Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Ezopa saĝo
Titolo Ezopa saĝo
1956
 
Aŭtoro K. Kalocsay 
KategorioPoezio originala
Prezo 6.00 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroSaarbrücken, 1978 (fotorepreso) 
EldonintoArtur E. Iltis 
Klarigoj77 fabloj, verse reverkitaj.
Formato 127 paĝoj, 20 cm 
Karakterizoj Ilus 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Recenzo de Gaston Waringhien
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Ada CSISZAR

SEPDEKSEP FABLOJ DE EZOPO

Fonto: Budapeŝta Informilo 1978:4, p. 4-5
Aldonita de Ada CSISZAR (2004-04-22)

La figuron de ĉi tiu greka klasikulo vivanta en la 6a jarcento de nia erao ĉirkaŭŝvebas leganda etoso, ĉar pri li postrestis nur magraj indikoj.

Enkonduke 15 paĝaj senrimaj versoj rakontas pri la legendo de Ezopo.

Ezopo! Ĉu li estis, aŭ ne estis?
Oni rakontas... oni... svaga oni...
Li, tamen, eĉ se ne vivis, vivas.
Se Hellas lin ne naskis, ĝi lin kreis.

Oni rakontas, ke li, Friga sklavo,
estis platnaza, nanstatura, lama,
ŝvelventra knabo, kaj krom tio muta.
...
La ĉefrolantoj de la fabloj plejparte estas bestoj kun homaj karakteroj. La kreon de tiu literatura genro oni atribuas al la antikva saĝulo Ezopo, kvankam jam ankaŭ pli frue estis konataj tiaspecaj rakontoj pere de La Fontanie aŭ aliaj poetoj. "La lupo kaj la ŝafido"; "La vulpo kaj ka korvo"; "La rano kaj la bovo" kaj aliaj rakontoj absorbitaj en nia infanaĝo, ankaŭ post multaj jaroj freŝe vivas en la memoro. La fabloj grandparte estas moralinstruaj. Ekzemple la "Leona divido" reflekse elvokas la proverbojn: "Kie forto, tie potenco"; "Kiu havas forton, havas rajton"; 'Kie regas la forto, la rajto silentas". Jen:

Foje la lupo kaj la vulpo kaj la kat'
kun la leono sin federis por ĉasad'.
Grandkorpan cervon predis la ĉasanta kvar',
kaj la leono lin dividis per deklar':
"Leono mi estas: Mia la unua part'.
Plej forte mi estas: Mia do la dua part'.
La trian rajtas mi: La plej kuraĝa best',
Kaj ve al tiu, kiu tuŝas al la rest'!"

En aliaj fabloj la moralo estas duaranga celo. La ero "Inter du virinoj" amuzas satire:

Delogis tre matura damo
mezaĝan viron, kiun amo
de junulino same ravis,
kaj tiuj du virinoj havis
tre grandan zorgon por lin ligi
kaj ĉiel al si konformigi.
La harojn ili al li flegis,
kaj nia viro feliĉegis
revivi siajn tempojn junajn.
Nu, sed la dam' la harojn brunajn,
kaj la knabin' la harojn grizajn
elŝiris al la olda knabo,
ĝis fine, dank' al la flegoj frizaj,
Jen estis li kun kalva kapo.

Ĉe la unua eldono (1956) Kalocsay per versa dediĉo diris dankon al Poul Thorsen, prizorganto de la libro:

"Kara Thorsen, kiu paŝtis mian bestkolekton Ezopan,
ĉiuj bestoj prizorgitaj dankas vin kun granda salut'.
Beu ŝafo, bleku bovo, boju hundo, hurlu leono,
sin enmiksu la azeno entuziasme per ia'.
Kaj mi mem, la orkestestro (primus inter pares) omaĝas
al vi per unua mia originala distiĥon'.
Kaj se en daktiloj puraj vi la pulson elanan ĝuas,
sentu, ke en ili saltas mia danke batanta kor'."

La brile versigitaj ĉarmaj fabloj — pli ol io ajn laŭdoj —- parolas por si mem. 29 skizaj vinjetoj de Borge Hamberg trafe ilustras la fablojn, kiujn certe povas ĝui infanoj grandaj kaj malgrandaj. Sep paĝaj rimarkoj kaj notoj, kaj ankaŭ vortklarigoj kompletigas la volumon.

Resume: Oni povas konsenti opinion de W. P. Roelofs (Scienca Revuo 1958:4, p.158): "La versoj de ĉi tiuj fabloj ĝenerale estas bonaj kaj simplaj, tiel ke ili taŭgas por tiuj, kiuj suferas de poemfobio".

 

Via opinio pri Ezopa saĝo