Recenzo de Miyamoto masao
Pri Parnasa Gvidlibro
Fonto: La Mondo 1969:marc. (217), p. 10-12.
Aldonita de Ada CSISZAR (2004-08-14)
Jen venis al nia mano la preskaŭ legenda verko! Kiel longe kaj senpacience ni atendis ĝian reaperon, precipe de tiam kiam antaŭ du jaroj oni anoncis pri ĝia dua eldono kompletigita de niaj grandaj majstroj kaj R. Bernard!
Ne unufoje mi trovis reklamon serĉantan ĝian malnovan eldonon "je kia ajn prezo". Miaj amikoj ne unufojon fotis la tutan volumon por sin studi. Kaj nun venis al ni la broŝuro kun modesta preso sed kun ŝika kovrilo.
Tuj post la ricevo mi tralegis ĝin unue tratage forĵetinte ĉiun laboron, kaj due komparante ĝin kun la unua eldono.
Ĉi tiu eldono diferencas ne multe laŭ la enhavo aŭ la principo de la aŭtoroj, sed ili multe ŝanĝis aŭ modifis laŭ postaj spertoj kaj ĝisdatigis la cititajn ekzemplojn, antaŭ ĉio dank' al la apero de Esperanta Antologio, kaj diversaj artikoloj aperintaj en la daŭro de la lastaj jardekoj; inter ili mi povas nomi tiujn de Matuba kaj Nakamura.
Mi tamen kuraĝas priskribi mian opinion kaj peti instruon de la tri aŭtoroj.
La unua dubo: temas pri la parenc-rimo aŭ rimoido. Waringhien atribuas al Kalocsay ĝian aplikon, sed laŭ mia opinio jam en Fundamenta Krestomanio troviĝas multe da ili, kaj ni povas diri, ke K. nur sistemigis ĝian enkondukon. Alia dubo: Ŝajne K. unuflanke kaj W. kaj B. aliflanke, la tri aŭtoroj havas iom diferencan opinion rilate la parencrimoj: lo-ro, mo-no; nome la unua nomis ilin jesa sed la lastaj volas nei aŭ negative aprobi. Mi demandas ilin pri tio, ĉar ni, japanoj, tre ŝatas ilin. Cetere en la mentora poemo de K. (C. E. R. Bumy) troviĝas neniom da rimo: "lo" kaj "ro" (Ĉu mi aldonu ke tiuj rimoj estas tre malofte troveblaj ĉe la bonaj poetoj? En "Eugeno Onegin" far Nekrasov mi iam serĉis lo-ro rimon kaj trovis neniom. Ne nur ĉe Nekrasov, kiun eble la aŭtoroj juĝas ne kiel unuagrada poeto, sed tamen ...)
La tria demando koncernas la metodon pri la t. n. japaneskaj poemoj. K. iom forte kritikis "Manjoo"n far Ossaka, kiu tute neglektis la originalan formon, nome ne estimis ĝian silabadon kaj tute libere "tradukis". (Ankaŭ Auld dubis pri lia merito). Nun, kial W. citas pecon de I. U., kiu same al Ossaka ignoras la elementan regulon, dum W. mem metis en sia bibliografio traktatojn de K. kaj Matuba, kiuj unuvoĉe kondamnis la metodon de Ossaka?
Pri la propono de W. rimi en la utao ĉe la dua kaj la lasta kaj uzi kunsonoron ĉe la unua kaj la tria, ni eble devas aŭskulti kiel bonan konsilon, sed reguligi tiamaniere mi hezitas. Mi proponas anstataŭ tio, rimi ĉe la dua kaj la lasta, kiam temas pri traduko de antikvaj poemoj, kaj ĉe la tria kaj lasta, ĉe mezepokaj, kaj ambaŭ ĉe modernaj, pro la verskonsisto de japana klasika (tia estas la utao!) poezio. (Bedaŭrinde mi devas lasi al alia okazo pledon por tiu aserto, sed nun nur tiel). Rilate la liberan verson mi ne povas konsenti al la rekomendo de W. ke "estus necese aldoni rimojn". Kvankam mi mem preskaŭ ĉiam metas ilin ĉe tia kazo, tamen mi kredas ke reguligi tiamaniere ŝajne estas retroiro.
Nun pri la vortoj metitan en la Rimaron mi devas paroli. Jes, ilian alprenon mi mem kompreneble aprobas, eĉ opinias ankoraŭ ne sufiĉe. Ju pli abunda, des pli bona! Tamen tio nepre elvokas antipation de niaj eminentuloj (!).
Verdire preskaŭ ĉiuj vortoj glositaj ĉe la fino troviĝas en mia kajero, sed mi ne povas enmeti ilin en nian Esperanta-Japanan Vortaron pro iu kaŭzo.
El la glositaj kaj netroveblaj en la nia estas la jenaj: alizeo, arida, bang!, bereto, brika-brako, budeno, bugri, ĉipa, dariolo, defetisto, disdegni, diskordo, dismo, drogmano, egotismo, eosto, ergastulo, erota, erudi, glebo (en la nia kaj de W. kun alia senco), graŭli grefo, grioto gvinoj, halanĝo, hati, horto, huligano, hurti, ĥato, ĥleno, invoki, joviala, ĵuĵuo, kiĉo, klaroskuro, kojono, kombineo, konvaleksi, krino, lifa, linda, lukri, maroto, mava, merdo, midzi, moskatelo, nelge, nepento, nociva, noko, oaristo, palpiti, pantuno, peplomo (en la nia : peplo), perkelto, pita, poka, precioza, priseko, pu!, rablezo, razio, redemptoro, rehabiliti, remburso rojo, ruĵo, senjoro, servila, slabo, stinki, stevero, ŝlemilo, ŝriki, tilo, trepidi, valga, vasko (en la nia, kun alia senco), vendeto.
Mi tamen devas rimarkigi, ke la glosinto tre facilanime faris sian laboron sen sufiĉa komparo kun sia antaŭa verko: ĵigo, kuloto, salamo kaj skotero jam troviĝas en la Suplemeno. La klarigo pri "defetisto" ne kontentigas min, ĉar ĉiu defetisto ne ĉiam estas pesimisto ekz. Lenin estis granda defetisto, kiu volis turni malvenkon en civilan militon. Tiu klarigo prave min kondukas al malnova evento: IPE siatempe kritikis P. V., kiel verkon de menŝevista karaktero. (Cetere tiu vorto "menŝevisto" ne troviĝas en P.V., nek en la vortaro de W. dum "bolŝevisto" havas ekscesan difinon. Pri tio mi deziras klarigon de la aŭtoro).
Jen mia konkludo: Mi forte rekomendas precipe al japanaj poemŝatantoj trastudi ĝin, ĉar nur tra ĝi nia japana Esperanta poezio povas sin savi el ŝlimo, en kiuj niaj poetoj baraktas kaj apenaŭ scias nur rimi sed pri aliaj artoj restas tute fremdaj.
Via opinio pri Parnasa gvidlibro