Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Sekreta taglibro
Titolo Sekreta taglibro
 
Aŭtoro Julian Modest 
KategorioProzo originala / romanoj
Prezo 9.00 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaros.l., 2020 
EldonintoEldonejo Libera 
KlarigojOriginala romano inspirita de la hungara revolucio de 1956.
ISBN/ISSN9781716383250 
Formato 124 paĝoj, 21 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Valentin Melnikov

TAGLIBRO DE FUŜULO

Fonto: Kataluna esperantisto, 2021/2, p. 23-24.
Aldonita de Valentin Melnikov (2022-02-08)

Nova libro de Julian Modest montras novan flankon de lia verkista kapablo (mi ne uzas la vorton “talento” – baldaŭ vi komprenos kial). Ĉi-foje estas historia romano, temas pri kontraŭsocialisma ribelo en Hungario 1956 kaj ĝia influo al bulgaraj studentoj.

La aŭtora stilo tamen restas ĉiam sama. Ĉiam plu senbezone detalaj priskriboj de okuloj, haroj kaj vestaĵoj, kun komparo de koloroj al io neordinara. Daŭras ankaŭ spuroj de plifruaj detektivaĵoj de la aŭtoro – en priskribo de policistoj ktp. Bone ke almenaŭ la bulgara ĉefurbo ree nomiĝas Sofio, sed ne iu stranga “Serda”.

Titolpaĝa averto: “Ĉiu simileco al ekzistantaj personoj kaj situacioj estas ŝajna” fakte permesas al la aŭtoro sur fono de pretere menciitaj historiaj eventoj senbride fantazii, prezentante sian subjektivan opinion kvazaŭ realon. Leganto pli-malpli juna, ne vivinta dum socialismo, bedaŭrinde povas eĉ kredi ĉion.

Iam oni asertis, ke en socialismaj landoj “estas diktaturo” kaj “mankas libero”, dum okcidente regas kompleta libero kaj feliĉo. Oni detruis la socialisman landaron kaj eĉ ĝojis pro tio. Tamen pasis 30 jaroj. Oni vidas, ke vivnivelo de ordinaraj homoj draste falis kompare kun socialismo, aperis senlaboruloj, senhejmuloj, teroristoj... Nacioj, iam pace kunekzistintaj en unu ŝtato, nun furioze intermilitas, la vivo iĝis problemplena kaj malsekura. Krimoj multobliĝis – dank’ al tio J. Modest havas materialojn por verki multajn krimromanojn... Do por pravigi iaman neniigon de socialismo, nun aperas verkoj pri antaŭa vivo, celantaj tordi kaj nigrigi la realon, laŭdi la politikan katastrofon de 1989–1991 – ke homoj junaj, mem ne spertintaj vivon en socialisma ŝtato, kredu, ke tiam ĉio malbonis kaj ne rimarku, ke nun ĉio malbonas multe pli ol tiam. Bedaŭrinde tiaj libroj aperas ankaŭ en Esperanto, kvankam la celo de nia lingvo estas porti veron kaj kontribui al interkompreno de popoloj.

Do ni rigardu la libron de J. Modest. Estas instrua ekzemplo, kiel oni povas pro simplanimeco unumomente perdi ĉion “sur malplena loko”. Bulgara junulo Matej, talenta en fiziko, studentiĝas en Sofio. Li havas bonajn perspektivojn en scienca kariero, bonan koramikinon... sed lia “amiko” Zahari persvadas lin partopreni tumultadon por subteni la ribelon en Budapeŝto. “La hungaroj deziras egalecon de ĉiuj civitanoj, plurpartian sistemon, parolliberecon, forigon de la socialismo, ĉesigon de la komunistaj privilegioj”. En 1956 la ribelo fiaskis, sed nun ni vidas, al kio ĝi povus gvidi, kaj kio fine rezultiĝis jardekojn poste. En ĉiu lando ekzistas pluraj partioj – diferencaj laŭnome, sed havantaj la saman unusolan realan celon: riĉigon de siaj gvidantoj. Ne plu ekzistas garantioj pri laboro kaj loĝejo, senpaga medicino kaj multaj aliaj aferoj – kiuj dum socialismo estis kutimaj kaj pro tio ne rimarkataj. Anstataŭe aperis “libero de opiniesprimo”: nun ĉiu rajtas publike diri, ke Tero estas plata, duoble du estas kvin ktp., kaj postuli saman estimon al sia opinio, kiel al la vero. Dum pasintaj jardekoj mi multfoje demandis plej diversajn homojn: kia konkrete libero mankis al vi en USSR? Neniu povis respondi senchave...

Studentoj devas studi – laŭdifine. Tamen en ĉiuj landoj, en ĉiuj epokoj multaj junuloj studentiĝas nur por prokrasti eklaboron, eviti militservon kaj senzorge ĝui la vivon: biero (aŭ pli drastaj substancoj), seksumado, brua muzikaĉo... ankaŭ politikumado – kvankam kutime ili mem ne scias, kion ili celas, do lertaj “paŝtistoj” cinike fiuzas la senzorgulojn.

Laŭ instigo de Zahari Matej multobligas kaj disvastigas flugfoliojn, eĉ mem verkas “revolucian” poemon – bombastan kaj fuŝan. Kiam oni trovas la delikton de Matej, li panike fuĝas (Zahari, nature, tuj perfidas lin, ŝajnigante sin ne koncerna); atingas sian naskvilaĝon situantan ĉe jugoslavia limo kaj kaŝe transiras eksterlanden. Sekvas mizera vagado tra landoj, vegeto en la Centro por Enmigrintoj en Aŭstrio, fine tamen oni permesis lin iri en Germanion, kie (deus ex machina!) vivas lia onklino – kiu eĉ ne sciis pri lia ekzisto, sed tuj ekkompatas lin kaj ĉiel helpas. Post nekredeble miraklaj okazoj Matej studentiĝas en Munkeno, fama profesoro aprezas lian talenton (i.a. rimarkeblas, ke J. Modest apenaŭ havas imagon pri nuntempa scienco: optiko ne estas la branĉo, en kiu meze de 20-a jarcento okazis fundamentaj malkovroj), poste Matej eĉ edzinigas la filinon de la profesoro (ja, postmilite ne sufiĉas viroj...), kaj fine li ricevas proponon labori en sekreta scienca instituto “pri gravaj novaj teknologioj, ligitaj al armea industrio”, ŝanĝas la nomon al Frank kaj forgesas sian iaman bulgaran identecon. Evidente dum postaj jardekoj li verve laboras por bono de okcidentgermana armeo, direktita kontraŭ lia patrolando Bulgario.

Ĉiu honesta leganto, naskita antaŭ 1970, facile rimarkos multajn malveraĵojn en la rakonto. Ĉu civitanoj de socialismaj landoj ne rajtis veturi eksterlanden? Ĉu homoj el kapitalismaj landoj ne povis viziti la socialismajn? Mi bone memoras multajn eksterlandajn turistojn en Moskvo, eksterlandajn studentojn en niaj universitatoj. Ĉu Esperanto-movado en socialismaj Bulgario kaj Hungario estis subpremata kaj malmultaj restintaj esperantistoj kaŝis sin? Sed reale ĝuste tiuj du landoj estis la plej aktivaj. Ni sovetiaj esperantistoj volonte senprobleme aĉetis plurajn librojn de tie, ĉiuj konis la nomojn de verkistoj István Nemere kaj... Julian Modest! Sed post neniigo de socialismo E-movado en Bulgario kaj Hungario ne plu havas ŝtatan subtenon – do libroeldonado kolapsis, iamaj bonegaj revuoj malaperis...

Jen fabriko, iam privata, iĝas ŝtata proprietaĵo, kaj ĝia posedanto, ekspluatinta dekojn da laboristoj, iĝas ordinara laboristo tie – ĉu tio maljustas tiomgrade, ke homo povas morti pro ĉagreno? Ĉu ne estas pli juste kaj eĉ pli racie, se ĉiuj homoj havas indan vivnivelon, ol se unu familio vivas en superlukso kaj cent aliaj mizeras?

Julian Modest ĉiam orientiĝas al legantoj nespertaj, uzas simplan lingvaĵon. Tio ĝenerale bonas, sed ne ĉi-kaze. Ja naivaj kaj nespertaj legantoj, plejparte junaj, perceptos ĉion ĉi senkritike, kredos kaj kunsentos al protagonistoj. Se vi volas vere pripensi kaj esplori la fenomenon de studenta politikumado – mi anstataŭ “Sekreta taglibro” insiste rekomendas la romanon de Sten Johansson “Sesdek ok”, kiu traktas eventojn de 1968 en Francio tute realece (la aŭtoro skrupule precizas eĉ en etaj akcesoraj detaloj) kaj montras la malromantikan flankon de ĉio. Plurajn negativajn flankojn de studenta politikumado Sten Johansson traktis ankaŭ en plifrua romano “El ombro de l’ tempo”. Kiam oni penas solvi imagitajn problemojn – aperas problemoj realaj. Rompitaj sortoj, eĉ memmortigo pro kreskanta neadekvateco de la mondpercepto...

Delonge pasis la epoko, kiam ĉiu beletraĵo verkita en Esperanto estis konsiderata valora kaj portanta veron. Nun en Esperanto, samkiel en ĉiuj aliaj lingvoj, leganto devas esti pensema, sed ne naiva...

 

Via opinio pri Sekreta taglibro