Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokatalogo › Baza sŭahila gramatiko
Titolo Baza sŭahila gramatiko
 
Aŭtoro Nino Vessella 
KategorioLerniloj alilingvaj / sŭahila
Prezo 10.80 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaro[Latina], 2024 
EldonintoNino Vessella 
KlarigojEnkonduko en unu el la ĉefaj lingvoj de Afriko. Eldonita ĝustatempe por tiuj kiuj partoprenos la 109an UK en Aruŝo, Tanzanio.
ISBN/ISSN9791222733029 
Formato 57 paĝoj, 21 cm 
Recenzoj Recenzoj mankas. Aldonu

  ekz.


Recenzo de Don Harlow

Recenzo

Reta ligilo al la originalo: http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Recenzoj/blindabirdo.html
Aldonita de A. G. (2004-10-11)

Sven Viborg estas verkisto en la fornorda lando Skandio. Jam li eldonigis kelkajn librojn, fariĝas konata en la verkistaj rondoj. Li estas alta, blondhara, bluokula skandinavo, kiu akceptas la ĉiutagajn liberaĵojn de sia lando kiel ordinarajn didonitaĵojn, kiujn rajtas ĉiu persono.

En verkista kongreso li konatiĝas kun Govan Dyebo. Govan estas verkisto el la forsuda lando Suda Respubliko. Por li la verkado kaj eldonado ne estas tiel facila kiel ĉe Sven, ĉar

"...Hejme mi estas eksterurba ... instruisto en malpurega lernejo -- kaj neniam mi povos fariĝi io alia. ... hejme la cenzuro nur ĉiun kvaran-kvinan jaron permesas eldoni iun mian romanon -- kaj eĉ tiam mi devas batali kontraŭ cento da baroj ..." (p. 28)

Ĉar Govan ne estas alt, blondhara, bluokula: li havas nigran hararon, nigrajn okulojn -- kaj nigran haŭton. Kaj en la Suda Respubliko tiu lasta estas la signo de Kaino.

La sciencfikcia verkisto Robert Heinlein iam skribis, ke estas ĝuste tri romanintrigoj en la Okcidenta literaturo: Viro kaj Virino; La Eta Tajloro; kaj La Homo Ŝanĝiĝas. Ĉi tiu romano estas pura ekzemplo de la lasta el la tri. Govan, rifuĝinto el sia lando, reiras tien kaj tuj malaperas en la gulagon. Sven veturas al la Suda Respubliko, sekura en siaj kredoj pri la Eternaj Rajtoj de la Homo, kaj penas trovi kaj liberigi sian amikon. Pri homaj rajtoj li baldaŭ seniluziiĝas, kaj en la fino -- kaj nur helpe de tiuj, kiuj pretas uzi perforton -- li sukcesas elkarcerigi Govanon. En la fino, tamen, eĉ tiu lasta rezigno pri la Regado de Juro pruviĝas senutila.

Falsaj nomoj ne povas kaŝi la identojn de la koncernaj landoj. Skandio estas memevidente Svedio. Kaj se la diskriminacia traktado de nigruloj ne malkaŝus la veran nomon de la traktata lando antaŭ la observema leganto, tion tuj farus la nomoj de la ĉefaj urboj (Pretville = Pretoria, Joburg = Johannesburg).

Tamen ŝajnas evidenta al mi, ke Nemere skribas nek pri nigruloj nek pri Suda Afriko en sia romano -- aŭ almenaŭ ne nur pri ili -- sed ankaŭ pri ĉiuj totalismaj ŝtatoj de la mondo. La alineoj sur paĝoj 66-68 povus facile temi pri landoj, kiujn Nemere pli bone konas ol Sudan Afrikon.

Antaŭ tri jaroj William Auld verkis libron (Vereco, Distro, Stilo), en kiu li listigis entute 50 romanojn verkitajn en Esperanto dum pli ol 90 jaroj. En la pasintaj tri jaroj Nemere aldonis dek procentojn pli al tiu nombro -- kaj ili ŝajnas esti ĝenerale bonaj laŭ enhavo. La blinda birdo estas facile legebla, aktuala laŭ enhavo, streĉa kaj ĝenerale interesa. Mi kore rekomendas ĝin -- kaj la verkinton.

 

Via opinio pri Baza sŭahila gramatiko