Titolo | Fontoj nevideblaj, La | |
Aŭtoro |
Baldur Ragnarsson |
Kategorio | Poezio originala |
Prezo | 9.90 €, sesona rabato ekde 3 ekz. |
Eldonloko, jaro | Novjorko, 2010 |
Eldoninto | Mondial |
Klarigoj | Poemoj plejparte verkitaj inter decembro 2008 kaj januaro 2010. |
ISBN/ISSN | 9781595691743 |
Formato | 127 paĝoj, 22 cm |
Recenzoj | Bonvolu legi la recenzon pli malsupre | Aldonu |
Recenzo de Valentin Melnikov
Fontoj plej diversaj
Fonto: Literatura Foiro, n-ro 291 februaro 2018
Reta ligilo al la originalo: http://esperanto.net/literaturo/lf/fontnevidrec.html
Aldonita de Valentin Melnikov (2018-08-09)
Islandano Baldur Ragnarsson antaŭ multaj jaroj perpleksis Kalocsay-on per sia unua avangarda poemkolekto Ŝtupoj sen nomo (1959). Kalocsay rifuzis verki antaŭparolon kaj eĉ insiste malrekomendis eldoni la libron.
Pasis pli ol duonjarcento, kaj nun Baldur Ragnarsson mem nomeblas dojeno aŭ, se vi preferas, patriarko de la Esperanto-poezio. Naskita en 1930, li estas unu el la plej aĝaj niaj poetoj kaj ŝajne la sola, kiu daŭre aktive verkas. Post lia plena poemaro La lingvo serena (2007) aperis novaj liaj poemkolektoj en 2008, 2010, 2013 kaj 2016. Pri li kaj lia poezio ekzistas ampleksaj eseoj de Nicola Ruggiero (La Ondo de Esperanto, 2012/10 kaj Beletra Almanako 19) kaj de Mauro Nervi (Libera Folio, 2007). Mia nuna tasko estas malpli vasta: nur trakti unu el liaj relative novaj poemaroj, La fontoj nevideblaj (2010).
La “anstataŭ-prologo” diras, ke jen daŭrigo de la poemaro La neceso akceptebla (2008) – poemoj bazitaj sur junaĝaj memoroj, historiaj aludoj, filozofiaj konsideroj kaj legendecaj fantazioj (...) tamen ofte kun komunhomaj aŭ aktualaj subsignifoj. La poemoj mallongas, preskaŭ ĉiuj estas nur unupaĝaj.
Vere nekutimaj poemoj. Ie ĉeestas rimoj – sed ilin necesas “serĉi por konstati ilian ĉeeston teorie” (kiel skribis Kalocsay pri radikrimoj), ĉar la rimefekton dampas foresto de ritmo. Kelkloke rimoj ĉeestas, sed dismetitas tute kaprice, aperas nekutimaj rimskemoj: axaxbabbc (p.17), axabxb (p.32), abxba (p.54), xxaa (p.75), axabccb (p.78). Iuj pecoj estas tute “liberaj”. Klasikmetrikaj poemoj preskaŭ tute forestas – do mi bone komprenas la iaman indignon de Kalocsay... Tamen, foje la poeto mem konkludas, ke rimoj ja necesas por solvo de la tempa kodo (p.39-40).
Eble mi – mem verkinte dekojn da poemoj kaj centojn da librorecenzoj – tute nenion komprenas en “moderna” poezio? Kvankam tia poezio en la rusa kaj aliaj lingvoj estas jam jardekojn eksmoda... Eble tuj algalopos brava kavaliro kun anakondo sur batalŝildo por proklami ke vera poezio nepre devas malhavi ritmon, rimojn kaj laŭeble ankaŭ sencon, kaj percepti ĝin kapablas nur elektitoj. Nu, ĉu tamen poezio estas verkata ne por legantoj, sed por malvasta rondeto de snoboj-samskolanoj?
Invitas min la vortoj al partopreno,
Lasi gramatikon, ordon de sintakso,
Imiti senĝene la petolajn saltojn,
Sen ajna penso pri disciplino, kia decas
Al nia lingvo, vere. Jen dilemo!
(“Dilemo”, p.30)
Ŝajne la poeto tamen fiaskis en solvo de tiu dilemo...
La enhavo plej diversas. Historiaĵoj antikvaj, repripenso de malnovaj poeziaĵoj (i.a. plurfoje li revenas al hajko de la japana poeto Issa, verkitan post la morto de ties infano – nur pli proksime al la librofino ni konjektas, kial tiu temo doloras por nia poeto), observoj pri naturo, meditoj.
Librofine troviĝas detalaj notoj (tre utilaj), sed ofte eĉ tiuj ne helpas plene kompreni ĉion. Multloke vere ne klaras, kion celis diri la poeto – jen aperas nura rakonto aŭ filozofiuma vortfluo tranĉita je kurtaj linioj, apenaŭ perceptebla kiel poezio (p.37,41,57,60-61 k.a.). Ne malofte tiu lini-tranĉo eĉ malhelpas percepti la enhavon. Aŭ eble ĝi celas maski foreston de la enhavo?
Antaŭ dudek jaroj mi jam donis recepton por verki modernajn poeziaĵojn: preni ajnan mezaĝan, laŭeble kleran viron, ebriigi lin ĝis tia stato, ke li ankoraŭ povu paroli, sed ne plu klare pensu; paroligi, registri lian paroladon kaj surpaperigi ĝin, kun ne pli ol po tri vortoj en ĉiu linio... Kvazaŭ speciale por komparo sur p.81 aperas proza miniaturo “Orpluvio” (tamen, mankas gloso pri tiu vorto!), kiu perceptiĝas multe pli bone, ol hakitaj pseŭdopoeziaĵoj.
Kaj certe ne kun ĉiuj aŭtoraj pensoj eblas konsenti... Tamen individua mondkoncepto estas bazo de ĉia beletro – sen tio aŭtoro eĉ ne havus kion diri al publiko.
Vere spritas kaj imponas la poemo sur p.108: komence kvazaŭkutimaj vortoj pri “ŝipo ĉe la glacia bordo”, “malfavoraj ventoj kaj pejzaĝoj de ondopintoj”... kaj subita fino:
... tamen tiaj komparoj
Laŭfakte ne validas, ĉar ŝipoj de poetoj
Estas nur metaforoj, kapablaj sin adapti
Laŭplaĉe al la ŝtormoj, ondoj kaj kvietoj
Por ilin utiligi kaj versajn haringojn kapti.
La plej bonaj poemoj de la libro miaopinie estas la soneto “Brikoj” (p.39) kaj hajko-serio “Posttagmezo” (p.88). El repripensoj de aliaŭtoraj poemoj vere brilas “Ni ĉiuj falas” laŭ Rilke (p.103).
Okaze de la nova invito por kandidatigoj al la literatura Nobel-premio sendita al Esperanta PEN-Centro fare de la koncerna sveda komitato, indis do (re)legi la antaŭlastan poemkolekton de la islanda bardo, pli interesan ol lia lasta titolo, Momentoj kaj meditoj. Ĉiel la legantoj de LF faris sian elekton.
Via opinio pri Fontoj nevideblaj, La