kavoj), ŝtreboj (apogiloj), polikromia (bunta), ĝimkano (sportejo aŭ sportaranĝo) kaj similaĵoj, sed mi persone ne estas tia ĝuanto. Al mi plaĉas la rekomendo de Arthur Schopenhauer uzi kutimajn vortojn por diri nekutimajn aferojn. Novembro preferis fari male.
Cetere, aperas ankaŭ vortoj ne-PIVaj, kiel ferdo (peniso) kaj busolo (kompaso), kaj krome multaj esprimoj erare aŭ nenorme uzataj, kiel homoj ŝtelitaj (priŝtelitaj), infano vekanta (veka, maldorma), lerni la numerojn (ciferojn), alsalto al banko (atako) ktp.
Kvin personoj unu post la alia lingve reviziis la verkon. Malgraŭ tio restas relative multaj fuŝetoj, precipe pri la akuzativo, sed ankaŭ pri la refleksivo, transitiveco, verbotempoj kaj alio.
Al la centpaĝa rakonto la eldonejo aldonis tri antaŭparolojn.
Resume, la verko havas bonajn flankojn, precipe en la dua duono. Por atingi tiujn oni tamen devas trairi la unuan duonon, kiu en peza stilo prezentas senfinan vicon da ĝenoj kaj plendoj, inter kiuj la aŭtoro ŝajne ne distingas problemojn egajn disde etaj. Domaĝe, ĉar la baza ideo ja estas originala!

 

Via opinio pri Liberaj tempoj