Titolo | Sub cirkotendo | |
Aŭtoro | Stan Bubenič | |
Kategorio | Prozo originala / romanoj | |
Prezo | 4.50 €, sesona rabato ekde 3 ekz. | |
Eldonloko, jaro | Hago, 1988 | |
Eldoninto | IEI | |
Klarigoj | Aŭtobiografia romano pri la cirka vivo. | |
Formato | 195 paĝoj, 21 cm | |
Recenzoj | Bonvolu legi la recenzon pli malsupre Sprita, plaĉa, vigla de Sten Johansson Recenzo de W. Auld Recenzo de Ed Borsboom | Aldonu |
Reta ligilo al la originalo: http://esperanto.net/literaturo
Aldonita de Andrej Grigorjevskij (2004-10-08)
La cirkoarto, por esti komprenata, ne postulas de la publiko iun ajn lingvon. Tial ĝi estas inter la plej internaciaj el ĉiuj artoj. En la pasinteco la homoj ofte konsideris la cirkoarton kiel ion nenaturan, kiel ion misteran, kaj apartaj cirkanoj aŭ eĉ tutaj trupoj de aktoroj estis persekutataj, pro tio ke ili praktikis ion malklaran por la homoj. Nun la cirkoarto okupas gravan lokon en la kultura vivo de multaj popoloj. Preskaŭ ĉiu homo en sia infanaĝo revis estiĝi artisto en cirko, kvankam nur tiuj, kiuj kontaktas cirkanojn aŭ legas pri ili, ricevas impreson pri ties vivo.
En la naciaj literaturoj, same kiel en Esperanto, oni malofte havas okazon legi pri la cirkoarto. Sub cirkotendo estas eble la unua tiuspeca libro en la Esperanta literaturo. En ĝi la aŭtoro rakontas pri la vivo en iu ĉeĥa cirko antaŭ trideko da jaroj. La libro mem ne pretendas, ke ĝi prezentas la vivon en ĉiuj cirkoj kaj en ĉiuj tempoj prave, ĉar la vivo en ĉiu cirko estas malsama kiel la homoj mem. Mi mem dum kelkaj jaroj laboris sub cirkotendo, kaj la libro, kvankam sen spuro de klasikeco, memorigas min pri io bela, pri io mia.
Tamen Stan Bubenič laŭ mi ne tute bone konas la vivon de la migrantaj aktoroj. Nur kiam li ne plu povis praktiki sian laboron kiel juristo, li fariĝis cirka muzikisto; kaj kvankam en la cirko ĉiuj - la artistoj, muzikistoj, reĝisoroj - estas unu tuto, la aŭtoro faras ian diferencon inter la muzikistoj kaj la aliaj. Li ne priskribas multajn programerojn, la talenton de la artistoj, ilian amon kaj sindonemon al la cirko. Li fakte tute ne tuŝas la temon de la cirko kiel arto, kvazaŭ ĝi estas fremda al li. Mi bedaŭras ankaŭ la nemencion de la nomoj de la urboj, kiujn vizitis lia cirko, ĉar tio certe vekus memorojn ĉe iuj legantoj.
Sed liaj rakontoj portas ĝuon por tiuj, kiuj amas la cirkoarton. La herooj de Stan Bubenič estas homoj el karno kaj sango, kaj iliaj travivaĵoj estas interesaj. Lia lingvaĵo estas lerta kaj komprenebla, kaj preseraroj preskaŭ tute mankas. Nur la cirkan vortareton en la fino de la libro mi ne tute aprobas. Nur malgranda parto de la vortoj estas uzata internacie, kaj la ceterajn oni uzas nur en ĉeĥaj cirkoj.
Via opinio pri Sub cirkotendo