Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Promeso en obskuro
Titolo Promeso en obskuro
Noveloj
 
Aŭtoro Manuel de Seabra 
KategorioProzo originala / rakontoj
Prezo 10.50 €, triona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroVieno, 1997 
EldonintoIEM 
KlarigojRakontoj pri amo aĉetebla kaj ties implikoj.
ISBN/ISSN3901752072 
Formato 110 paĝoj, 23 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Leginda kaj senhipokrita de Sten Johansson
Recenzo de Valentin Melnikov
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Jorge Camacho

Soluloj kaj putinoj

Fonto: Esperanto, 1999
Reta ligilo al la originalo: http://esperanto.net/literaturo/novel/paneobskur.html
Aldonita de A. G. (2004-10-12)

"La paneo" konsistas el 12 noveloj de Serĝo Elgo (laŭdire pseŭdonomo de bone konata franco). Kvinon el ili karakterizas mistera, sonĝeca aŭ fantasta rakontfadeno (rekte sciencfikcia en unu kazo), dum la ceteraj pritraktas la vivojn de diversaj nuntempuloj, ofte solecaj aŭ solemaj, kun insista ripeto de etosoj kaj, ĉefe, de temoj: (re)enamiĝoj, elreviĝoj, pase-nostalgio... Ekzemple, "Dimanĉa trajno" rakontas pri ia paradizo paralela, kvazaŭ malekzotika Ŝangrilao, sed pli vere kaj verve ol Valano en "Tien!". En "Murdisto?" oni dubas, ĉu temas pri sonĝo aŭ konfeso. Krom tiuj du, miaj preferataj pecoj estas "Fotobildoj", "Respegulaĵoj" kaj "Branĉofaskoj", pri homaj re- kaj mis-renkontoj.

Nek lingve nek enhave Elgo ambicias revolucii nian prozon. Ĉi verkon mi etiketus "serioze distra". Li verkas en stilo senpretende flua, eleganta, bele simpla. La lingvon li mastras kvazaŭ denaske, sed li detenas sin de provoj virtuozi aŭ de skolismoj. Kiel preskaŭ ĉiuj nuntempaj originalaj prozistoj ***, ankaŭ li uzas jen kaj jen neologismojn: "aperti", "ĉipa", "friska", "ĵinso", "lanta", "liva", "nupto", "olda"... kaj eĉ "sor-" kaj "sob-". Plurfoje li lasas infinitivon post ajna prepozicio (ofte kun helpa intermeto de adverbo aŭ pronomo), aŭ forigas silabeton en derivaĵoj de "aŭ-adverboj" ("hiera", "morgo"), sed, en esperanto tiel proksima al la pirona idealo de "la bona lingvo", ĉi apartaĵojn de Elgo mi rigardus licencoj.

Ĉu direblas la samo pri "Promeso en obskuro"? Ne tute. En ĝi troveblas neologismoj eble iom pli abunde kaj aŭdace: la oportuna "fotri" (vulgara sinonimo de "ĉikani"), la kialnea "ŝaruto" (manfarita cigaredo, rulaĵo; parenteze, el kiu lingvo?) aŭ la strange enkondukita "recente" (por "antaŭ ne longe") anst. la beletre jam tradicia "nelge". Tamen la problemoj kuŝas aliloke. Jen vortoj aperas senklarige: "bakŝiŝo", "o kej", "parkometro", "baro" (por startrinkejo), "anizo" (por aniza brando aŭ likvoro; ĉu "kafo", "teo" kaj "kolao" pravigus tian uzon?); iberlingvismoj kiel "bufalo" anst. "bubalo", "karamelo" anst. "bombono", "profesoro" anst. "instruisto" (licea), "farbita" anst. "ŝminkita" kaj eĉ "plato" anst. "telero", aŭ la ofta apero de "ke" antaŭ u-modo; jen legeblas misformoj kiel "bolŝevikoj" anst. "bolŝevistoj", "pezigi" anst. "pesi", "rezigni" anst. "rezignacii", "ŝrumpita" kaj "indignite" anst. la sole eblaj "-inta" kaj "-inte", "Ŝanghajo" kaj "Danzigo" malgraŭ la pivaj "Ŝanhajo" kaj "Dancigo", aŭ (kiel ĉe Elgo) stumbligaj infinitivoj senpere post prepozicioj; jen, fine, konsternas la tohuvabohuo koncerne interjekciojn ("ah", "eh", "eĥ", "uĥ"!).

Kvankam literature Seabra montriĝas multe pli matura, interesa kaj metieca ol Elgo, ĉi tiu venkus en stila komparo. Kial? Ĉar la lingvaĵo de Seabra sonas iom malglate, malnature, kvazaŭ traduko, kiel se mankus al li en esperanto voĉo kaj tono propraj. Ankaŭ ĉe Nemere, alia profesia (kaj plurlingva) verkisto, troveblis similaj malglataĵoj. Malkiel en nacilingvaj eldonejoj, en Esperantujo mankas profesiaj (t.e. salajrataj) korektistoj kaj editoroj, kaj do ni trovas, ke nur verkoj de perfektemaj, stilkaresaj, lingvotornaj esperantuloj aperas en formo (sufiĉe) senerara. Eldonistoj sciu, ke tiaj makuletoj efikas fiŝ-oste en la gorĝo de librofrandaj beletremuloj, kaj ĝuste pro tio la verkoj de Seabra riskas ne ricevi saman aprezon inter ni kiel en la publikoj kataluna kaj portugala.

Nun, bonŝance, tiuj mankoj ne malebligas plezuran legon de la libro. Kataluniĝinta portugalo, profesie verkisto kaj tradukisto, senlaca kosmopolito kaj poligloto, Manuel de Seabra (n. 19??) prezentas kolekton de 23 noveloj kun la komuna temo "putinoj" (ĉi vorton uzadas li mem tra la novelaro). Kiel la aŭtoro klarigas kolofone, li verkis ilin en diversaj periodoj de sia vivo (de 1948 ĝis nun) "kiel teknikajn kaj lingvajn ekzercojn por provi [sian] verkistan maturecon, kaj ili estis konstante reviziataj kaj prilaborataj. Preskaŭ ĉiuj spertis grandajn metamorfozojn (kelkfoje pasante tra pli ol unu lingvo) ekde sia komenca, burĝona, Esperanta stadio ĝis sia fina versio por aperi en [ĉi] definitiva eldono".

Seabra priskribas la kruelan kaj obskuran, humiligan vivon de putinoj el ilia propra viv-(ne nur vid- aŭ fik-)punkto. Kruelo kaj obskuro, tra kiuj oni tamen devas vivi en ĉi mondo de punitoj kaj putinoj. Sed li prezentas ankaŭ la puron, fidelon kaj dignon de putinoj, foje amuze, humure, okulsigne, neniam kun larmomelka kompato. Putinoj en dezerto, en Barato, Iberujo, Mediteraneo, Papuujo, Brazilo, en la neelĉerpeblaj putinujoj de Usono kaj Eŭropo.

Jam de la tria novelo oni atendas la frazon, kiu elmontros la putinecon de la historio, kaj li sukcesas prezenti la situaciojn nove, tamen kredeble. Lerte li envoĉiĝas en la personojn, per kelkaj frazoj li transmetas nin en etoson aŭ atmosferon foran kaj nekonatan, kvankam ĉi-mondan kaj eble samtempan. Malgraŭ kelke da noveloj kun fino iom plumpa, hasta aŭ antaŭvidebla, en la plimulto li kreas veran literaturon, ne surogaton por snoboj. Sentabue li prozas pri oldiĝo de putinoj, pri violento kontraŭ ili (kaj kontraŭ virinoj ĝenerale), pri travestiuloj kaj transseksuloj, pri putinistoj, pri viroj el la vidpunkto de (certaj) inoj... Umas en lia prozo ne la kabinetaj, anekdotaj E-putinoj de Beaucaire, sed la matraculinoj anonimaj kaj grand-animaj de nia hipokrita liberalisma mondo. Seabra evidentiĝas ne afekta, sed aŭtenta, maldekstrulo. Ĉar fakte ni ĉiuj vole-nevole nin prostituas: kiu rutinas, tiu putinas.

Jen do la leginda Seabra, kun stilo malpli eleganta kaj flua ol la plej bonaj Steele kaj Johansson, kaj tamen anime (ne lingve!) iel parenca al la romanoj de Piĉ. Kvazaŭ esperanta ekvivalento de la t.n. dirta ***, realismo de Bukowski kaj Carver, aŭ de la barcelona poeto Fonollosa, malgraŭ la miliardo da diferencoj. Pri gustoj oni ne disput(in)u, jen do mia sepstela elekto: "Princinoj de la dezerto", "La karmo kaj la jonio" (ludo de kontrastoj), "Haringoj por Julieta" (nedubeble stranga perversio), "La vento el la insuloj" (kun angoriga, amarega fino), "Promeso en obskuro" (ekstremeca, se mi rajtas ĝin diri), "La junulo kun la valizo" kaj "Ploranta Eŭropo" (la granda patrino/putino/diino de ĉiuj popoloj). Resume, kolekto, kiu min agrable surprizis, tenadis mian atenton, kaj kiun mi rekomendas sincere kaj putine.

 

Via opinio pri Promeso en obskuro