Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Esperanto sen mitoj
Titolo Esperanto sen mitoj
 
Aŭtoro Ziko Marcus Sikosek 
KategorioMovado
Prezo Nehavebla
Eldonloko, jaroAntverpeno, 2003 (2a eld) 
EldonintoFEL 
KlarigojJesoj kaj neoj por pli taŭga, pli sobra informado pri Esperanto. Kun ampleksa bibliografio.
ISBN/ISSN9071205703 
Formato 367 paĝoj, 21 cm 
Karakterizoj Ilus 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Esperanto sen mitoj de Kalle Kniivilä
Aldonu

Atenton, "Esperanto sen mitoj" ne estas havebla!


Recenzo de Jim Henry

Recenzo

Reta ligilo al la originalo: http://bellsouthpwp.net/j/i/jimhenry1973/esp/esperanto-sen-mitoj.htm
Aldonita de Bruno Longo (2006-03-04)

Kaj en la kulturo de Esperantujo kaj en nia informado al la ĝenerala publiko pri Esperanto, estas multaj mitoj. Ofte temas pri falsiga simplismo, foje pri miskompreno, foje pri rekta mensogo. Ĉi tiajn diversajn falsaĵojn homoj aŭdas, kredas, kaj ripetas. En ĉi tiu libro Sikosek ekzamenas multajn el tiuj mitoj, kaj montras la originon de multaj el ili. Li celas senfalsigi nian informadon interne kaj ekstere, kaj tiel efikigi ĝin.

En informado, tamen, ne nur falsaĵoj malhelpas; li prave emfazas, ke misa argumenta taktiko ankaŭ ĝenas. Trudemo aŭ agresemo, mokante la lingvokonojn de la informatoj, aŭ postulante ke ili tuj eklernu Esperanton, plej verŝajne forpuŝos homojn. Aliajn argumentajn trukojn li prave kritikas; ekzemple la falsan alternativon ("Learn all these languages... [longa listo] ... or this one").

Reklamo de Esperanto kiel "dua lingvo por ĉiuj" povas ankaŭ malhelpi; multaj homoj pretus aprobi la ideon de Esperanto, sed ili ne sentas emon mem lerni ĝin, kaj por defendi sian nelernemon, devos serĉi kialojn por kontraŭi Esperanton.

Pri la nombro de Esperantistoj, Sikosek listigas multajn taksojn de diversaj fontoj, kvankam ŝajnas iom stranga ke li ne mencias la esploron de D-ro Sidney Culbert aŭ ties rezulton (1,6 miliono da fluaj parolantoj). Tiu nombro (ofte truke netigita al "2 milionoj") ŝajnas al mi esti la plej ofte citita en usonaj informiloj. Sikosek argumentas kontraŭ tiaj altaj taksoj per penseksperimento. Verŝajne estas pli multe da esperantistoj en Eŭropo ol en aliaj mondopartoj, kaj pli en urboj ol en la kamparo; do, supozi ke estas la sama propocio da esperantistoj en ekz. la universitata urbo Kolonjo kiel en la tuta mondo estus konservative. Sed, se estas unu miliono da esperantistoj el 5,5 miliardoj da homoj, devus esti 182 esperantistoj en Kolonjo. Sikosek trovas nur "maksumume tridek" kolonjanoj kiuj flue parolas Esperanton. Li daŭrigas la kontrolojn pri pluraj aliaj urboj kaj regionoj, montrante klare ke la asertoj pri miliono aŭ pli da fluaj Esperanto-parolantoj estas ege troigaj. Alivoje: UEA kaj la aliaj asocioj kune havas ĉ. 20 mil membrojn. Ne ĉiuj membroj de landaj asocioj flue parolas la lingvon, kaj ne ĉiuj fluaj parolantoj povas aŭ emas kotizi al asocio. Sed ĉu ni vere kredu, ke ekzistas pli ol 50-oble tiom da fluaj parolantoj de Esperanto, ol da movadanoj? Sikosek rekomendas, ke anstataŭ aserti ion pri la nombro de parolantoj, ni emfazu la disvastecon -- ekzistas Esperanto-parolantoj en tiom da landoj, en ĉiuj kontinentoj. Tiu argumento ŝajnas al mi valida; ni ĉesu aserti, ke estas 1,6 (aŭ eĉ "2") milionoj da esperantistoj.

Sikosek ankaŭ celas pensigi nin pri la supozojn kaj kredojn de la "Tradicia Esperanto-Ideologio". En aparte bona ĉapitro li komparas la diversajn dokumentojn, esprimintajn kaj kritikintajn tiun ideologion -- la Deklaracio de Bulonjo, la Manifesto de Prago, ktp, unuflanke; kaj la Manifesto de Raŭmo, "Esperanto en la 80-aj Jaroj", ktp, aliflanke. Li pensige kritikas la tradiciajn ideojn pri la maniero enkonduki Esperanton en oficialan uzon, kaj pri la efikoj, kiujn havos tiu enkonduko. Aliflanke, li ankaŭ kritikas la enfermismon de aliaj, kiuj ne nur emfazas la valoron de esperanta kulturo, sed rezignas pri la ideo informadi pri Esperanto ekstere.

La aŭtoro majstre disŝiras la tro oftajn mensogojn ke Esperanto estas "facila" lingvo, "havas nur 16 regulojn", aŭ estas tute regula kaj senescepta. Iom pli dubinda, eble, estas lia kritiko de la diro ke Esperanto havas "fonetikan" skribsistemon kun "po unu sono je ĉiu litero". Li prave diras, ke ekzistas alofoneco en Esperanto, kaj ke la aboco ne estas vere fonetika. Sed ĉu ni diru en informiloj anglalingvaj ke "Esperanto has a phonemic writing system, with a one-to-one correspondence between letters and phonemes"? Nur lingvistoj komprenus tion. La priskribo "phonetic alphabet" estas ja falsa, sed pli ĝusta priskribo apenaŭ eblas sen ioma instruo pri la distingo inter sono kaj fonemo, fonetiko kaj fonologio.

Pri Esperanto kiel aparte taŭga traduklingvo, Sikosek ankaŭ skeptikas. Liaj diroj pri la malfacilo esperantigi poemojn, kiuj dependas de multaj unusilabaj vortoj (en ekz. la nederlanda aŭ la angla), ŝajne validas; sed ĝenerale mi trovas la argumentojn de William Auld (en La Fenomeno Esperanto) pli konvinkajn, simple pro tio, ke Auld multe tradukis; do li rajtas diri ke estas relative facila tasko traduki poemojn en Esperanton.

Krom tiuj temoj, Sikosek ankaŭ pritraktas la historion de la movado; kelkajn aliajn planlingvojn; homojn kaj organizaĵojn, kiuj vere aŭ onidire subtenas Esperanton; kaj la vivon de Zamenhof. Ĉiu ĉapitro finiĝas per listo de libroj pri la ĉapitra temo, kaj superrigarda komparo de iliaj bonaĵoj kaj mankoj. Li estas foje tre severa pri klasikaĵoj (ekz. la Zamenhof-biografioj de Privat kaj Boulton), kaj direktas nian atenton al pluraj neglektataj verkoj. Mi ne povas juĝi pri liaj juĝoj, ĉar mi mem ankoraŭ legis preskaŭ neniujn el la libroj de li prikomentitaj.

Enestas kelkaj stilaj malglataĵoj -- ĉefe ĝenis min la foje konfuza trouzo de "resp." (respektive) -- sed ĝenerale la libro estis tre legebla. Kurioze estas, ke Sikosek literumas "esperanto" malmajuskle. En la la indekso mankas kelkaj indikoj pri priparolataj homoj (ekz. Claude Piron aperas en la bibliografio kaj plurfoje en piednotoj, sed tute ne en la indekso), sed ĝi plejparte estas bona. La detala enhavtabelo estas aparte bona.

Sume, mi taksas ĉi tiun libron aparte grava kaj leginda. Ĉiu, kiu laboras pri informado, legu ĝin zorge kaj pripensi la enhavon. Aparte grava estas, ke ni plibonigu (aŭ tute reverku) niajn informilojn, elsarkante la falsaĵojn kaj misaĵojn, kiujn malkovris Sikosek.

 

Via opinio pri Esperanto sen mitoj