Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Enkonduko al literatura kritiko
Titolo Enkonduko al literatura kritiko
 
Aŭtoro Giorgio Silfer 
KategorioEseoj
Prezo 10.20 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroĜenevo/Milano, 1983 (2a eld) 
EldonintoLF-Koop 
KlarigojProvo prezenti bazajn nociojn de literaturo kaj recenzado.
Formato 52 paĝoj, 24 cm 
RecenzojBonvolu legi la recenzon pli malsupre
Sen la lastaj 50 jaroj de Probal Daŝgupto
Aldonu

  ekz.


Recenzo de Fernando de Diego

Ĉu necesas tiom da citoj?

Fonto: Heroldo de Esperanto, oktobro 1980
Aldonita de Jorge Camacho (2008-05-29)

Ĉi libro devus titoloĝi "Elementoj de proza kaj poezia stilistiko", ĉar esence temas pri tio. Ĝi ne traktas, nur mencias sporade kaj supraĵe, la literaturan kritikon. Kelkaj personaj -- kaj ĝenerale diskutindaj -- deduktoj, konkludoj, opinioj kaj difinoj el la kampoj de estetiko, poetiko, retoriko ktp garnas la tuton. La verko, kvankam ne interes-manka, montriĝas foje nekohera kaj, pliparte, ia hibrido de "Retoriko", de Lapenna, kaj de "Parnasa Gvidlibro", de Kalocsay-Waringhien. Kaj, ĉu necesas tiom da citoj (el iamaj kaj nunaj filozofoj kaj aŭtoroj), kies sola funkcio ŝajnas simple nur erudici-parada? Ĝisfunda, rigora studo pri Esperanta literatura kritiko kaj kritikistoj ankoraŭ atendas sian aŭtoron.

 

Via opinio pri Enkonduko al literatura kritiko