Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Vizaĝoj
Titolo Vizaĝoj
Novelaro 2000-2009
 
Aŭtoro Div 
KategorioProzo originala / rakontoj
Prezo 21.60 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroStockholm, 2010 
EldonintoEldona Societo Esperanto 
KlarigojKolekto de 29 noveloj originale verkitaj de samtiom da aŭtoroj el diversaj mondpartoj.
ISBN/ISSN9789185288366 
Formato 175 paĝoj, 20 cm 
RecenzojMultvizaĝa libro de Valentin Melnikov
Bonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de carlo Minnaja

vizaĝoj

Fonto: Literatura Foiro
Aldonita de Carlo Minnaja (2018-10-03)

VIZAĜOJ
La rakonta ĝenro estas tre komuna en Esperanto, kvankam ne la unue ellaborita. Originalajn poeziaĵojn oni trovas jam en la Unua Libro, tradukitan rakonton el Puŝkin ni trovas jam kiel autonoman eldonaĵon, aliajn tradukojn ni trovas en La Esperantisto (eĉ tre engaĝopostulan kiel La batalo de l’ vivo de Dickens), sed por trovi originalan rakonton oni devas alveni al la dua jaro de La Esperantisto, kie en la numero de Junio 1891 aperas “Nur unu vorton!” de L. E. Meier, naive romantika noveleto pri junula amo kaŝe reciprokata, sed sen la kuraĝo ĝin deklari.
Jam en la maja numero, ene de ero “Artikoletoj”, Zamenhof estis aperiginta sciigon, ke iuj gazetoj prenis du pecojn el La Esperantisto kaj publikigis ilin nacilingve, kun la mencio, ke temas pri tradukoj el Esperanto. Tion li kaptis kiel bonan vojon por disvastigo de “la afero” kaj kuraĝigis “la amikojn, ke ili pli ofte sendu al ni interesajn originalajn verketojn, kiuj povus ne sole pliinteresigi la enhavon de nia gazeto mem, sed igi ankaŭ la aliajn gazetojn konatigi siajn legantojn kun nia literaturo kaj sekve ankaŭ kun nia afero.” En la oktobra numero aperas interesa ĉefartikolo: “Literaturaj konkursoj”. La ideo ne estas de Zamenhof, sed de J. Lojko el Vilno, tiam Rusujo. Zamenhof piednote rimarkigas, ke la artikolo estis alveninta jam de du monatoj, sed ke la ĉefa zorgo estis tiam la akcia societo kaj la pluekzistado de la gazeto, temoj kiuj efektive plenigis la paĝojn de la antaŭaj numeroj. La alvoko de Lojko celas al literaturo “ĉiam plimultigata” kaj referencas ĝuste al la zamenhofa pledo por originalaj rakontoj. Oni bezonas “faktistojn” (personojn kiuj produktas faktojn) tiumomente, kaj “ĉiu nova fakto alportados novajn amikojn, novajn fortojn, novajn rimedojn…”. La regularo proponita por ĉi tiuj konkursoj konsistas el dek kvar artikoloj (kun kelkaj alternativoj), kiuj difinas la verkotipojn kaj la premiojn. La celata tipo estas” (art. 2) “rakontoj kaj rakontetoj en la lingvo Esepranto” kun aldona rimarko ke povas esti allasata ankaŭ verketo de enhavo ne beletristika kiu “havas ankaŭ intereson por esti tradukota en naciajn lingvojn”. Interesa plua rimarko ĉe art. 4: “La rajto de la aŭtoroj enkondukadi certajn deklinojn de la ordinare akceptita gramatiko ne devas esti rompata de la konkursa komitato, se la enkondukitaj novaĵoj ne transiras la limojn notitajn ĝis nun de la aŭtoro de la lingvo.” La “konkursa komitato” konsistas el prezidanto Zamenhof kaj aliaj du (aŭ tri) membroj, elektataj ĉiujare de la legantoj de la revuo inter pli granda aro proponita de Zamenhof mem; la premiotaj verkoj estu kvin, unu kun ora medalo, unu kun arĝenta kaj tri kun nikela aŭ alia malmultekosta metalo. Interese do, ke jam la unua propono pri konkurso gardis por la aŭtoroj la eblon devii eĉ de la gramatiko, kvankam ene de certaj limoj. Sekvos dum la jarcento plej diversaj konkursoj kaj premioj, de la katalunaj “Floraj ludoj” ĝis la Belartaj Konkursoj de UEA, de premio “Luigi Minnaja” ĝis la “aŭtoro de la jaro”, de la “Verko de la jaro” ĝis “la Liro”, kiuj premios poeziaĵojn, prozaĵojn, originalajn aŭ tradukitajn, teatraĵojn, eseojn, romanojn, librojn, filmojn, muzikaĵojn, unuopajn aŭtorojn k.t.p., sed la unua ĝenro agnoskita kiel inda por konkurso estis ja la originala rakonto.
Ne surprize do, ke ĉi tiu ĝenro daŭre floras kaj proponas ĉiumonate kaj ĉiurevue tutan faskon da verketoj. Spuri, kolekti kaj selekti ilin estas do granda laboro. La lasta kolekto ĝis la momento en kiu mi skribas, 10a de novembro (sed certe intertempe aperis pliaj), estas Vizaĝoj, entenanta dudek naŭ rakontojn de samnombraj malsamaj aŭtoroj el dudeko da landoj, eldonita de Eldona Societo Esperanto en Stokholmo. Aldonindas la fakto, ke la kompilintoj estas ja kvinopo: Leif Nordenstorm, Sten Johansson (svedoj), Lena Karpunina (rusino longe loĝanta en Germanio), Perla Martinelli (italino jam longe loĝanta en franclingva Svislando), Tim Westover (usonano). Tiom bunta paletro donas plenan internaciecon; krom Martinelli, ĉiuj estis plurfoje laŭreatoj de la Belartaj Konkursoj, do intense trempitaj en la etoso, kaj po unu ilia rakonto aperas en la libro. Originala ja la naskiĝo de la kolekto: la du svedoj, startigintoj de la programo, alvokis verkemulojn por rakontoj novaj specifaj por la planata libro, sed poste ili akceptis ankaŭ jam publikigitajn (nur unu tamen libroforme). Pri kelkaj estas la indiko de la revuo kie ili estis publikigitaj, bedaŭrinde por kvin el ili, aperintaj en la eldonaĵoj de LF-koop (Literatura Foiro, Heroldo de Esperanto, Femina), tiu indiko mankas. Al la komenca duopo aliĝis poste la aliaj tri kunredaktintoj.
La rakontoj estas, kompreneble, disversstilaj kaj diverslongaj, de unupaĝa preskaŭ momenta foto (kiel la sentoplena rememoro ĉe argentinano Ruben Feldman Gonzalez aŭ la momentaj skizoj de István Nemere), ĝis plena plurepizoda noveleto (kiel ĉe Lena Karpunina); ekzistas malgajaj retrospektaj impresoj (kiel ĉe ĉino Mao Zifu kaj finno Raita Pyhälä) kaj humuraĵoj (kiel ĉe Sen Rodin). Misteran kaj certagrade angorvekan virinan paron proponas Giorgio Silfer; humuran, sed same misteran liliputan paron proponas kroatino Etel Zavadlav.
La kvarpaĝa enkonduko de Sten Johansson skizas per malmultaj sed informodensaj alineoj historion de la novelarto, kun mencio de la ĉefaj aŭtoroj kaj de la ĉefaj novelkolektoj aperintaj ĝis la fino de la pasinta jarcento; la verko celas prezenti aŭtorojn, kiuj iel signos la evoluon en la nuna, kvankam kompreneble plejmulto el la kontribuintoj jam verkadis en la lastaj jaroj de la antaŭa. Oni renkontas renomulojn: Geraldo Mattos, Lina Gabrielli, István Nemere, Trevor Steele, Jorge Camacho; sed aperas ankaŭ ne tiom famaj kiuj tamen jam abunde publikigis en revuoj kaj certe bone promesas iĝi tre famaj baldaŭ. Se diri ĝeneralan impreson, rakontoj vere gajaj, el kiuj ŝprucu entuziasmo por feliĉa vivo, preskaŭ mankas entute; monopoligas la paĝojn epizodoj meditaj, retrorigardaj kun amaro aŭ bedaŭro, kvazaŭ la vivo alportus pli da vinagro ol da dolĉa vino. Evidente, tia estas la nuna alrigardo al la vivo.
Carlo Minnaja

 

Via opinio pri Vizaĝoj