Titolo | Fraŭlino Maitreyi | |
Aŭtoro |
Mircea Eliade |
Kategorio | Prozo tradukita /
romanoj |
Prezo | 15.00 €, sesona rabato ekde 3 ekz. |
Eldonloko, jaro | Rotterdam, 2007 |
Eldoninto | Bero |
Klarigoj | Romano pri malpermesita amo inter juna eŭropano kaj eĉ pli juna bengalino. |
Kontribuantoj | Antaŭparoloj de P. Dasgupta kaj C. Cubleşan |
Tradukisto, lingvo | I. Oneţ / El la rumana |
Formato | 200 paĝoj, 21 cm |
Karakterizoj | Serio Oriento-Okcidento n-ro 43 |
Recenzoj | Malpermesita amo de Reg Jaderstrom Bonvolu legi la recenzon pli malsupre | Aldonu |
Recenzo de Suso Moinhos
El la libroservo por vi - Fraŭlino Maitreyi
Fonto: Taĵo nia n-ro 6
Aldonita de Suso Moinhos (2019-09-27)
Kolkato, komence de la 1930 aj jaroj. Juna eŭropano alvenas en la granda urbo dum brita regado por studi sanskriton sub la protekto kaj helpo de sia instruisto. Jen fragmento el la reala vivo de la mondfame konata rumana filozofo kaj fakulo pri religioj Mircea Eliade. Ni plu memoru: la filino de la profesoro iom post iom altiras la atenton de la junulo kaj, reciproke, la knabino raviĝas de la rumana fraŭlo, ĝis la amo evidentiĝas nebridebla.
De tiam, la flamo de tiu pasio neniam estingiĝos. La nomo de la barata fraŭlino titolas la libron: Maitreyi.
Kiam Mircea Eliade decidis verki pri sia vivo, li ŝanĝis kelkajn detalojn, sed la romano plu restis membiografia. Mi konfesas, ke mi tre ŝatas la stilon de Eliade, de kiu mi legis plurajn verkojn. Li demetas ĉiun nenecesan ornamon, kaj tio donas al la rezulto pli verŝajnan aspekton, kiun facile ni interpretas kiel sincera konfeso. Per tio li sukcesas kapti la leganton de la komenco. En Rumanio, Fraŭlino Maitreyi estas deviga legaĵo en mezlernejoj, kaj plu fascinas milojn da personoj.
Sed ĉu vere eblas ke, malgraŭ baroj kaj tempopaso, amo ŝprucinta dum juneco tiel longe pluvivas? Multajn jardekojn poste, 60-jara Maitreyi Devi volis respondi tiun demandon per libro. Ĝia titolo, karaj amikoj, estas elokventa: Ĝi ne mortas.
Opinioj pri Fraŭlino Maitreyi
anonima (2011-03-11):
NEPRE LEGENDA LIBRO DE CHIUJ ESPERANTISTOJ!
JULIA SIGMOND
Via opinio pri Fraŭlino Maitreyi