Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Urd Hadda murdita!
Titolo Urd Hadda murdita!
 
Aŭtoro Deck Dorval 
KategorioProzo originala / romanoj
Prezo 11.40 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroAntverpeno, 1990 
EldonintoFEL 
KlarigojMisteraj vivo kaj morto de teatra direktoro.
ISBN/ISSN9071205371 
Formato 196 paĝoj, 20 cm 
RecenzojEnigmoj por komencantoj kaj progresintoj de Péter András Rados
Recenzo de Don Harlow
Bonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Sten Johansson

Rekomendinda

Reta ligilo al la originalo: http://esperanto.net/literaturo/roman/libr/urdhaddarec.html
Aldonita de A. G. (2004-10-10)

Jen la kvara kaj lasta krimromano de la aŭtora triopo, kiu sin kaŝis sub la pseŭdonimo Deck Dorval. Ankaŭ ĉi-verke rolas ĉefinspektoro Ksavero Kant kaj lia rufa helpanto Ok Dutri, kaj ankoraŭfoje temas pri murdoj en Antverpeno. La loko tamen ne gravas, ĉar ĉe Dorval preskaŭ tute mankas iaj ajn mediopriskriboj.

Ĉi romano temas pri murdoj en teatra rondo. Frans van Dooren, la plej grava triono el la verka kolektivo, eble iom intereseiĝis pri tiu medio; ĉiuokaze li mem verkis teatraĵetojn ankaŭ nacilingve. Tio rimarkeblas ankaŭ en la romanoj, kie ĉefe la dialogoj gravas kaj pelas la agadon antaŭen. En Urd Hadda murdita! la dialogoj tre bone fluas, stile kaj etose, kaj en plaĉa maniero peras la evoluon de aferoj al la leganto.

En ĉiu klasika krimromano necesas limigi la nombron de suspektatoj, kaj oni devas iel certigi, ke la kulpulo vere troviĝas inter tiu limigita rondo. La leganto ne ŝatus, se lastaĉapitre li ekscius, ke murdis iu ĝis tiam nekonata figuro! La plej drasta maniero garantii tion, estas "fermita ĉambro". Se murdo okazas ie, kie neniu povis alveni aŭ eskapi, la murdinto ja nepre troviĝas inter la ĉeestantoj, ĉu ne? Urd Hadda murdita! baziĝas sur tiu koncepto, kaj ĉi-kaze la ĉeestantoj eĉ limiĝas je tri homoj.

La intrigo estas lerte konstruita kaj fine solviĝas sen troa grincado. Male al multaj aliaj krimromanistoj, Dorval koncentras la rakonton al la vera temo de la verko - la krimo kaj la krimenketado. La privatan vivon de Ksavero Kant la aŭtoro mencias avare, tamen bone kaj trafe, kvazaŭ por des pli elstarigi lian profesian devon. Se tamen diri ion negativan pri la "arkitekturo" de la verko, tio koncernus la finon, ĉar tie iel elrevige ĉesas la agoj kaj dialogoj de la enketado. Anstataŭe Kant en du mallongaj ĉapitroj simple rakontas al siaj kolegoj, kiu kulpis, kiel okazis la murdoj k.t.p. Tiu fino do laŭ rakonta tekniko ne tute plenumas la "promesojn" faritajn en la plej granda parto de la verko.

Kvankam la verko konsistas precipe el scenoj kaj dialogoj, jen kaj jen tamen mankas la ĝusta sceniga formo. Ekzemple, ie oni legas pri "gesto káj malpermesa káj senkulpiga" (p. 14) - sed mi ŝatus ekscii, kiel aspektis tiu gesto! Same pri "la plej etajn detalojn li gravuris en sian memoron" (p. 15) - tre bone, sed, diable, kiujn detalojn?

La romano portas subtitolon "Socia krim-romano". La socia temo efektive ne multe stampas ĝin. Temas pri la rolo de aidoso en la nuna socio, tamen tiu moderna pesto rolas pli grave en la intrigo mem ol kiel temo de socia traktaĵo. La precipa socia dimensio konsistas el opinio de Kant k.a., ke aidosuloj devus ne rajti je anonimeco, por malfaciligi al ili infekti aliulojn.

Alia flanka ero en la intrigo estas la apero de privata enketanto, verkinto de krimromanoj, Frank Josen, eble alia memo de la aŭtoro(j). Li tamen ludas sufiĉe malgravan rolon.

La stilo de Dorval en ĉi verko estas efika, flua, simpla sed ofte elvokiva. Fojfoje aperas spritaj kaj trafaj humoraĵoj:

Sento de malsato kaŭzis ĉe Kant fortegan nostalgion: grandan sopiron li eksentis al sia kara edzineto. Ĉiam denove li enamiĝis, kiam manĝbezona. (p. 80)

Kiel jam dirite, mediopriskriboj ne oftas. Sed kiam io tia ja aperas, ĝi ankaŭ ludas rolon en la rakonto, do ne estas nura ŝtopaĵo. Pri atendejo en la juĝejo ni legas:

La efiko de tiuj farbnuancoj: nigro, verdgrizo kaj misbluo - kalkulitaj kaj dozitaj por tio - jam estis suĉinta la sukon el la nervoj de sennombraj nelibervolaj vizitantoj. (p. 147)

Post la du verkoj "Kazinski venas tro malfrue" kaj "Nigra magio", kie Dorval ricevis "helpon" de Christian Declerck por fuŝi la lingvaĵon, oni jen povas vere ĝui revenon al plaĉa, glata lingvaĵo - kiel en "Jaĥto veturas for... kaj veturigas la morton", la unua verko en la serio. En Urd Hadda murdita! nenio vere strangas. Se escepte aperas nekutima vorto, ĝi estas klare motivita de la enhavo. Tamen ne temas pri pala, seninteresa lingvaĵo, sed sprita, suka, fojfoje petola. Domaĝe, ke ne same aspektas la dua kaj tria krimromanoj de Dorval.

Malgraŭ tiu baze bona lingvaĵo, oni trovas ĉe unuopaj vortoj kaj frazoj relative multajn formojn, kiuj ŝajnas nacilingve influitaj. Ne indas fari haŭpentale longan liston, sed mi nur menciu "ne estis preta kun siaj preparoj" (= pri, p. 27), "meti kelkajn ĉuojn" (= fari, eldiri, p. 48), "paro da jaroj" (p. 93). Iel strange, eĉ simplaj eraroj pri akuzativo ne maloftas: "mi ankaŭ esperas resti ĝin" (p. 42), "mi bezonis pli ol duona horo" (p. 47), "al la ĉielon" (p. 67), "de la aĉodoran cigaron" (p. 77). Kiel en antaŭaj verkoj, diskuteblas la uzo de ĝin (= tion) kaj -us (= -os). Tamen, tio estas nuraj bagateloj en plaĉa tutaĵo.

El la kvar romanoj de Dorval, sendube plej rekomendindas la unua, Jaĥto veturas for... kaj veturigas la morton, kaj ĉi tiu kvara, Urd Hadda murdita!

 

Via opinio pri Urd Hadda murdita!