Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Kvarfolio
Titolo Kvarfolio
Versoj de Pragaj poetoj - esperantistoj
 
AŭtoroKaren, Kořínek, Rumler, Urbanová, Vidman
KategorioPoezio originala, Poezio tradukita
Prezo 1.20 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroPrago, 1985 
EldonintoĈEA 
Formato 32 paĝoj, 20 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Nicolino Rossi

Kvarfolio

Fonto: Literatura Foiro, 96 apr 1986
Reta ligilo al la originalo: http://esperanto.net/literaturo/lf/kvarfolirec.html
Aldonita de A. G. (2004-10-11)

Kvarfolio, kvar ĉeĥaj poetoj, kiuj verkas en esperanto. Sed kia esperanto, kiaj sukozaj esprimoj, kia svingstila lingvouzo! Spite la modestan aspekton grafikan, la broŝurlibreto estas bolejo de lingvaj kaj artismaj surprizoj, kiuj dece celebras nian poezion.

Temas pri kvar aŭtoroj, kiuj prezentas eltiraĵojn ei sia lastatempa verkaro. Du el ili, Jir’i Karen kaj Eli Urbanová sufiĉe bone konatas kaj jam famiĝis en Esperantujo, do legi aŭ relegi iliajn versojn estas reĝui ilian arttalentan prozodion. Pri Josef Rumler kaj Ĉestmir Vidman mi devas honte konfesi mian kompletan nescion pri ilia verkado poezia, do la surprizo konstati tian elstarecon en la poezikvalito kaj lingvobrila esprimivo estas despli granda kaj ĝojiga.

Sed laŭorde: la envolumigitaj poemoj de J. Karen en traduko far Jir’i Kor’ínek peras al ni poeton, kiu sian sentomondon pentras per la freŝaj koloroj de la simplo kaj senpereco vorta, kun sugestiaj sonoroj ritme malritmaj, kiuj kontrapunkte reliefigas ĉi kaj tie juvele brilantajn metaforojn. Kaj ĉar la vortoj havas ĉe li kaj semantikan kaj sonvibran fascinon, li bele ekspluatas tiajn ecojn, sen apartaj pretendoj, sed kun rezultoj surprize artismaj. Pri vortoj li versas tiel:

ili estas avidaj kaj karesemaj
nudaj kaj ekscitaj
malĉaste hirtaj
suspektindaj ekstreme...

(el "Tago afabla je vortoj") Sed per tiuj petoluloj-vortoj li ja vestas sian sopiron, nostalgion, aŭ abomenon al mondo senpaca kaj eĉ la esperon serenan, ke la hommorgaŭo tamen estos iel pli vivinda:

Deportita estu karcinomo
Masakritaj estu la masakroj
kaj la terur' de genocidoj

(el "Pensoj ĉe armena rivero Harazdan") Poeto, kies afable malkomplika

tembro poezia ŝajnas instigi al sereno kaj paciĝo kun la cirkaŭmondo, eĉ kiam iu noto pli trista kaj sombra foje splenigas la etoson.

La dua poeziaĵkolekto ĉivolume envicigita estas tiu de Eli Urbanová, kies verkadon literaturkritike tre instruive kaj kompetente enkondukas Josef Rumler per artisma sentivo kaj nekutime akrevida analizkapablo. E. Urbanova sendifekte kaj elegante, ritme kaj rimekvilibre, vortfreŝe kaj maltede poemas pri la daŭra temo de la amo, en ĉiuj ties komponantoj: sopiremo virina al la amato, amo kiel korpa kaj spirita esprimo kaj sinrealigo, amdesapontiĝo, doloro pro amo rompita aŭ ĉesinta, soleculinaj amsopiro kaj rememoro. Jen la deirpunktoj de belegaj poemoj, kie la trilo de la verssonoro mirinde kunfandiĝas kun la esenco de la esprimcelo. Asonancaj kaj aliteraciaj agordoj ofte aldonas ĉarmon al suferaj motivoj de la unuopaj poeziaĵoj. Doloro kaj amo alterne muzikas en la prozodio de E. Urbanova:

Doloro, peza am-imposto;
kaj mi aspektos haŭt' kaj osto;
(el "Doloro", p. 12)

kaj

Nun mi per kelkaj etaj movoj
al mi nigrigos okulbrovojn.
Doloro.!!!
(el "Foto", p. 13)

Sed ankaŭ la priseksa amo estas daŭre en la fokusa lenso de la aŭtorino, kiu sondas, foje pasie foje splene, sian vivpilgrimadon kaj la motivojn de sia suferado ĉiam artisme elaĉetitaj kaj mildigitaj far la potenca, lirika voĉo poetina:

Kaj mi pri amo kaj mi pri la tomb',
kiam mi versas, estas mi seksbomb'.
Min mem fascinas eble pli dekolt'
de homanimo ol de homa korp'...

(el "Kiam mi versas", p. 13)

La rego de metriko kaj verstekniko ĉe Urbanova neniel signifas, male, banaliĝon de la enhavo, kiu gardas sian elstaran kvaliton idean kaj sensivan, tiel, ke formo ĉiam serve respondas al la bezonoj de la temo poezia.

La trian parton kaj plej ampleksan paĝnombron de la volumeto okupas la longa poembalado de Josef Rumler La lasta ĉevalo, mallonge enkondukita far E. Urbanová.

La lasta ĉevalo estas la vere juvela ĉefverko en Kvarfolio, plezuriga malkovro de aŭtenta poezia talento, kiu kapablas vibrigi ĝis plej altaj esprimivaj inventoj la latentajn kordojn de nia lingvo.

Ke J. Rumler estas kompetenta literaturisto, jam atestas ĉivolume lia eseo enkonduka al la poemoj de E. Urbanová, sed lia Lasta ĉevalo lin nekontesteble pruvas "la poeto de la jaro", la sensacia malkovro de nova, brila astro en la firmamento stelmalriĉa de nia literaturo. Per Lasta ĉevalo li balade himnas al la naturo, al la rilato de la homo al naturo kaj ties kreitaĵoj, kies unu nobla ero estas la ĉevalo. Ĝin la poeto personigas, ecigas per ĉiuj eblaj kvalitoj de vira kaj ina sento- kaj sensomondoj. Kun la ĉevalo li identiĝas kiel poeto kaj vortumanto de la angoroj kaj danĝeroj de la nuna civilizacio: pli malpli povre esprimite jen pri kio temas la poemo.

La forto kaj ĉefverkeco de la versoj kuŝas en la lingvaĵo mem: lingvo obsede ritma, kun internaj rimoj, asonancoj kaj vortkunmetoj kreive impresaj kaj freŝlingve ennovigaj. La aŭdacoj semantikaj mirige harmonias kun la simpleco sonora kaj la abundvario sentesprima. La ŝajne oftuze aperintajn sufiksorimojn apenaŭ oni povus rigardi adasismoj, ĉar ili respondas al precize intencitaj, obsede ripetaj sonharmonioj kaj honomatopeoj, kiuj reliefe elstarigas la verskonceptojn kaj la lirikismon strukturan. La vorttrezoro riĉiĝadas je sinonimoj plej nuancitaj kaj je vortkombinoj apenaŭ imageblaj, sed artisme kreeksplodaj, tiom specifaj je la internacilingvaj karakterizoj, ke apenaŭ elpenseblus nacilingvaj ekvivalentoj:

la ine korpvaza insente magneta
intreme plensvelta iname centripeta
ineske rondgesta ingeste sugesta
ine amore etosa invibre belkoksa
virgine gracia madone ovala inmove simetria
inive inhare ideala...

(el "Lasta ĉevalo", p. 19)
kaj citi plu maleblas, ĉar ĉiu verso estas gemo admirinda, kiu la legoatenton alkaptas kaj ĝin refraktas miloble, plurtavolen.

Neniadube grava poemo, kiun estonte la literaturkritikistoj ĝisfunde analizos laŭ estetika kaj lingvokrea vidpunktoj, ĉar ĝi nerefuteble markas celon kaj deirpunkton de nia esperanta poezilingvo.

Lasta ĉevalo estas poemo, kiu kaptas fascine la leganton, obsede altiras la verkiston lingvosenteman, mirige stimulas la lingvoesploriston sondi la nekonatajn esprimpovojn ankoraŭ eltrovotajn, ĝojige kaj korjubile agordigas la poeto-fraton, kiu sentas en si la potencon de esprimharmonioj revataj tra la jaroj.

J. Rumler, ĉeĥlingve fama verkisto, ekde nemultaj jaroj agema esperantisto en sia lando, alpaŝas firme la internacian scenejon kiel giganta figuro de la esperanta poezio nuntempa.

Laste en la volumeto aperas la japaneskoj de Ĉestmir Vidman, malmultaj versoj de fajne lirika tembro, kie diafane tralumas la delikataj sentrememoroj de la aŭtoro pri siaj orientaj travivaĵoj. Poemetoj sonorlingve susuraj kiel silkkimona susuro kaj emocivekaj kvazaŭ delogo knabinokula. Evidentas, ke Japanio tre imprese allogas la verkiston kaj lin sorĉaltiras orientmonden, ĉar

La tempo haltis ĉi tie
en tiuj oldmajstraj tiroj
en ridoj rigidiĝintaj
de ĉarmaj pozantinoj

(el "Elekto", p. 28)

Jen la tuto resuma pri lia prozodio simpla, lirikinspire serena, apenaŭ melankoliombrumita.

La grafike senpretenda Kvarfolio promesas fariĝi la diskuttemo futura de la engaĝitaj literaturistoj.

 

Via opinio pri Kvarfolio