Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Lupo sur Kapitolo, La
Titolo Lupo sur Kapitolo, La
 
Aŭtoro Stellan Engholm 
KategorioProzo originala / rakontoj
Prezo 9.00 €, triona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroVieno, 1997 
EldonintoIEM 
KlarigojNaŭ rakontoj de renoma aŭtoro, unuafoje libroforme.
ISBN/ISSN3901752056 
Formato 93 paĝoj, 23 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Sten Johansson

Grava servo, imponaj tekstoj

Reta ligilo al la originalo: http://esperanto.net/literaturo/novel/novlibr/lupkapitolrec.html
Aldonita de A. G. (2004-10-10)

Stellan Engholm estas konata kiel originala Esperanta romanisto, tradukinto de pluraj verkoj kaj eldoninto de Malgranda Revuo en 1943-52. Krome li verkis kelkajn novelojn, kiuj aperis en revuoj de 1932 ĝis 1958. Du noveloj, Maljunulo migras kaj Venĝo, aperis libroforme en 1943.

Herbert Mayer kolektis liajn novelojn kaj en 1997 eldonis ilin en volumo ĉe IEM, kio signifas gravan servon al la nuntempaj literaturamantoj Esperantaj. Legante la naŭ novelojn, mi eĉ bedaŭras, ke Engholm ne pli multe dediĉis sian talenton al tiu ĝenro, ĉar temas plejparte pri tre imponaj tekstoj.

La enkonduka titola noveleto estas unupaĝa, tre koncentrita teksto, kiu en amara tono kaj distilita lingvaĵo prezentas al ni la senesperan sorton de lupo katenita kiel simbolo de la urbo Romo. "Granda estas la ŝarĝo sur malgranda mizera lupo, kiu portas la pezon de epokoj, de la paŝtistaj kabanoj sur Palatino ĝis la mondregno de Pax Romana" (p. 7). Ĉi simbola novelo aperis en 1958, du jarojn antaŭ la morto de Engholm.

La plej multaj el la noveloj havas filozofian bazon kaj traktas demandojn pri esenco aŭ moralo de homeco. En Silenta Fredriko la ĉefa temo estas la homa libereco, kaj en kio ĝi konsistas. "Kiam mi estis infano, la sencela vagado sufiĉis por mi, kaj en tio estis libereco sufiĉe. Sed nun mi bezonas sencon kaj celon, kaj en tio estas libereco" (p. 25), cerbumas Fredrik post duona tago, kiam li forestis de sia laboro por gustumi liberecon.

En Stult-Kuraĝa el 1934 temas pri la baza senco de la vivo. Ĝi prezentas viron, kiu kredis trovi tiun, sed kiam li - reale aŭ sonĝe - venas en la ĉielon, nenio tie estas laŭ lia atendo. Ĉi tie la aŭtoro trovis samtempe humuran kaj pensigan formon por diskuti la vivon.

La branĉetoj estas alegoria fabelo pri la vivo, verkita en leĝera kaj naiveca tono. Nova balailo el betulaj branĉetoj sopiras je la printempa ekfoliado, sed klarigas al ĝi fosilo: "La senco de nia vivo estas esti utilaj, ripozi kaj denove esti utilaj. Ĉu la vivo povas havi alian sencon?" (p. 39-40)

La Fajrofesto rakontas okazaĵon tre konatan al multaj svedoj. Temas pri milito inter infanoj kaj junuloj kun la celo prirabi unu la alian je brulligno por la plej impona printempa fajro. El tiu realisma kaj preskaŭ folklora temo Engholm kreis idean novelon pri la amara gusto de perdita konkordo, eĉ ĉe la venkintoj. "Ni sentis same kiel li, kaj por kaŝi, ke ankaŭ ni estas ploremaj, ni faris same kiel li: malfiere iris for en la mallumon kaj lasis la fajron por bruli laŭ propra plaĉo" (p. 14).

Ĉiuj noveloj, krom la fabeleca La branĉetoj, estas verkitaj en realisma stilo - eĉ Stult-Kuraĝa, kiu okazas parte en la ĉielo. Kaj ĉiuj noveloj estas tre sukcesaj, bonaj artaĵoj, krom la plej frue verkita. Tiu estas Festo el 1932, kaj ĝi aperas plej multe kiel skizo aŭ provo, kie la aŭtoro prilaboras temojn, kiujn oni rekonas en postaj verkoj. La novelo rakontas pri maljunulo, kies infanoj formigris de li, sed revenas vizite dum Kristnasko. Ĝi tamen ne havas kompletan formon, sed ŝajnas nur komenco de io pli ampleksa.

La plej gravaj eroj de la aro tamen estas la du finaj noveloj, kiuj aperis libroforme en 1943. Plej imponas Maljunulo migras. Ĝi estas bonega portreto psikologia de maljuna viro. La novelo estas trafa, homeca, plena de klarvido kaj komprenemo. Krome ĝi donas riĉan kaj profundan mediopriskribon el kampara Svedio. La novelo estas verkita en tria persono, "li-formo", sed senescepte konservas la perspektivon de la maljunulo.

Dume vagas ankaŭ liaj pensoj, tra pli ol sep pasintaj jardekoj en la hejmlando kaj en malproksima okcidento. Tiam foje okazas, ke li tute forgesas la kaŭzon kaj celon de sia irado kaj dum horoj estas for en siaj memoroj. Sed jen li vekiĝas el siaj pensoj, rigardas kun miro la fremdan pejzaĝon ĉirkaŭ si kaj demandas sin, kial li tie ĉi iras. Poste li rekonsciiĝas, memoras la virinojn kaj la filon. (p. 55)

Plej longa kaj eble plej grava el la naŭ noveloj estas Venĝo. Ĝi estas filozofia kaj morala novelo en realisma mantelo. Ĉi tie Engholm traktas homan malicon, ĝian kaŭzon kaj celon, kaj la sencon de venĝo - por la venĝanto, por la persono al kiu li venĝas, kaj por la ceteraj homoj. "Kian sencon havus tio?" (p. 73) demandas sin la ĉefrolanto, pensante pri eventuala venĝo pro antaŭlongaj malicaĵoj. Kaj malgraŭ liaj finaj vortoj: "Ne, ne, tio ne havas sencon" (p. 81), tamen la novelo havas nedeciditan finon. La aŭtoro havas la kuraĝon lasi al la leganto mem juĝi, kaj ne multe trudas al ni la ĝustan respondon. Se konsideri, ke la novelo aperis en 1943, tio estas fino kiu rivelas ion pri la sendependeco de Stellan Engholm.

La novelo Venĝo tamen havas ankaŭ malfortajn flankojn, kiujn mi rekonas de aliaj verkoj, precipe de la Torento-trilogio. Teknika malglataĵo troveblas en la maniero rakonti. La novelo havas unu ĉefan tempo-planon, kaj krome necesas sciigi kio okazis antaŭ ses jaroj. Tion la aŭtoro faras parte per dialogo inter restinta patrino kaj ŝia filo, formigrinta kaj nun revenanta vizite. Tio estus bonega metodo, tamen ilia dialoga rememorado ne aperas realisma, ĉar efektive ĝi ja estas informado al la leganto. Alia, pli grava problemo estas, ke la homoj ne nur agas kaj parolas, sed krome filozofie motivas kaj diskutas la sencon de siaj agoj. Ambaŭ tiuj problemoj fontas el la sinteno de Engholm al la realismo. Li efektive ne estis realisto, sed filozofia verkisto kiu uzis realisman formon. En ordo, sed pro tio li kredis, ke li povas rezigni la realismon, kiam ĝi ne konvenis al lia celo, ekzemple en la traktado de moralaj dilemoj.

Kiel evidentas el la supre diritaj vortoj, aldona temo de Venĝo estas la situacio de tiu, kiu formigris kaj poste revenas. "Li fariĝis homo sen hejmloko. En la ĉefurbo li ĉiam pensis pri sia naskiĝloko kiel pri sia vera hejmo, egale ĉu li tie loĝos aŭ ne. La reveno detruis tiun imagon" (p. 72). Tiun senton de fremdeco ĉiuloke, ĉiumedie, Stellan Engholm evidente bone konis. Klare, ĝi rekoneblas ankaŭ de multaj legantoj. Pro tiu kaj multaj aliaj detaloj, la noveloj ŝajnas pli legindaj kaj ĝueblaj de nuntempuloj, ol liaj romanoj.

Pri la stilo kaj lingvaĵo de la noveloj sufiĉus diri unu vorton, kiu signifas la plej altan gradon de rekomendo: Ili estas Engholmaj!

 

Via opinio pri Lupo sur Kapitolo, La