Titolo | Music of David Gaines, The | |
Aŭtoro |
David Gaines |
Kategorio | KD-oj |
Prezo | 15.00 €, sesona rabato ekde 3 ekz. |
Eldonloko, jaro | Woburn, 2001 |
Eldoninto | MMC Recordings |
Klarigoj | Du muzikpecoj de usona komponisto: "Konĉerto por eŭfoniumo kaj orkestro" kaj "Simfonio n-ro 1 "Esperanto"", kun partopreno de la Moravia Filharmonia Orkestro. |
Kontribuantoj | Jiři Vydra, eŭfoniumo; Kimball Wheeler, mezosopranulino |
Karakterizoj | 12-paĝa broŝuro; 52 min |
Recenzoj | Bonvolu legi la recenzon pli malsupre | Aldonu |
Atenton, "Music of David Gaines, The" ne estas havebla!
Recenzo de Cornelia Bătrânca
Ĉefverko originale nia
Fonto: Revuo Esperanto, aprilo 2004
Aldonita de Andrej Grigorjevskij (2004-04-06)
Ne malmultas la muzikeventoj ligitaj al la lingvo Esperanto, sed laŭŝajne ili servas unuavice la praktikadon de la internacia lingvo pere de voĉaj verkoj solistaj aŭ ĥoraj, pli-malpli kultaj. For de la ideo minimumigi la gravecon kaj belecon de la muziko utiligata kiel harmonia portanto de la vorto, ni ne rajtas preteratenti la gravecon de la rimarkenda apero de KD portanta la subskribon de la usona komponisto David Gaines.
La du ampleksaj muzikaĵoj – Konĉerto por eŭfoniumo kaj orkestro, respektive Simfonio n-ro 1, subtitolita Esperanto, certagrade ŝuldaj al la novklasika tekniko verki – spegulas samtempe videblajn intencojn de integriĝo en nuntempecon, sed frapas antaŭ ĉio per la originaleco de la aŭtoro. La akompanaj klarignotoj, subskribitaj de Reynold Meni, verkitaj el komponista vidpunkto, konsistigas necesan kaj taŭgan revuon de la arĥitekturaj komponantoj kaj de la orkestra koloraturo, kio igas neutila priskriban aliron, anstataŭ kiun ni preferas la rivelon, el vidpunkto tute persona, de kelkaj aspektoj de originaleco.
La muziko de David Gaines sonas fakte kiel provoko, altirante la atenton al la intima intenco de la komponisto konforme al la elmontro de ties ĉi propra profesia identeco (tiu de fakulo-instrumentisto), konfirmata de la vizitkarto de mondcivitano por kiu Esperanto signifas samtempe lingvon kaj principon. Ĉi-sence, la konĉerto esprimas publikan deklaron, simultane rivelante la praan formiĝon de la muzikisto, dum la simfonio elmontras veran kredon de la homo – laŭ konvinkoj profunde engaĝitaj.
Ni spektas, do, unue premieran elmontron celantan reporti sur la scenejon blovinstrumenton malĝuste neglektatan – la eŭfoniumon – apartenantan al la familio de latuninstrumentoj tipaj por fanfaro kaj konstrue proksiman al la baritona tjubo. Ellaborante tian partituron, la aŭtoro proponas al si multe pli ol tembran rememorigon kiam li metas la instrumenton sur la unuan planon de la sonscenaro. La elekto de la konĉerta ĝenro – neniel facila el komponista vidpunkto, postulante perfektan regon de la procedoj supermeti la solistan kaj orkestran planojn – respondas fakte al ampleksa pledo por la rekonsidero de la instrumento se enkalkuli ĝiajn multajn kapablojn – kaj pure teknikajn kaj, precipe, esprimivajn.
La admirinda prezentado de la ludensemblo plene kontribuas al la realigo de la kreadakto, plene servante la malfacilan surprenitan taskon per grupigo de elitaj artistoj kiel la instrumentisto Jiří Vydra kaj la dirigento Vít Micka, ĉe la pupitro de la Moravia Filharmonia Orkestro.
Tute originala per si mem, la dua verko de la KD rivelas la saman preferon por la monumenta ĝenro, emante ĉi-foje al deklara celo rilate Esperanton kun la kialo evidentigi principon kaj implicite vivmanieron. Ektrakti la simfonian ciklon signifas la klarig-establon de la eksplicita sonora kadro por la plenumo de la proponita deziro, baze de la surpriza plektiĝo de la orkestra parto, ja ampleksa, kun la mezosoprana solo. La kvar arĥitekturaj blokoj – specifaj al ĉi ĝenro – determinatas de mesaĝoj respondaj al ideaj kaj literaturaj serioj, enradikiĝintaj en la Esperanta kulturo, celantaj certigi – malgraŭ la diversa temaro – la kontinuecon de la tuto per la enhavo konsekvence batala. La voĉa fadeno – subtile integrita en la harmonian teksaĵon – rivelas la profundan kredon de la aŭtoro, ligitan al libereco, amo kaj paco, en taŭga rilatigo de la teksto kantata kun la etoso sugestata en la instrumenta plano, difinanta la juntojn de la simfonia konstruaĵo. Tiel la literaturaj sencoj aliĝas al la melodi-harmoniaj direktoj, determinante la retorikon de la movimentoj, konforme al la jenaj fontoj: la parolado de L.L. Zamenhof okaze de la Universala Kongreso de Esperanto (Washington, 1910), versoj de Marjorie Boulton kaj Penka Papazova kaj, fine, kvazaŭ elmontro de sentema poezia stato, versoj de David Gaines mem. Indas mencii la esceptan kvaliton de la solista prezentado de Kimball Wheeler, mezosopranulino kies valoro altiĝas sendube je la nivelo de la teknikaj kaj esprimaj postuloj de la partituro.
Antaŭ ol meti la finan punkton al la kurtaj konsideroj pri la du verkoj, ni ŝatus atentigi pri la estetika aspekto rilata la ellaboron de la lingvaĵo. Se la komponisto preferas resti en la tonala kampo – aŭtentikigante sin kiel novklasikulo sur la fono de la diversaj evoluoj de la nuntempa muziko – lia gesto praviĝas per la videbla intenco atentigi ideplane pri problemoj. Deduktiĝas el tio la neceso transpasi la sterilan spacon de utopiaj asertoj kaj, implicite, la neceso riveli certecojn; alie, la rezigno pri tonaleco signifus penetri en labilan sferon kiu al la komponisto ne aparte agrablas. Jen kial la surscenejigoj celas sonorajn disvolviĝojn inter la limoj de kompleksaj strukturformoj, konforme al la eblo riveli la enhavon. Tia maniero konkretigi muziksfere rilatas evidente al difina aspekto kaj samtempe konsistigas tion kion ni nomis la orginaleco de David Gaines.
Via opinio pri Music of David Gaines, The