Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Danteskaj itineroj
Titolo Danteskaj itineroj
 
Aŭtoro Vittorio Russo 
KategorioTeatraĵoj
Prezo 9.30 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroNapoli, 2001 
EldonintoNapola E-Asocio 
KlarigojTeksto de plurvoĉa oratorio kun abundaj citoj el Dante, celanta "realproprigi por nuntempa traĝuo" ĉi ties verkaron.
KontribuantojRed. N. Rossi 
Tradukisto, lingvoN. Rossi, E. Dondi, K. Kalocsay / El la itala
Formato 85 paĝoj, 21 cm 
Karakterizoj Ilus 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Diligente farita studo de Yenovk Lazian
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Antonio Valén

Iom stranga verko por hejma legado

Fonto: Revuo Esperanto, majo 2003
Aldonita de Andrej Grigorjevskij (2004-03-17)

Jen iom stranga verko. Kio ĝi do estas? Kredeble temas pri adapto de Danto por legantoj de la 21-a jarcento. Ni legu sur la libra orelo: ...la spektaklo ‘Danteskaj Itineroj’ (Teatro Mercadante, 2-9 decembro 1996), dramigita legado, laŭ plurvoĉa oratorio, de fragmentoj eltiritaj el la ‘Dia Komedio’ kaj el aliaj verkoj de Dante, por pruvi ke ‘Dante plu estas, tra sia sublima poezio, la peranto de profunde etika mesaĝo por denunco kontraŭ ĉia senvaloriĝo kaj ĉiuj mondaj malbonoj, ankoraŭ reproponebla en sia integreco kaj asimilebla en la nuntempula konscio’.

La libro iĝas antologieto el Danto plus enkonduko en lian vivon (unua parto) kun aparta emfazo pri lia politika sinteno (dua parto). Spite la abundajn klarigojn, verŝajne neitaloj devas iom scii pri Danto kaj lia universo por plena kompreno de ĉi verko.

Se komenci de la enkonduko, la Esperanta versio montriĝas vere kaj fere tro sklava kaj paŭsema, kvazaŭ itala lingvo sub Esperanta vesto: “...li elektas esti, kiel ni dirus hodiaŭ, iu ‘senmastra hundo’, kaj li suferas dum la tuta vivo per fiera animo kaj kohero ideologia, la persekutadon fare de liaj malamikoj, la kondamnon al ekzilo kaj la kondiĉon de malriĉeco kaj mizero de tio sekvigita (p. 11).

Feliĉe, la poeziaj fragmentoj en traduko de Kalocsay, Dondi kaj Rossi bonas kaj bele fluas...

Verdire, mi akceptis la recenzon nur pro la nomo Kalocsay: ĉu neeldonitaĵoj el Danto? Ne, ho ve, sed nur rebakaĵoj el lia Esperanta “Infero”... Tamen ja ankaŭ Rossi kaj Dondi meritas gratulon kaj dankemon pro sia bonega laboro en la poezia parto.

Retamen, la postaj prozaj partetoj estas de traduka vidpunkto tre modestaj kaj foje grincaj kaj fatrasaj - oni denove travidas la italan malantaŭ Esperanto - kaj, pli grave, ili ne emigas al plulegado manke de supleco. Jen: Tra ĉiu el tiuj ĉi renkontoj Danto memore reekzamenas, por ilin prijuĝi kaj elde ili sin elŝiri, la plurajn etapojn de sia poetika historio. Li estas firme konvinkita, ne nur esti superinta per sia ‘dolĉa stil’ nova’ la sperton de la poetoj de la Sicilia Skolo aŭ de Guittone d’Arezzo kaj de la aliaj toskaniaj poetoj, sed esti ankaŭ transirinta la sperton de la majstro Guinizelli kaj de la ‘amiko (sia) unua’ Cavalcanti (p. 23).

La libro naskiĝis por esti laŭtlegata en teatro.

Publika deklamado de poezio implicas problemojn, ĉar ĝenerale oni malfacile aŭskultas, oni ne tro bone rimarkas la subtilaĵojn de l’ poezio kaj, pli grave, ofte oni ne ĉion komprenas - tiom pli se temas pri negepatra lingvo kaj tradukita poezio.

Se iam oni farus spektaklan prezentadon de Danteskaj itineroj en ekzemple Universala Kongreso, preskaŭ certe du trionoj de la publiko apenaŭ iom komprenetus..., kvankam supozeble kaj kompense ili jes ja ŝatus ordinaran, hejman, trankvilan legadon de ĉi verko.

 

Via opinio pri Danteskaj itineroj