Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Mondo kaj koro
Titolo Mondo kaj koro
 
Aŭtoro K. de Kalocsay 
KategorioPoezio originala
Prezo 4.80 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroChapecó, 2023 
EldonintoFonto 
KlarigojLa unua originala kolekto de la ĉefa intermilita E-poeto.
Formato 48 paĝoj, 21 cm 
RecenzojDEBUTO DE KALOCSAY de Ada CSISZAR
Bonvolu legi la recenzon pli malsupre
Aldonu

  ekz.


Recenzo de (J. B.) Julio Baghy

MONDO KAJ KORO DE KALOCSAY

Fonto: Hungara Esperantisto 1921:12, p. 11.
Aldonita de Ada CSISZAR (2004-07-24)

Luksan veston postulas ĉiu juvelo kaj oni sincere devas konfesi, post tralego de tiu ĉi verko, ke ĝi estas la plej bela juvelaro kaj brilantaj gemoj de poeta animo. Bedaŭrinde la modesteco de la aŭtoro, kvazaŭ demonstracie volus pruvi, ke "ne vesto faras la homon", aperigis ĉi juvelaron en tre simpla eksteraĵo. Li estas prava, sed nur parte, ĉar, kvankam la poemaro parolas por si mem, tamen ĝi meritas luksan eldonon, konforme al la profunde belega enhavo.

Pro manko de loko mi ne povas analizi la poemojn, kio estus superflue, ĉar la akordoj de lia liro vekas komprenan resonon en ĉiu homa animo. Dro Kalocsay nun emfaze donis novan pravaĵon pri sia majstreco per tiuj ĉi originalaj poemoj kaj, krom tio bonan argumenton pri poezikapableco de nia lingvo por la skeptikaj dubantoj.

La poemaro estas ĉarma rideto kaj kaj dolora larmo, kiuj interpretas ne sole pensojn de l' poeto, sed tiujn de la tuta Homaro suferanta.

Tutkore ni salutas la aperon de tiu ĉi verketo, kiu inde pliriĉigas la beletristikan trezoron de nia literaturo. Rekomendante ĝin por ĉiu esperantisto, ni estas konvinkiĝintaj, ke la spirita profito kaj arta ĝuo estos nekompareble pli valora ol la prezo, ridinde malalta kaj neniom promesanta.

 

Via opinio pri Mondo kaj koro