Titolo | Ora Pozidono, La | |
Aŭtoro | Julian Modest | |
Kategorio | Prozo originala / rakontoj | |
Prezo | 2.10 €, sesona rabato ekde 3 ekz. | |
Eldonloko, jaro | Budapeŝto, 1984 | |
Eldoninto | HEA | |
Klarigoj | Originale verkita rakonto. | |
ISBN/ISSN | 9635711328 | |
Formato | 68 paĝoj, 20 cm | |
Recenzoj | Bonvolu legi la recenzon pli malsupre La ora pozidono de Don Harlow Leontodoj en Nirvano de Sten Johansson | Aldonu |
Atenton, "Ora Pozidono, La" ne estas havebla!
Fonto: Fonto, n-ro 71, novembro 1986
Reta ligilo al la originalo: http://esperanto.net/literaturo/fo/orpozidonrec.html
Aldonita de A. G. (2004-10-11)
Julian Modest, kiu verŝajne jam por neniu estas aŭtoro nekonata aŭ nova, kun respektinda konsekvenco realigas sian koncepton prezenti en Esperanto la vivon de esperantistoj. Almenaŭ la gravajn epizodojn el ilia vivo. Nek la amplekso, nek la formo donas al "La ora Pozidono" la kvalitojn de larĝa epiko. Ne tion ja verŝajne aspiris la aŭtoro. En bone kongruantaj epizodoj li skizis kunplekton de la homaj sortoj, el kiuj eliĝis dramo, kiu finiĝas... aŭ evoluas, sed jam ekster la verko.
Vivama junulo aperas ĉe la bordo de Nigra Maro en renoma banloko kaj renkontas personojn, kiuj logas lin. Ĉefe la ĉarma Adèle - la francino - kiu kun siaj bulgaraj geamikoj interkompreniĝas per la internacia lingvo. La junulo facile trovas vojon al ili kaj baldaŭ ligiĝas kun ties tag- kaj vesperprogramoj. Sekve de la kunestado ekfloras afekcioj . . .
Oni povus montri al Modest kelkajn trosimpligojn de la rakontkonstruo. Li lernos. Sed oni jam nun rimarkas lian kapablon bone mastri per sentoj. Tre nature (verŝajne akorde kun la spertoj de la leganto) evoluas tiu delikata ŝpinajo de emocioj, el kiuj formiĝas la rilatoj inter ŝi kaj li; inter li kaj ili. Ne nur. Mi trovis en la scenoj iun simptomon de la Modesta talento - ludi per subtilaj kordotuŝoj kaj krei la sentodensan etoson, kiu puŝas la leganton travivadi kune kun la priskribitoj. En nacilingvaj literaturoj tiaj libroj estas la plej legataj, ĉar preskaŭ ĉiu povas rekoni en la skizitaj situacioj aŭ sin mem, aŭ ion sciatan, ĉu ion antaŭvideblan. Trovi tian vojon al la legantaro estas pruvo de aŭtora matureco.
Kaj kio aparte gravas, la marbordaj ripozantoj sciiĝas pri la internacia komunikilo aŭ eĉ uzas ĝin kun malkovra rezulto. En nia literaturo aperis jam kelkaj verkoj, kies aŭtoroj laŭ sufiĉe artefarita koncepto alkroĉis Esperanton al la situacioj. Julian Modest faras tion tre lerte, enplektante la lingvon en la memkompreneblan eventon, kio efikas multe pli racie.
"Eble ĉio okazis tiel rapide, ke Adèle ne sukcesis depreni sian piedon kaj enigi ĝin en la babuŝon aŭ eble ŝi eĉ ne provis fari tion. Ŝia eta nuda piedo karesis la suron de Leo!"
"Mi pene levis la alumetskatolon, kvazaŭ ĝi pezus unu tonon, kaj malkuraĝe mi metis ĝin sur la tablon, kvazaŭ bombon mi tenus en mia mano".
Diru, kion vi emas, sed ĉu en tiuj najbaraj frazoj ne estas ĝermo de dramo? Jes, kaj Julian solvas ĝin mature kiel tiu, kiu scipovas. Pozidono?... Memoru, ke ĉio okazas ĉe la marbordo.
Via opinio pri Ora Pozidono, La