Titolo | Sub cirkotendo | |
Aŭtoro | Stan Bubenič | |
Kategorio | Prozo originala / romanoj | |
Prezo | 4.50 €, sesona rabato ekde 3 ekz. | |
Eldonloko, jaro | Hago, 1988 | |
Eldoninto | IEI | |
Klarigoj | Aŭtobiografia romano pri la cirka vivo. | |
Formato | 195 paĝoj, 21 cm | |
Recenzoj | Memoroj pri io bela de Georgi Marinov Mihajlov Sprita, plaĉa, vigla de Sten Johansson Bonvolu legi la recenzon pli malsupre Recenzo de Ed Borsboom | Aldonu |
Fonto: La infana raso, ĉap. IV
Reta ligilo al la originalo: http://esperanto.net/literaturo
Aldonita de Andrej Grigorjevskij (2004-10-08)
Internacia Esperanto-Instituto en Hago eldonis interesan verkon de la ĉeĥo Stanislav Bubeniĉek, plumnomo Stan Bubeniĉ. Interesan el vidpunktoj aŭtora kaj enhava.
La originalaĵon enkondukas biografieto pri komplete nekonata verkisto. Sed ho ve, informoj incite magras. Bubeniĉek (1904-1979) studis juron en la universitato de Prago kaj doktoriĝis. Dum multaj jaroj li laboris kiel jura prokuristo. Kiam li ne plu povis praktiki sian laboron kiel, juristo li fariĝis muzikisto en ĉeĥa cirko.
La nekredebla salto de juĝejo al cirko spronis min entrepreni serĉesplorojn. Detalojn pri la aŭtoro mi trovis ĉe Internacia Esperanto-Instituto, ĉe Jenny Heetkamp en Hago, ĉe Karolo Piĉ en Litomiŝlo. Feliĉe en la tempo de "perestrojko" kaj "glasnosto" licas koni la trovitaĵojn. Jen ili.
La vivo de Bubeniĉek certe ne estis situita en rozobedo. Antaŭ la dua mondmilito li edziĝis al advokatino, judino, kiun la nazioj malmultajn jarojn poste fortrenis al la ekstermejo Treblinka. Ŝi revenis, jes, tiel.
Post la komunistigo de la lando en 1948 la geedzoj devis fermi la jurkonsultejon. Ekde tiam Bubeniĉek trairis sume dekses okupojn. Li funkciis i.a. en hotelakceptejo, en fabriko, ĉe bildvendado, estis lignohakisto, devis eklabori en minejo kaj el tiu minaco eskapis fariĝante tubisto en cirko. Ahasvere li migris de laboro al laboro, de loko al loko, persekutita de iu suprenfalinta polatakisto*.
En 1964 li pensiiĝis kaj reekloĝis en sia amata naskiĝurbo Litomiŝlo. En tiu historiejo sekvis la amikiĝo kun Karolo Piĉ kaj la eklerno de esperanto.
Pere de tiu lingvo Stan komencis surpaperigi baldaŭ poste siajn cirkajn travivaĵojn. Ne tute nova tereno estis la verkado, ĉar antaŭe li jam publikigis en la ĉeĥa idiomo Zac jev Hradec pardubicy pernik? (Kiom da pardubicaj spickukoj troviĝas en Hradec?) kaj Kvapik pro Lipicany (Galopo por Lipicanoj). Forte inspiris lin al kreado lia koresponda amikino Jenny Heetkamp el Nederlando regula vizitanto en Litomiŝlo. La fidelulino ricevis en 1969 la manuskripton, por konvinki eldoniston. Nur post la morto de Bubeniĉek ŝiaj senlacaj penoj sukcesis.
Por la kompleteco mi notas, ke la aŭtoro pli ol amatore okupiĝis pri muziko kaj lingvoj, kio helpis lin en la embarasaj vivperiodoj. Pro tio ke Sub cirkotendo ne elplumigis esperanta ĝisostulo, la leganto ne atendu beletran frandaĵon. La prozon ja produktis komencinto: Post lia morto editoro transprenis la malfacilan taskon tiel raboteti, ke la teksto perdu iom el la ŝablonaj kaj neglataj esprimoj kaj nepre ĉiujn gramatikajn erarojn. Ŝajnas al mi (interkrampe) superflue diri, ke editorado okazu ĉiam kun granda delikateco. Certe en tiu kontrolo prilaboranto ne klopodu plibeligi la materialon. Kion pensi pri la ŝanĝo de la originala titolo Sub cirkotuko en Sub cirkotendo? Konsilindas, ke editor(in)o donu klarigon pri siaj kriterioj kaj principoj de interveno en aparta eldono. Entute pri la libro, kvankam bele presita kaj kun frapa kovrilo, okupiĝis neprofesiulo. La titolpaĝo mencias Litomyŝl, oktobro 1969, kio konfuzas la leganton. Aperdato estis januaro 1988.
Ne, la meritoj de la verko kuŝas aliloke. Precipe gravas la temo. Neniam antaŭe samideano tiel profunde priskribis tiun tute specialan medion. Antaŭ ni disvolviĝas aventuroj, iel kompareblaj kun tiuj en Kredu min sinjorino, sed nun en la fascina areno de rajdistoj, lipicanaj ĉevaloj, akrobatoj kaj dresado.
Plej valore, Bubeniĉek iom amplekse postglosis aron el la specifa cirka slango. Ekzemple celtmajstro (tendoĉefo), fuslajtro (piedŝtupareto), hendŝtendo (manstarigo), rekvizitistoj (laboristoj, al- kaj for-portantaj rekvizitojn dum la prezentado). La listo egalas fakterminaron, ankoraŭ ne ekzistintan.
La enhavo pikis kaj instigis. Kaŭze de tio mi vizitis cirkon Renz en Utrecht kaj per tute aliaj okuloj rigardis la artistojn. Plue min adsorbas nun la fenomeno "cirko", mi ekĉasas ĉiun atributon kaj studaĵon pri ĝi.
Via opinio pri Sub cirkotendo