Titolo | Lekanto al Pekino | |
Aŭtoro | Francisko Randin | |
Kategorio | DVD-oj | |
Prezo | 24.30 €, sesona rabato ekde 3 ekz. | |
Eldonloko, jaro | Lausanne, 2004 | |
Eldoninto | Nandirealigado | |
Klarigoj | Pri kaj ĉirkaŭ la 89a UK, kun 90-jara svisa partoprenantino. | |
Karakterizoj | 60 min | |
Recenzoj | Bonvolu legi la recenzon pli malsupre | Aldonu |
Aldonita de Marc Bavant (2005-02-10)
Ĉi tiun filmon mi multe ŝatis. La 90-jara ĉefrolulino Marguerite (Lekanto) promenas en la UK kaj en Pekino kun la okuloj de knabino en mirlando. La paroloj malmultas kaj malpezas, ja la aŭtoro prefere fokusiĝis al la vizaĝoj, pejzaĝoj kaj diversspecaj okazaĵoj, kio donas al la tuto agrablan poeziecan etoson. Aldone, la teĥnika flanko ne estis neglektita: sufiĉe pura sono, zorga muntado kaj trafaj efektoj.
Via opinio pri Lekanto al Pekino