Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Bukedo por Heba
Titolo Bukedo por Heba
Poemoj nepre ne mojosaj
 
Aŭtoro Timothy Brian Carr 
KategorioPoezio originala
Prezo 11.40 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroRotterdam, 2020 
EldonintoBero 
KlarigojHistorio kaj politiko, literaturo kaj muziko, vojaĝado kaj futbalo poezie intermiksiĝas en ĉi tiu tria poemaro de la angla poeto.
ISBN/ISSN9781882251339 
Formato 113 paĝoj, 20 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Valentin Melnikov

Ne mojosa...

Fonto: revuo Esperanto jul-aug 2021, p. 161
Reta ligilo al la originalo: http://literaturo.esperanto.net/uea/bukedhebarec.html
Aldonita de Valentin Melnikov (2021-09-22)

Timothy Brian Carr (1943) estas talenta poeto, unu el nemultaj restantaj adeptoj de klasikaj poemformoj – eĉ kvankam la vorto “parnasismo” iĝis por iuj nun kvazaŭ insulto. Lia unua libro Sur Parnaso aperis en 1998, mi plezure recenzis ĝin por “La Ondo de Esperanto”. Post 11 jaroj, en 2009, sekvis la dua: Yvonne. Sonetoj malsekretaj, kiun mi bedaŭrinde ne tenis enmane – legis nur recenzojn kaj dise aperintajn poemojn de tie. Pasis pliaj 11 jaroj, kaj en 2020 aperis la tria libro, Bukedo por Heba, kun iom stranga subtitolo-averto: “Poemoj nepre ne mojosaj”. Eksciinte pri la apero, mi tuj petis ĝin por recenzo, antaŭĝuante.

Nu jes, Tim Carr restas kun sia maniero kaj spirito. Klasikaj poemformoj (ĉefe sonetoj), sed apenaŭ eblas diri “klasika stilo”: la vortoj povas esti sufiĉe krudaj, li traktas problemojn kaj aĉaĵojn de la nuna socio sen mildigo, vualado aŭ kompato. Dum 22 jaroj post la unua libro aperis novaj problemoj, novaj kanajloj – do Carr ĉiam havos temojn por sia poezio. Tamen en la novan libron eniris ankaŭ fruaj poemoj – kvankam la indikitaj datoj (1960 aŭ eĉ 1958) probable rilatas nur al la priskribata evento, ja vikipedio asertas, ke la poeto e-istiĝis en 1969 kaj ekverkis nur en 1981.

La temoj tre diversas. Historiaj eventoj en Britio kaj Irlando (ekde la jaro 1415), klasikaj literaturaĵoj kaj muzikaĵoj (Ŝekspiro, Bajrono, Mozarto kaj aliaj eminentuloj, sed ankaŭ poetoj de la 13a jc.), la nuna vivo en diversaj landoj, reklamo, enorma konsumado, fuŝa moderna arkitekturo, aĉega ekologio, modaj teatraĵoj, filmoj kaj muzikaĵoj, profesiaj sportoj (precipe futbalo)... kaj ne nur. Io eble ŝajnas bagatela kaj baldaŭ forgesinda, aŭ tro loka – sed la poeto trovas tion grava. Ni facile imagas 17-jaran junulon bicikli sub pluvo tra sia amata Ejro (=Irlando)... eble tiam komencis formiĝi lia malŝato al aŭtoj, poste esprimita en la ciklo “En tutmonda Aŭtoregno”. Ie-tie, en tute neatenditaj lokoj, plu menciatas la nomo Ivona: ŝi plu obsedas la menson de l’ poeto, kvankam “ni devis, ve, disiĝi ĉe ekkono”...

Poeto arda, fajrakora kiel Miĥalski (al kiu li omaĝas en unu poemo). Kapabla per kelkaj vortoj esprimi ĉion. Jen: “Nov-nazioj”: “Planed-koncentrejon aŭtoj nun gasumas.” Ĝenerale atentindas la serio de aforismaj mikropoemoj “Antologie”... Interesa rimedo: la soneto “Cino” estas dismembrigata per parentezaj reklamoj, kvazaŭ TV-elsendo. Kaj aliloke li vipas: “Paradizon por kretenoj reklamado propagandas”; “amasmalklerigado instituta”; “varsklavoj”; “la plebo, vasta hidro, diktas normojn al kulturo”; “britojn regas diktatore reklamistoj”...

Li vidas similecon inter amasa freneziĝo priskribita en poemo de la 13a jc kun la nuno, kiam sola homo konservinta lucidan menson estas taksata freneza opinie de amaso (“Dankon, Petro Kardenalo”).

La poeto traktas ankaŭ eventojn en la Esperanto-kulturo – same akre kiel la komunhomajn. Li trovas paralelojn inter franca literatura debato 1687-1715 kaj la nuna (probable simila) en Esperanto. Ne dirante la nomojn (por serioza poezi-ŝatanto, tamen, ĉio klaras) li skurĝas la “ikonoklaston”, kiu ...stiras al Parnaso sur buldozo.

Unikas la – parodio? Versa recenzo? “La arto de la poezio” – ricevinta premion en BK de UEA, samkiel la originalo/prototipo jaron pli frue. Plie, li diskutas kun la aŭtoro de “koploj kaj filandroj” ne nur pri poemformoj, sed ankaŭ pri ideoj.

Preskaŭ ĉiuj poemoj por plena kompreno necesigas seriozajn sciojn (minimume oni devas detale koni historion kaj klasikan literaturon), ankaŭ klarigojn. Ĉi-libre la glosoj aperas paĝosube, sed ne librofine – tre bona decido. Tamen plurloke eĉ glosoj ne sufiĉas: pardonu, mi, ne havante historiajn sciojn, tute nenion komprenis en la poemciklo “En norda Irlando kaj Nord-Irlando”. Same, oni apenaŭ komprenos grandparton de la poemoj, ne leginte multajn anglajn kaj francajn beletraĵojn kaj ne spektinte plurajn holivudajn filmojn. Kelkaj poemoj estas fakte versaj recenzoj pri filmoj aŭ libroj.

Kelkloke embarasas fonetika transskribo de propraj nomoj: ne tuj klaras ke “Ĵojco” estas James Joyce, “Ŝelejo” – P.B. Shelly, kaj “Jejco” – W.B. Yeats.

Do, poeto “kun siaspeca spico”, kun propra voĉo tuj rekonebla. Serioza kaj, jes, “nepre ne mojosa”... Kaj fakte enigma persono: nur kelkaj linioj en vikipedio, neniaj spuroj en sociaj retoj. Mi eĉ neniam vidis lian foton – kvankam mi diligente serĉis.

 

Via opinio pri Bukedo por Heba