Titolo | Speguliĝoj Poezio | |
Aŭtoro | Vimala Devi | |
Kategorio | Poezio originala | |
Prezo | 3.90 €, sesona rabato ekde 3 ekz. | |
Eldonloko, jaro | Thaumiers, 1998 | |
Eldoninto | La KancerKliniko | |
Klarigoj | Mallongaj poemoj dialogas kun diversaŭtoraj citaĵoj. | |
ISBN/ISSN | 8492124717 | |
Formato | 24 paĝoj, 24 cm | |
Recenzoj | Bukeda krono kun vera diademo de Petro Braŭn Bonvolu legi la recenzon pli malsupre | Aldonu |
Fonto: La Gazeto
Reta ligilo al la originalo: http://esperanto.net/literaturo/lg/speguligrec.html
Aldonita de A. G. (2004-10-18)
Ni rigardas nin mem en spegulo. Povas esti spegulo tiu vitra ajo, povas esti la okuloj de proksimulo aŭ eĉ la nevidebla animo. Ni demandas nin: kiu mi estas? Kion mi vidas? Nur min hodiaŭ? Mia vizaĝo interligas mian pasintecon, nunon kaj estontecon. Ni spegulas kaj reflektas, se ni atente spektas, tutan universon de pensoj, memoroj, sentoj, esperoj, gajeco kaj tristeco, kiuj restos por ĉiam en nia vizaĝo. Tiuj ĉi atestas nian eksteran kaj inteman vivon.
La motivo de la spegulo havas longan tradicion en la mondliteraturo. En la mezepoko, libroj kun la vorto spegulo (speculum) ofte traktis la homan moralon kaj helpis la homojn, donante sekvindajn konsilojn pri socia kaj morala konduto. Vimala Devi en siaj poemoj ne nur montras sociajn kaj moralajn aspektojn de nia ĉiutaga vivo, sed aldone malfermas la rigardon al la mensa kaj spirita flanko de la ekzistado.
Vimala Devi sukcesas tra la poemaro Speguliĝoj elvoki ĝuste la impreson de spegula akso, kiu ebligas kunligi la realan, tute palpeblan vivon kun tiu mondo kiu troviĝas trans nia teknika, malvarma kaj ofte soleca vivo.
Tute kontraŭe al la antikva mito de Narciso, la individuo(j) en la poemoj de Vimala Devi neniam nur restas ĉe si mem, enamiĝante de la egoo - sed transpasas la limon al la proksimulo, kaj serĉas konstante la komunan ideon de pli humana estonto (ekzemple en Solidareco).
En la 18 poemoj, kiuj formas ĉi tiun etan poemaron, la verkistino brile prezentas diversajn vivsituaciojn de nia moderna tempo. Temoj kiel soleco, hasto kaj duboj najbare staras apud la centraj ideoj de sopiro pri evoluo al pozitiva, solidara kaj harmonia vivo.
La poemoj estas liberstile verkitaj: tri el ili portas titolon, 12 portas anstataŭ titolo moton kaj tri pliaj havas nek titolon, nek moton. La granda nombro de poemoj kun enkonduka frazo en diversaj lingvoj konfuzas unuamomente la leganton - tamen ĝi vekas ĉiam la scivolemon eltrovi la rilaton inter tiu enkonduko kaj la verkaĵo mem.
Via opinio pri Speguliĝoj