Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Vortfarado en Esperanto
Titolo Vortfarado en Esperanto
Funkcigramatika analizo
 
Aŭtoro Wim Jansen 
KategorioLingvistiko
Prezo 15.90 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroRotterdam, 2024 
EldonintoBero 
KlarigojKolekto de materialoj, kiuj - laŭ la aŭtoro - formas lian "intelektan testamenton".
ISBN/ISSN9781882251483 
Formato 130 paĝoj, 24 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Marc van Oostendorp

Teorio pri vortoj kiel intelekta testamento

Fonto: Fenikso 6/2024
Aldonita de Jov (2025-03-25)

Teorio pri vortoj kiel intelekta testamento

Zamenhof ne pensis pli intense pri iu ajn parto de la gramatiko de Esperanto ol pri la vortfarado: la ideo ke ĉiu substantivo finiĝu en -o kaj ĉiu adjektivo en -a, kaj la sagaca sistemo de prefiksoj kaj sufiksoj, kiujn ni ankoraŭ ĉiam uzas dum la unuaj lecionoj por montri la simplecon de la lingvo.
Samtempe, la lingvoscienco, kaj specife la esperantologio, ankoraŭ ĉiam ne trovis manieron por bone kompreni ĉiujn aspektojn de tiu sistemo. Jam antaŭ pli ol 100 jaroj, la fama svisa esperantologo René de Saussure montris, ekzemple, ke, kvankam brosi kaj kombi havas similajn signifojn, tio ne estas vera por broso kaj kombo: la unua estas ilo por brosado, la dua estas samsignifa kun kombado (kaj la ilo nomiĝas kombilo).
La teorio de Saussure estis (proksimume), ke vortradikoj kiel bros kaj komb havas sian kategorion: bros estas substantiva radiko, kaj komb verba. Sufikso kiel il povas ŝanĝi verban radikon al substantivo. Tiu teorio nun estas vaste akceptata, ankaŭ (en iu formo) de la Akademio de Esperanto. Eble ankaŭ vi aŭdis pri ĝi dum via studado de la lingvo.

Ampleksa teorio
Kiam la konata nederlanda esperantisto kaj esperantologo Wim Jansen mortis en la komenco de ĉi tiu jaro, li postlasis manuskripton de libro kiun li nomis sia ‘intelekta testamento’. Temis pri studo pri ĉi tiu temo de prefiksoj, sufiksoj, radikoj kaj kiel oni faris vortojn el ili. Feliĉe la libro nun estas eldonita de Eldonejo Bero en Rotterdam, kaj havebla en (i.a.) la Libroservo de UEA: Vortfarado en Esperanto.
Jansen laboris kiel profesoro pri interlingvistiko kaj Esperanto en la Universitato de Amsterdam, kie lie estis la antaŭulo de nia nuna profesoro Federico Gobbo. Dum tiu laboro, li pripensis multajn tiklajn punktojn de la Esperanta gramatiko, kiel la vortordon. Li ankaŭ kelkfoje publikigis artikolojn pri vortfarado, sed ne ankoraŭ faris el ili grandan, ampleksan teorion.

Akceptata teorio
Estas grave, ke la teorio de Jansen estas malsama de la nuntempe plej vaste akceptata. Laŭ li, radikoj ne havas kategorion (kiel ‘substantivo’ aŭ ‘verbo’), sed nur signifon. La signifo de komb estas iu aktivaĵo, dum tiu de bros estas ilo.
Kial tio gravas? Unue ĉar tio faras laŭ Jansen el Esperanto ‘pli normalan’ lingvon. Kiel ano de la Universitato de Amsterdamo, li sekvas gramatikan teorion nomatan ‘funkcigramatiko’, laŭ kiu en ĉiuj lingvoj radikoj neniam havas gramatikan kategorion. Sed due, Jansen provas ankaŭ klarigi la multajn aspektojn de la vortfarado pli bone ol la plej akceptata teorio.

Por specialistoj
Temas do pri studo ene de la teoria lingvistiko. Por nelingvistoj, la verko verŝajne ne estas facila, kvankam Jansen eksplikas ĉion (inkluzive de funkcigramatiko) en tre klara stilo. Li ne interesiĝas pri instruado de pli bona Esperanto al siaj legantoj, sed nur volas kompreni kiel la nuna lingvo vere funkcias. Esperanto estas interesa fenomeno por lingvisto: origine elpensita sistemo kiu estas facile lernebla, sed aliflanke sufiĉe komplika kiam oni ĝin pristudas.
La nederlanda Esperanto-movado jam de longa tempo havas firman intelektan bazon: kelkaj gravaj specialistoj pri la scienca studo de la lingvo. Jansen estis tre grava parto de tiu bazo. Ni ankoraŭ ĉiam funebras lian forpason, sed estas feliĉe, ke ni disponas pri lia ‘testamento’.

 

Via opinio pri Vortfarado en Esperanto