Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Izolo
Titolo Izolo
 
Aŭtoro K. Kalocsay 
KategorioPoezio originala
Prezo 6.00 €, triona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroRotterdam, 1977 (repr) 
EldonintoUEA 
KlarigojLa tria poemaro de la granda E-aŭtoro.
Formato 80 paĝoj, 17 cm 
Karakterizoj Bind 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de D-ro K. SCHULZE

IZOLO, POEMARO DE K. KALOCSAY

Fonto: der esperantist 1978:6, p. 23.
Aldonita de Ada CSISZAR (2004-07-17)

Per ĉi tiu poemaro la esperantistaro ekhavos la eblon alproprigi al si parton de la heredaĵo de Kalocsay, tiu grandegulo en Esperantujo. Temas pri faksimila represo de libro, kiu estis verkita en la tridekaj jaroj kaj presita en 1939, sed neeldonita pro la eksplodo de la mondmilito. Saviĝis nur kelkaj ekzempleroj kaj laŭ unu el ili UEA nun faris ĉi tiun represon. Tamen ne ĝia tuta enhavo restis tute nekonata ĝis nun. Ne malmultaj poemoj troviĝas en la jubilea libro "Ora Duopo" (Budapest 1966). Sed la tekstoj en Ora Duopo kelkloke diferencas iomete de tiuj en "Izolo", ĉar, kiel Willian Auld diras en sia antaŭparolo, Kalocsay estis poeto, kiu konstante reviziis siajn tekstojn. Estas aparte interese esplori tiujn diferencojn kaj eble fari el ili konkludojn lingvajn kaj poetikajn.

La poemaro, pri kies poezian valoron kaj poetikan majstrecon garantias la nomo de la poeto, estas subdividita en la partojn: Verdstele (primovadaj poemoj), Malnovaj Madrigaloj, Sur la monto Nebo, Japaneskoj. Kvankam ne mankas gajaj tonoj, entute superregas pesimisma, malserena agordo. En tio certe respeguliĝas la antaŭtimoj, kiuj obsedis politike klarvidajn homojn en tiuj antaŭmilitaj jaroj, dum kiuj la faŝismo pli kaj pli fortiĝis. Jen evidente la fono de tiu pesimismo, kiu enkonduke igas la poeton kompari sian staton al

"... kiel la krevinta sonorilo,
Kiu en la duonruina turo
Silentas, forgesinte pri l' jubilo
De himnoj en dezerto, kien spuro
De hom' ne gvidas plu ...",

kaj kiu fine, adiaŭante, instigas lin pentri jenan bildon pri la estonteco de la homaro, bildon des pli ŝokan, ke tiuj sinistraj vizioj eĉ nun, post kvardek jaroj, ne malaktualiĝis pro la neŭtron-armila minaco al la mondo:

"Forsonas kant', kaj mortos trilkoncertoj!
Dezertas koroj, kaj, post sangelĉerpo,
La landoj same iĝos jam dezertoj,

Kie apenaŭ kreskos eĉ la herbo.
Kaj flugos ne alaŭdoj sed vespertoj
Ĉe l' tomb', kie sin murdis la homcerbo."

 

Via opinio pri Izolo