Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Taglibro de mia frato
Titolo Taglibro de mia frato
Memornotoj de Petr Ginz el la jaroj 1941-1942
 
Aŭtoro Chava Pressburger 
KategorioBiografiaj / Ginz
Prezo 24.00 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroDobřichovice, 2005 
EldonintoKAVA-PECH 
KlarigojFragmentoj el la taglibro de judĉeĥa knabo pereinta en la Holokaŭsto nur 14-jara.
Tradukisto, lingvoV. Novobilský, V. Novobilská / El la ĉeĥa
ISBN/ISSN8085853795 
Formato 136 + 23 paĝoj, 20 cm 
Karakterizoj Kun ilustraĵoj 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Donald BROADRIBB

Taglibroj de murdita infano

Fonto: Monato
Reta ligilo al la originalo: http://www.esperanto.be/fel/mon/rec/tdmf.php
Aldonita de Kalle Kniivilä (2006-06-15)


La 20an de januaro 2005 la Ĉeĥa Poŝto eldonis memorigan poŝtmarkon. Sur la poŝtmarko montriĝas desegnaĵo de la luno, en kies ĉielo videblas la malproksima tero; kaj apud la desegnaĵo estas foto de infano, Petr Ginz (1928-1944). La poŝtmarko honoras la unuan publikigon de du taglibroj de tiu infano, la kreinto de la desegnaĵo.

Inter la 19a de septembro 1941 kaj la 8a de aŭgusto 1942 la 14-jara Petr skribis en paperaj kajeroj, kiujn li mem kunmetis el malnovaj paperpecoj kaj mem bindis, du sinsekvajn taglibrojn.

Tiuj du taglibretoj ne estis la solaj, kiujn li skribis; ankaŭ diversaj aliaj folioj, sur kiuj li skribis, kaj relative granda nombro da desegnaĵoj kaj akvarelaj pentraĵoj ekzistas, zorge konservitaj de la patro de la infano. Ili nun troviĝas en la muzeo Jad Vaŝem en Jerusalemo.

En januaro 2003 la israela astronaŭto Ilan Ramon petis la muzeon Jad Vaŝem doni al li ion, kion li povos kunpreni en la kosmoŝipo Columbia, honore al la viktimoj de la holokaŭsto. La muzeo donis al li por tiu celo kopion de la linogravuraĵo, kiu aperas nun sur la poŝtmarko.

La kosmoŝipo Columbia pereis katastrofe la 1an de februaro 2003. La infano, kiu desegnis la linogravuraĵon, Petr Ginz, egale katastrofe pereis, en gaskamero en Aŭŝvico en septembro 1944.

Sesdek jarojn post la morto de sia frato, la fratino de Petr sukcesis eldonigi la du taglibretojn en volumo, kiu ankaŭ detale informas pri Petr, inkluzivas grandan nombron da liaj artverkoj, kaj kelkajn fotojn, kaj komentojn por ekspliki pri la teruraj eventoj, tre koncize menciitaj en la taglibroj.

La unuaj linioj de la unua taglibro tekstas:

„La vetero estas nebula.
Oni enkondukis emblemon por la judoj, kiu estas proksimume jena: [li skizas judan stelon kun la germana vorto ‚Jude’ en la mezo].
Kiam mi iris al la lernejo, mi kalkulis sume 69 ‚ŝerifojn’, la patrino finkalkulis poste pli ol cent.”

La vorto „ŝerifojn”, kompreneble, ŝerce kvazaŭkomparas la judojn kun iliaj flavaj steloj kaj la ŝerifojn en la usonaj filmoj el la „sovaĝa okcidento”, kiuj surportis orkoloran emblemon.

Iom post iom en la taglibroj ni legas simplajn menciojn pri konstante novaj malpermesoj, faritaj de la nazia reĝimo, kontraŭ la judoj; kaj pri brutalaj agoj kontraŭ judoj:

„4.X.1941 (Sabato) ... Estis planitaj konkursoj, sed ili ne efektiviĝis, ĉar estis tro malforta vento kaj iu knabo (14-15-jaraĝa) ŝtonĵetis al ni.”

„1.I.1942 (Ĵaŭdo) ... Tabakkuponojn ne ricevas arestitoj, frenezuloj kaj la judoj. La judoj ne rajtas veturi en la antaŭa tramvagono, en aŭtobuso, trolebuso; sur la kajo ili ne rajtas promeni ktp. ktp.”

„26.I.1942 (Lundo) ... Hodiaŭ de la tria horo posttagmeze la judoj ne rajtas veturi en la tramoj”

Diversloke ni legas, inter la ordinaraj ĉiutagaĵoj, pri arbitra mortpafado de judoj fare de la naziaj okupaciantoj. Sed multe pli timige, preskaŭ ĉiusemajne ni legas pri konatoj de Petr kaj pri najbaraj familioj judaj, devigitaj paki siajn valizojn kaj iri al la „forirejo”, por transporto ... kien? Kelkfoje al Pollando, pliofte al Terezín, kie ili devis loĝi, atendante transportadon al Pollando.

Kio pleje larmigas la leganton, estas, ke ĉi tiuj (kaj multaj aliaj similaj) incidentoj estis notitaj, senaverte, inter aliaj ĉiutagaĵoj: lecionoj en la lernejo, kuracistaj konsultoj, pretigo de manĝoj, ludoj kaj simile. Jes, ĉiutagaĵoj. Por infano 14-jara, la morto aŭ forsendiĝo por esti mortigita fariĝis ĉiutagaĵo, unu evento inter ĉiuj aliaj. Nenia emociiĝo estis indikita en la taglibroj. Temis pri simplaj faktoj de la ĉiutaga ekzisto. Rutinaĵoj.

Petr estis neelstara infano. Eble, plenkreskinte, li fariĝus talenta artisto profesia – la pentraĵoj, reproduktitaj en la 21 bildopaĝoj ĉe la fino de la libro, indikas, nu, ne genian talenton, sed artkapablon pli grandan, ol tiu de tipa dekkvarjarulo. Lia fratino, la pretiginto de la libro, iom troige admiras lian verktalenton, kaj ŝi inkluzivas en la libro specimenojn el iuj provverkoj liaj. Verdire, oni povas dubi pri ilia literatura valoro. Ne anticipu trovi ion grandiozan en ĉi tiu volumo. Nur la simplajn notojn pri vivspertoj, skribitajn de senkulpa infano, kiun mortigis profesiaj de la ŝtato dungitaj murdistoj, por plenumi la ordonojn de freneza diktatoro kaj lia samideanaro.

Interesas, ke kaj Petr kaj lia tuta familio estis tre kompetentaj esperantistoj. De tio nur unu spuro montriĝas en la libro mem, la reprodukto de du paĝoj el Esperanto-ĉeĥa vortaro, kiun li verkis dum sia dujara atendo en Terezín antaŭ sia transportiĝo al gasmortigo en Aŭŝvico.

Iom bedaŭrigas, ke Petr verkis siajn taglibrojn ĉeĥe kaj ne esperante, ĉar la traduko estas plena de ĉeĥismoj. Tre ofte la vorton „de” anstataŭas la vorto „al” (supozeble pro la kazstrukturo de la ĉeĥa lingvo, ĉar precize same estas en la traduko de la romano Aventuroj de la brava soldato Ŝvejk dum la mondmilito, eldonita en 2004 de la sama eldonejo Kava-Pech). „Laŭdire” uziĝas multdekfoje, evidente ĉeĥismo, uzata, kiam ni atendus la uzon de finitiva verbo. Sed ĝenerale, kvankam ne tre kontentiga, la traduko adekvate komprenigas sin.

La libro estas bele prezentita, estetike. La preskaŭglacea papero estas plezuriga. La kompostado estas bona, kaj tajperaroj tre maloftas. Do aspekte rekomendinda. Rilate al sia enhavo, rekomendinda ne pro literaturaj kialoj, sed pro sia historia memorigo pri la sorto de senkulpuloj, pro la agado de frenezaj registoj, kiuj majstris la arton de ŝtatterorismo.

Donald BROADRIBB

 

Via opinio pri Taglibro de mia frato