Titolo | Terra | |
Aŭtoro | István Nemere | |
Kategorio | Prozo originala / romanoj | |
Prezo | Nehavebla | |
Eldonloko, jaro | Budapest, 1987 | |
Eldoninto | HEA | |
Klarigoj | Sciencfikcia romano pri forestonteca reveno de homa esploristo al la tero. | |
ISBN/ISSN | 9635711972 | |
Formato | 151 paĝoj, 19 cm | |
Recenzoj | TERRA de István Nemere de István Ertl Bonvolu legi la recenzon pli malsupre | Aldonu |
Atenton, "Terra" ne estas havebla!
Fonto: Esperanto
Reta ligilo al la originalo: http://esperanto.net/literaturo/uea/terrarec.html
Aldonita de A. G. (2004-10-12)
Yarkos, la fabelisto, pretendas esti esplorinta Terra-n. Yarkos, la esploristo, fabelos televide pri Terra. Dekmil jarojn en la estonteco, ni sekvos la programon. Kaj kun ni la instancoj de galaksio Metastella, kiujn la programo maltrankviligas pro la herezaj supozoj, ke ĉiuj homoj en la konata universo praparencas kun teranoj; kaj ke tiuj teranoj iam murdis, militis, kaj detruis sian patrinan planedon, Samtempe, mistera hermafrodito ŝteltrovas kaj detruas la lastan atestaĵon, ke Terra fakte ie ekzistas.
István Nemere, sendube la plej produktema romanisto iam ajn en Esperantujo, laŭ sia meritplena kutimo celas kaj kapteman intrigon kaj meditindan idearon, Ĉi-verke li strebas kontentigi la du ĉefajn grupojn da sciencfikci-amatoroj. Sed tiuj, kiuj preferas ekscitajn kosmajn aventurojn trovos la intrigon de Terra iom monotona. Kaj tiuj, kiuj serĉas en sciencfikcio pensigajn supozojn pri la universo trovos la spekulativon ne tute originala.
Nek la intrigo nek la bildo de la estonteco plene konvinkas. Kiel Yarkos povas samtempe furori kiel universale konata fabelisto kaj pasigi jardekojn en hibernigilo survoje al universrandaj galaksioj? Ĉu verŝajne, ke dum dekmilo da jaroj la homoj solvis la plej gravajn problemojn pri intergalaksia veturado kaj pri medicino, sed ke la uzo, funkcio kaj aspekto de komputoroj ne esence ŝanĝiĝis de tiaj, kiaj ili estis en 1985? Ĉu estontece, kvazaŭ en 1960, reaperos sur la televidaj ekranoj kaj eĉ entuziasmigos la spektantojn iu kapo, kiu nur paroladas, sen helpo de ajnaj bildoj aŭ grafikaĵoj? Kiel imageblas kosma Jacques Cousteau sen kameraoj nek filmo?
Je la kredito de Nemere, la ekspluato de la konceptoj estas ofte lerta. La rakontarto, nekutima, tamen efikas. La diskutoj pri la origino de la homoj, de la spaco kaj tempo evoluas nepercepteble en kosman poezion. Aparte sukcesas la ekologia himno al la belaĵoj de Terra. La romano ja starigas demandojn pri la universo kaj ties enloĝantoj, sugestas plurajn respondojn, sed lasas, ke la legantoj plu meditu.
Terra ne facile legeblas. La legantoj penu preteratenti la svarmantajn preserarojn. Ili ne cedu al la tediĝemo de la unuaj paĝoj, kaj ne senkuraĝiĝu en la senĉapitra maro da teksto. Sed ili ne dubu, ke atentan legon, prefere eĉ re-legon, ĉi tiu romano rekompencos plene.
Via opinio pri Terra