Titolo | Vivo de Prometeo | |
Aŭtoro | B. Tornado (ps. de Boris Tokarev) | |
Kategorio | Poezio originala | |
Prezo | 9.90 €, sesona rabato ekde 3 ekz. | |
Eldonloko, jaro | Moskvo, 1996 | |
Eldoninto | Impeto | |
Klarigoj | Flue legebla epopeo (pli ol 10 000 versoj) pri la homa gento en praepoko. | |
ISBN/ISSN | 5716100317 | |
Formato | 263 paĝoj, 20 cm | |
Recenzoj | Bonvolu legi la recenzon pli malsupre | Aldonu |
Fonto: Esperanto, 1998
Reta ligilo al la originalo: http://esperanto.net/literaturo/uea/vivprometerec.html
Aldonita de A. G. (2004-10-12)
Kiel konate, en la klasika mitologio Prometeo estas la genio de la fajro, iniciatinto de la civilizacio. Li formis la homon el surtera argilo kaj kiel animon donis al li la fajron ŝtelitan el la ĉielo.
La aŭtoro de ĉi tiu epopeo de la homaro atribuas lian nomon al la homo kiu, por sin defendi de malvarmo, komence povis kalkuli sole je fajro el trunko hazarde ekbrulanta pro trafo de fulmo, ne ŝtelita, sed falinta el la ĉielo kaj kun ekstrema zorgo konservata. Tiam la simbola figuro Peo malkovras ke ne necesas atendi la naturan ekeston de fajro, sed ke per interfrotado de du silikpecoj eblas ĝin estigi, kie kaj kiam konvene, kaj ankaŭ ĝin regi. Tiel komenciĝas la progreso de la homaro, ekzemple pro la eblo pli longe teni manĝebla la nutraĵon, eliminante la neceson eliri por akiri freŝan ĉasaĵon ĉiufoje kiam malsato premas. Same, la fajro hardas lignon, kiu tiel taŭgas por fabriki ĉasilojn kaj armilojn, pli rapide ol per polurado de ŝtono. La ŝparitan tempon la homo nun povas uzi por plua pensado, inventado de utilaĵoj, kiel ekzemple la rado, ekestinta el ruliĝanta trunko, pafarko kaj muzik-instrumento el streĉita kordo, kaj eĉ por arta kreado. Li ankaŭ ne plu bezonas konstante forvagi, sekvante migrantajn bestojn, kaj lernas kultivi la grundon kaj malsovaĝigi bestojn, produktante surloke kion li antaŭe hazarde kaj nur pene trovis. Li ankaŭ komprenas ke per la formado de pli kaj pli ampleksaj grupiĝoj -- familioj kaj klanoj -- li pli bone povas sin protekti kontraŭ la hazardoj de la medio kaj de la agresemo de siaj kunhomoj.
Evidente Peo simbolas la pioniron, la homon kiu en multaj sinsekvaj generacioj portas sian kontribuon al la progreso.
Ĉio tio estas rakontita versforme, kiel decas al epopeo, tamen ne per klasika aleksandro aŭ deksilabo, sed per sepsilabaj rimitaj versoj, facile fluantaj kvazaŭ prozo. Multaj mikroilustraĵoj de bestoj, krom la surkovrila ŝtonepokulo, ornamas ĉi tiun legindan verkon.
Via opinio pri Vivo de Prometeo