Titolo | Reĝino Jokasta Triakta dramo | |
Aŭtoro |
Constantin Zărnescu |
Kategorio | Teatraĵoj |
Prezo | 16.50 €, sesona rabato ekde 3 ekz. |
Eldonloko, jaro | Chapecó, 2004 |
Eldoninto | Fonto |
Klarigoj | La mito pri Edipo, vidata per la okuloj de 20a-jarcenta verkisto. |
Tradukisto, lingvo | I. Oneţ / El la rumana |
Formato | 200 paĝoj, 22 cm |
Recenzoj | Bonvolu legi la recenzon pli malsupre | Aldonu |
Recenzo de Efthimios Mavrogeorgiadis
Reĝino... ne senmakuloj
Fonto: Revuo Esperanto decembro 2006, p. 254
Aldonita de io (2022-01-12)
Antaŭ jarcento Sigmund Freud elfosis la rakonton de Edipo el la antikva greka mitologio por nomi la faman psikologian komplekson kiun li priskribis. Constantin Zǎrnescu klopodas nun malkovri la tragikan pozicion de la virino en tiu mito per sia teatraĵo "Reĝino Jokasta".
Kvankam la dramaturgo bazis sian teatraĵon sur la antikva mito kaj la tragedioj de Sofoklo, ĝi forme kaj strukture ne similas al la tradiciaj grekaj tragedioj. Kiel klarigite en la subtitolo, ĝi fakte estas moderna triakta dramo kiu, ekde la komenco, konigas al la spektanto la kernon de la mito, t.e. ke Edipo murdis sian patron kaj edziĝis kun sia patrino. Tiel, Zǎrnescu deiĝas de la Sofoklaj tragediaj praktikoj por manifesti sian feministan vidpunkton kaj movi la fokuson el la “hubriso” (kontraŭdia ago) de Edipo al la psikologia batalo en Jokasta.
Paŝante en la gineceo de la Teba palaco, ĉirkaŭate de ina akompanantaro kaj subtenate de sia maljuna nutristino, Reĝino Jokasta esploras la multoblajn sociajn rolojn de la virinoj kaj la konflikton inter ŝia persona feliĉo kaj la bonfarto de la socio. Eĥante la antikvajn religiojn kiuj adoris la “sanktan inon”, Jokasta priskribas la virinojn per mistikaj terminoj kiel “naskantojn” kaj “protektantojn de vivo”. Kiel tiuj de vera virino, ŝiaj sentoj ŝanĝiĝas laŭhumore, etendiĝante de logikemo ĝis plena malespero aŭ eĉ nekontrolebla histerio. Je la fino de la teatraĵo, Jokasta prezentas sin kiel mesia ina figuro kiu serĉas “alian reĝlandon… ĉielan”. Tuj poste ŝi krias “ĉio estas en ordo” kaj ŝi mortigas sin, klopodante ŝanĝi la pozicion de la virinoj kaj samtempe savi la vivon de sia edzo-filo kaj la sorton de Tebo.
Dum la tuta teatraĵo, la nutristino atestas la tragedion de Jokasta (fakte, ŝi atestis la tutan vivon de la reĝino, la naskiĝon de ŝia edzo-filo kaj ilia rekuniĝo), komentas pri ĝi kaj, efektive, ŝi reprezentas la voĉon kaj la sentojn de la spektantoj. La roloj de la ceteraj karakteroj kiuj aperas sur la scenejo (Edipo, Kreono, Tirezio ktp.) estas pli-malpli similaj al tiuj de la sofokla tragedio Reĝo Edipo. Tamen, ĉi-kadre, ili ĉefe agas kiel subtena materialo por la psikologia dramo de Jokasta.
Ĝenerale, "Reĝino Jokasta" rakontas jam delonge konatan miton el neatendita vidpunkto. Tial ĝi sendube estas ege interesa teatraĵo, sed ĝi kelkfoje ankaŭ iĝas teda. Eble tio estas pro ĝia longa kaj malrapida evoluo (ĝi ŝajne estas preskaŭ kvaroble pli longa ol la sofokla "Reĝo Edipo") aŭ pro la ripetemo de kelkaj karakteroj (precipe Jokasta).
Tamen, la plej grava problemo de tiu ĉi eldono de "Reĝino Jokasta" estas ke al ĝi mankas informa enkonduko al la tragedio de Edipo-Jokasta. La tripaĝa enkonduko, kiun verkis la dramaturgo mem, eksplikas nur kial kaj kiel li verkis la teatraĵon. Ĝi ne donas la necesan mitologian fonon, kiu helpus la leganton/spektanton kompreni tion, kio okazas en la teatraĵo. Ŝajne la eldonanto kredis ke la mito estas internacie konata, sed tiaj supozoj ne povas esti validaj en diversoriginaj internaciaj komunumoj kiel la esperantistaro. Plie, "Reĝino Jokasta" plenas je grekaj nomoj: Mojra, Pajno, Dorido, Labdakidoj ktp. Bedaŭrinde, ili nenie estas klarigitaj. Tio sendube ne ĝenos grekajn aŭ filologajn esperantistojn sed aliaj nespertuloj sendube devos sin turni al siaj nacilingvaj enciklopedioj por kompreni kelkajn aludojn.
Konklude, "Reĝino Jokasta" estas leginda teatraĵo. Tamen, oni devas unue majstri la legendon mem kaj poste ĝui ĉion kion la dramaturgo proponas per sia kreaĵo.
Via opinio pri Reĝino Jokasta