Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Sferoj 8
Titolo Sferoj 8
 
Aŭtoro Div. aŭtoroj 
KategorioProzo originala / rakontoj
Prezo 9.00 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroSantander, 1993 
EldonintoGrupo Nifo 
Klarigoj18 sciencfikciaj rakontoj de 12 E-aŭtoroj.
KontribuantojKomp. M. Gutiérrez Adúriz 
ISBN/ISSN8460465926 
Formato 144 paĝoj, 18 cm 
Karakterizoj Ilus 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

Atenton, "Sferoj 8" ne estas havebla!


Recenzo de Abel Montagut

Belbilde kaj belbinde

Fonto: Literatura Foiro, n-ro 147 / februaro 1994
Reta ligilo al la originalo: http://esperanto.net/literaturo/lf/sfer8rec.html
Aldonita de A. G. (2004-10-12)

Puŝata de nevideblaj ondoj, nia planedo, la Tero, daŭre drivas sur la senfinaj maroj de la universo ale al nekonata celo. Tiel komenciĝas la prezento de la libro fare de la kompilinto, Miguel Gutierrez Adúriz. Temas pri la tria volumo kun ekskluzive esperantlingvaj originalaj noveloj el la jam okvoluma belbilde eldonita serio SFEROJ, kie Grupo Nifo aperigas sciencfikciajn kaj/aŭ fantastajn rakontojn.

Kiel tuto ĝi vere elstaras. La rakontoj, ĉefe mallongaj pecoj tre agrable legeblaj, rekte sugestas pri multaj nuntempaĵoj. Neniu supozu ke li trovos eskapismon aŭ eterismon. Deeksteras aŭ alitempas la perspektivo sed la pritraktataj aferoj estas homaj kaj brule aktualaj. La 142-paĝan volumon konsistigas 18 rakontoj el 12 aŭtoroj, t.e., laŭapere: István Nemere, Arnoldo Aguila, Ksavero Moleono, Claus J. Günkel, Apáti Kovács Béla, Liven Dek, Pekka Virtanen, Alberto Franco, Georgo Kamaĉo, S. Labrador, Gunnar Gällmo kaj Bernard Golden.

Jen kelkaj titoloj, temoj kaj prijuĝoj:

Video-homo, pri la neregebla kaj sensentivigita povo de la aŭdvidaj amaskomunikiloj aŭ de troa videospeklado. Eĉ pri tio, pri la manko de interhoma kompreniĝo. La apogpunkto, trafa kritiko pri la (esperantlingva) Fina Venko, leginda de ĉiu pracelisto. Leteroj el la jaro 2612, pri la detruindeco kaj detruoteco de la homoj. Kredo, pri religia malpaco. (La rakonto taŭge komenciĝas, sed ĝi disvolviĝas al priskribo de katedralo kaj mankas proporcio inter detaloj kaj gvidaj ideoj. Ĉefe la solvo estas nekontentiga.) Reklamo, pri la relativeco de nia mondpercepto. (Ĝi preskaŭ plene trafas, sed io misas: verŝajne erareto je perspektivo. La teksto diras pri surekrana virino: Ŝi estis terura vidaĵo, sed por la enrakonta spektanto, nia vera travidilo, ŝi ja ne estis tia.)

Mi estas fatraso, simpla kaj lazure klara rakonto, sugesta, i.a., pri fanatismo kaj pri memcentrismo. La hiko, naive bela, mikso de fabelaj elementoj kun sciencfikciaĵoj, pri la interna povo de ordinaraj homoj. Ĉi tiu sukcesa rakonto kontrastas al La fabelo pri la intergalaksia kamparano, kie la aŭtoro similforme kunfluigas fabelajn kaj sciencfikciajn ingrediencojn, sed la rezulto estas kliŝa, ĝi tro videble kopias la strukturon kaj disvolviĝon de tradicia fabelo, kaj superabundas laŭfrazaj ripetoj.

Eĉ miaj okuloj jam violas, tre penetrema provo kompreni aliestulajn reagojn kaj sentojn. Markampo, malfacile legebla, eble ĝuste pri la tuthomara kaj pri la individua internaj kaosoj. Linie-antaŭen, ĉi tiu rakonto elpintas kiel literatura artverko: 15 fragmentoj kun diversaj proponataj legordoj, kiuj malfermas novajn perspektivojn pri la utilo de la propra pensado kaj legado. La donanto, pri la eblo atingi senmortecon; kun fino neekspluatita rilate al ĉi ties dezirindeco, sed kun entute interesa perspektivo. La unua interplaneda konferenco pri esplorado de Marso, iom stereotipa kaj laŭ uniforma sciencraporta skemo; ĝi sentigas nostalgion al Ray Bradbury.

Ni menciu kelkajn prilingvajn rimarketojn: en Videohomo ĝenetas eventuale sennecese postmetitaj pronomoj, kvankam tio estas nur disaj lentugoj, kiuj ne vualas la belecon de la vizaĝo.

La formo ambaj, uzata kaj glosata en La donanto, verŝajne pliampleksigas la esprimeblojn per plu- aŭ retroformado de ambo, ambe, ambajn, ambi, sed oni ne for-anatemu la klasikan ambaŭ per la sennuanca aserto ke ĝi estas adjektivo: ankaŭ la numeraloj estas iasence adjektivoj, tamen ...

Entute leginda kaj pensiga novelaro. Cetere, avantaĝe montrebla kaj donacebla al geamikoj, eĉ ne esperantlingvaj, ĉar kun 20 temrilataj desegnoj kaj tutkolora kovrila bildo.

 

Via opinio pri Sferoj 8