Titolo | Mistero ĉe Nigra Lago Originala romaneto por infanoj | |
Aŭtoro | Sten Johansson | |
Kategorio | Simplaj legaĵoj kaj infanlibroj | |
Prezo | 5.70 €, sesona rabato ekde 3 ekz. | |
Eldonloko, jaro | Skövde, 1997 | |
Eldoninto | Al-fab-et-o | |
Klarigoj | Ses E-parolantaj infanoj spertas aventuron dum ferio. | |
Formato | 80 paĝoj, 21 cm | |
Karakterizoj | Ilus | |
Recenzoj | Aventuro kaj humuro de Manuel Gonzalez Bone verki por infanoj duoble malfacilas de Paul Gubbins Bonvolu legi la recenzon pli malsupre | Aldonu |
Atenton, "Mistero ĉe Nigra Lago" ne estas havebla!
Reta ligilo al la originalo: http://www.harlows.org/don/reviews/mistero_e_nigra_lago.php
Aldonita de AG (2004-10-19)
Ĉi tiu romaneto celas pliparte la saman grupon de gejunuloj, kiel la anglalingva romano de Sylvan ZAFT La Sekreta Lingvo de Peter Jameson ― nome, tiujn 10-15-jarajn. Ĝi estas nelonga, verkita en relative simpla lingvaĵo, kaj traktas du el la tradiciaj temoj de gejunula literaturo: reveno al la bela naturo kaj solvo fare de junaj homoj de krimo.
Temas pri ses gejunuloj en la sveda urbo (ĉu fikcia?) Aaköping. Timo kaj Fredrik estas … nu, ni diru “kvazaŭfratoj” (ilia parenceco neniam estis tute klara al mi; temis pri familio kiu travivis diversajn eksgeedziĝojn kaj regeedziĝojn). Parto de la aktuala familio volis trudi al ili lerni Esperanton, lingvon evidente senutilan, kaj estas miriga afero por Fredrik kiam, unu tagon en McDonald’s, li aŭdas du aliajn geknabojn interparoli en la sama lingvo. Tiuj estis Saŝa kaj Nataŝa, gefratoj kiuj lastatempe migris al Svedio el Moskvo. Post nelonge, kiam Timo venas al Aaköping por la somera ferio, li alportas la adreson de du aliaj Esperanto-parolantaj geknaboj, Marko kaj Eva Nagy, kiuj antaŭ kelkaj jaroj migris el Beograd (kvankam la patro estas etna hungaro el Jugoslavio kaj la patrino estas kroatino). Tuj, la ses geknaboj fariĝas bonaj geamikoj, kaj komencas kune vagi en la naturo, kie ili eltrovas belan lagon kun bela insulo, kie ili povas tendumi. Sed proksime al ili troviĝas kabano, kiun frekventas du krimuloj, kiujn Marko antaŭe renkontis en la industria parto de la urbo. Kion ili faras? La geknaboj sentas la bezonon solvi tion …
Denove, temas pri relative leĝera kaj facila legado. En la fino estas dupaĝa glosaro, kiu enhavas ne nur specialajn vortojn kiel “kolimbo”, “miriko” (1) kaj “perko”, sed ankaŭ kelkajn relative facilajn kunmetaĵojn (“akvolilio”, “pendseruro”).
Via opinio pri Mistero ĉe Nigra Lago