Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Unumane
Titolo Unumane
 
Aŭtoro Johan Hammond Rosbach 
KategorioProzo originala / romanoj
Prezo Nehavebla
Eldonloko, jaroOslo, 1991 
EldonintoEsperantoforlaget 
KlarigojRomano pri amo kaj arto, iom detektivstila.
ISBN/ISSN8290006098 
Formato 126 paĝoj, 21 cm 
RecenzojPlezura sed ŝtopita de Sten Johansson
Bonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

Atenton, "Unumane" ne estas havebla!


Recenzo de Mimmo Saggese

Maltrafite eĉ ambaŭmane

Fonto: Literatura Foiro, n-ro 137 / junio 1992
Reta ligilo al la originalo: http://esperanto.net/literaturo/lf/unumanrec.html
Aldonita de A. G. (2004-10-19)

Mi timas ke oni ne rajtas diri, ke la agrabla romano de J. H. Rosbach, Unumane, estas libro pri handikapo. Malgraŭ ĉiuj bonaj intencoj, ĝi tute maltrafas la temon. Ĝi estas beletra ekzerco, kun eleganta strukturo kiu permesas kunmeti belajn ideojn kaj malsamajn personojn (tri viroj el tri eŭropaj landoj kaj unu virino) en unu sola rakonto. Sed ne trafas la temon.

Rosbach ŝajnas ekiri laŭ la ĝusta vojo pli malpli meze de la libro, rakontante la suferojn de birdeto - kiu iom post iom perdas siajn fizikajn kapablojn ĝis la morto - kaj de lia kunulino, kiu, post lia forpaso, lasas sin mortiĝi. Sed ne iras preter tiu simpla priskribo. Li restas ĉe la sojlo.

Do, se Unumane ne parolas pri handikapo, pri kio?

Mi ekpensas ke legi prefacojn estas malbona kutimo, almenaŭ legi ilin antaŭ ol la libron. Oni devus legi prefacon kiel lastan, kiel teston de la komunikado verkinto-leganto aŭ entute disŝiri (plia pravo de la filmo Dead Poets' Society!). Se mi estus leginta la romanon sen prefaco, nun eble mi ŝatus ĝin pli multe.

Sed tiam mi proponus titoli ĝin: La aventuroj de Edipo. Edipo startas ine - do, Elektra - en insulo de la Balta Maro, kie adoleskulino vivas sola kun la maljuna patro (la patrino mortis kiam ŝi estis infano), havas strangan amikemon-protektemon kun - kompreneble alia - maljuna viro, al kiu ŝi ja plenumos la promeson montri la burĝonintajn mamojn, sed bedaŭrinde por li, nur post lia morto.

Kiel ĉiu respektinda Edipo, ankaŭ tiu ĉi multpersona, malmulte fikas: la romano estas plena je ĉastaj brakumoj, mamoj promesitaj, mamoj spionitaj (hazarde), bluzojn ŝiritajn ĝistalie (de la malbonulo), virinoj kartludataj (ideo de la malbonulo), bonuloj kiuj gajnas virinon, liberigas de la fiulo, sed kompreneble, estante bonuloj, ne fikas. Ŝajnas ke sekso kunas nur kun incesto aŭ kun perforto. Sed tuj venas, respektive, la kulposentoj aŭ la JohnWayne-eskaj bonuloj.

Tamen en Germanujo, vira Edipo hazarde malkovrigas la nazian pasinton de la patro, do senvole kaŭzas lian enkarcerigon, tiel ke la filo povas amori kun la... onklino, manke de patrino, kiu kompreneble mortis kiam li estis infano. Evidente temas pri onklino kiu entute anstataŭis la patrinon: ŝi vivis kun nevo kaj bofrato, ne edziniĝis, edukis la infanon kiel sian. Tamen ne amoris (ŝi diras) kun la patro de Edipo: dormis en alia ĉambro.

Kompreneble nia sensperta Edipo baldaŭ gravedigas sian preskaŭpatrinon, kaj ŝi opinias, ke li ne estas matura por patrumi, do li devas foriri, havi belan vojaĝon, kaj renkonti la aliajn personojn de la romano. Ĉiuj Edipoj, evitinte sekson, tuj foriras por renkonti la aliajn Edipojn. Eble estas ie iu Internacia Kongreso de Edipoj.

Kaj handikapo? Iu, kiu legis la prefacon serĉas atente ĝiajn spurojn, sed ne trovas. Oni trovas filozofiajn, abstraktajn asertojn, ke io estas la malo de handikapo, ktp.

Handikapo estas granda mistero, pri kiu estas tre malfacile paroli, ankaŭ pro tio, ke por paroli pri ĝi oni devas tuŝi la koncepton de "normaleco": operacio tre danĝera en ĉiu tempo kaj en ĉiu socio.

Mi havis, ekzemple, la personan sperton pri tio, ke estas tre malfacile diri pri mensa handikapulo ke li estas "mia amiko". Kiam mi ekparolas pri tiu temo, ĉiuj pretas plori, ĉar oni bezonas iun pli malbonŝanca ol ni. Ne estas nepre plorende: sed kiel trairi la baron de la antaŭjuĝoj?

En la lastaj jaroj, formiĝis aŭtoro pri handikapo, kiu iom post iom, akiris famon, ĝis la filmo Revekiĝoj bazita sur iu lia libro. Oliver Sachs, jen lia nomo, tute ne estas profesia verkisto, li estas neŭrologo, kiu rakontas siajn "kazojn" eble ne kun la lerteco, kiun oni povas peti de profesia verkisto, sed ĉiam kun granda respekto.

Sed jam de 25 jarcentoj ekzistas, laŭ mi, baza libro pri handikapo: la biblia libro pri Ijobo, kie enestas la tuta metodologio (kaj tute laika) por "ataki" la temon. Nome: unue la silento (se almenaŭ vi kapablus silenti! diras Ijobo al la tri "amikoj", kiuj paroladas ĉirkaŭ li). Due la respektema aŭskultado; trie, eventuale, la rakonto. Rakonto ne implicas juĝon, sed ebligas ian transdonon de la sperto. Kvara paŝo estas la juĝo pri tio, kio okazas al la "normaluloj", elemento kiu estas ankaŭ en la ĉarma filmo Rain Man. Sed inter la amuzaj strangaĵoj de Dustin Hoffman / Rain Man kaj la tragedio de Ijobo, faŭkas la sojlo de abismo, kien niaj trankvilaj skemoj, nia malfirma "normaleco" mizere enfalas...

Kaj tiam ankaŭ la lerteco de esperanta verkisto povas ne sufiĉi.

 

Via opinio pri Unumane