Titolo | Terra | |
Aŭtoro | István Nemere | |
Kategorio | Prozo originala / romanoj | |
Prezo | Nehavebla | |
Eldonloko, jaro | Budapest, 1987 | |
Eldoninto | HEA | |
Klarigoj | Sciencfikcia romano pri forestonteca reveno de homa esploristo al la tero. | |
ISBN/ISSN | 9635711972 | |
Formato | 151 paĝoj, 19 cm | |
Recenzoj | Bonvolu legi la recenzon pli malsupre Kosma poezio, se vi ne lasos vin tediĝi de James F Cool | Aldonu |
Atenton, "Terra" ne estas havebla!
Fonto: Literatura Foiro
Reta ligilo al la originalo: http://esperanto.net/literaturo/lf/terrarec.html
Aldonita de A. G. (2004-10-12)
Yarkos fabelas. Li, vaganto de galaksioj, migrulo de la spacovojoj, rakontas al la loĝantoj de la sistemo Metastella pri la perdita edeno, pri la prahejmo de la homaro: pri Terra. La veron li maskas fabelo, ja aliel li ne rajtus ĝin eldiri. Kaj la publiko kredas la televidan fabelon.
Nemere fabelas. Li ne maskas sian sciencfikcian romanon alio ol ĝi estas: fabelo. Kaj pro tio ni, la legantaro, kredas lin. Li ja denove sukcesas leĝere, amuze verki, paroli pretekste de la futuro pri niaj zorgoj nunaj. La atentokapta kovrilo de Rita Lovag antaŭbildigas du obsedojn, por mi esencajn, de la libro: bunte brila televidil-kesto kaj hipnotiga virvizaĝo sur la ekrano memorigas, kiel hantas nian spiriton jam nun la potenco de amaskomunikiloj (tiusence la libro elvokis en mi scenojn el Ginger kaj Fred kaj La intervjuo de Fellini); sed la ĉeftemon tradukas por la okuloj la bluo kaj verdo de la paĝo, la vigle esperkolora titolo Terra. Ĉar la kerna penso de la romano, kies ago disvolviĝas en nun apenaŭ koncepteblaj foroj de la kosmo, estas la respondeco pri nia fragila, belega planedo Tero, ankoraŭ longe unusola vivejo de la malzorgema homaro. Ĉu niaj pranepoj, se ili ekzistos, devos honti pri forlasita, ruina rubejo, aŭ ĉu ili fiere pluvivos sur la verda planedo? - meditigas nin Nemere.
En la libro la Teraj loĝantoj sekretas por si la praplanedan freŝon de la naturo, konservante ĝin en sia splendid isolation. Anstataŭ plurakonti la sekvojn (legu la romanon!), mi riskas la komparon kun la "Subtera Elizeo", kion la esperanta kulturo signifas por
la ekstera mondo, se ne en ĝia efektivo, almenaŭ en siaj perspektivoj... Estas dubinde, ke Nemere pensis ankaŭ pri tiu paralelo, sed restas nedubeble, ke tiujn perspektivojn ankaŭ li alstrebas, per Terra la naŭan fojon.
Ĉu per literatura sukceso? Verdire, aliaj libroj liaj pli strikte ĉenis la atenton de la leganto. La ideala ĝenro por Terra estus ne romano, sed radiodramo aŭ despli televidfilmo; kelkfoje oni sentas, kiel ĉe certaj laŭkontrakte verkitaj romanoj de Jules Verne, ke la aŭtoro nepre intencis (kaj rutine sukcesis) atingi la kutiman amplekson de siaj libroj. Kiel en ĉiu bona aventurromano, ankaŭ en Terra samtempas plŭraj fadenoj, ili tamen ne povas krei la necesan streĉitecon - ne, ĉar plej emfazaj estas, konforme al lia rolo de fabelanto, la rememoroj de Yarkos, kiuj kompreneble ne prezentiĝas sur Proust-a, eĉ ne sur Vaha-nivelo. La karakteroj restas banale dudimensiaj, kio tute ne ĝenus, se oni ne havus tempon, pro la rapida sinsekvo de okazaĵoj, atenti pri tia detalo - fakte duaranga demando kaze de bone verkitaj suspenslibroj.
La lingvaĵo, plejparte ĝusta, ne pretendas je arteco. Lingvistikemuloj povas elfosi konsiderindan kvanton da hungarismoj; sed hungara influo ne povas klarigi la preferon por la kompleksa imperfekta kondicionalo... Ne mankas preseraroj, foje eĉ amuzaj: ili... eĉ konstruis artefaritajn insultojn... (P. 91).
Terra apartenas al tiu ĝojige plimultiĝanta aro da romanoj, el kies multo pli kaj pli ofte elaperos (-as!) verkoj valoraj, signifaj kaj aŭtente esperantaj.
Via opinio pri Terra