Titolo | Kaj tiam floris la ĉerizarboj... | |
Aŭtoro | Aira Kankkunen | |
Kategorio | Prozo originala / rakontoj | |
Prezo | 9.00 €, sesona rabato ekde 3 ekz. | |
Eldonloko, jaro | Göteborg, 1997 | |
Eldoninto | Aira Kankkunen | |
Klarigoj | Rakontetoj pri "sortoŝanĝoj", pripensigaj. | |
ISBN/ISSN | 9197246387 | |
Formato | 127 paĝoj, 21 cm | |
Recenzoj | Bonvolu legi la recenzon pli malsupre | Aldonu |
Atenton, "Kaj tiam floris la ĉerizarboj..." ne estas havebla!
Reta ligilo al la originalo: http://esperanto.net/literaturo/novel/novlibr/florcerizrec.html
Aldonita de A. G. (2004-10-19)
Aira Kankkunen konatiĝis komence de la naŭdekaj jaroj pro poemoj premiitaj en la Belartaj Konkursoj, sed per Kaj tiam floris la ĉerizarboj... ŝi montras sian novelistan flankon. La kolekto estas dividita en du partojn, unu kun novelecaj rakontoj, ofte en kamparaj medioj de pli frua tempo, kaj dua kun plejparte filozofiecaj pensoj kaj naturobservoj. La literatura nivelo de la noveloj estas tre varia. Troviĝas kelkaj bonegaj, konvinkaj, maturaj noveloj. Ekzemple Ĉe la enigmo de vivkreiĝo kaj Vakcinado estas tre bonaj rakontoj el infana perspektivo en epoko, kiam oni preferis kaŝi eĉ simplajn verojn al la infanoj. Ankaŭ Medaloj estas sukcesa, amara - eĉ indigna - teksto pri la kondiĉoj de virinoj. Kaj la titola novelo Kaj tiam floris la ĉerizarboj... prezentas la vivon de virino en bone konceptita formo. Sed jam en tiu laste nomita oni trovas porcion da troa sentimentaleco aŭ patoseco, kiu en aliaj noveloj iom detruas la finan efikon. Ekzemple en Armas-Onni, bonega, versimila rakonto pri neglektita kaj mistraktita infano, la aŭtoro almetas nebonan finon, kiu rompas la stilon de la ĝistiama rakonto. Efektive, la fino tre gravas por konservi etoson kaj kredindon de tia mallonga novelo. En Ŝtormo, novelo kun iom pli fantazioriĉa enhavo, ĝuste la nedecidita fino bone kontribuas por sukcesigi la aferon.
Aira Kankkunen havas evidentan talenton prezenti mediojn kaj homojn, precipe se temas pri Finnlanda kamparo, supozeble en la fruaj kvindekaj jaroj aŭ pli frue. Efektive oni sufiĉe klare vidas en la noveloj, kie ŝi uzas proprajn spertojn kaj memorojn aŭ personajn "heredaĵojn", kutime tre sukcese, kaj kie ŝi devas fantazie krei "el nenio". Por literature evolui kiel prozisto necesus, ke ŝi lernu transponti tiun diferencon. Ne gravas, kio vere okazis kaj kio estas nur imagita. Gravas nur la kapablo prezenti realon kaj fantazion tiel ke ili ekvivas, kredindas, iĝas literature veraj.
Via opinio pri Kaj tiam floris la ĉerizarboj...